Iraka milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
{{{kunpuŝiĝo}}}
Konflikto: Golfa milito
kampanjo • ofensivoinvadooperaco
Daŭro: 20-a de marto, 2003 – daŭranta
Loko: Irako
Rezulto:
vdr

La Iraka milito estas milita konflikto okazanta nuntempe, kiu komenciĝis dum la jaro 2003 en la teritorio de Irako.

Ĝi estas parto de aro de militaj konfliktoj okazintaj en la regiono fine de la 20-a jarcento kaj komenco de la 21-a, kaj kiu foje ricevas la kolektivan nomon Milito de la Persa Golfo. La milito kiu komenciĝis en 2003 estas konsiderata foje la 2-a, foje la 3-a Golfmilito.

La lando kiu komenciĝs la militon estis Usono, kiu kondukis aliancon, nomata la Koalicio de Volantoj, de pluraj landoj kontraŭ Irako. Malgraŭ la sukceso de la invado, la milito plu daŭras nuntempe, kaj akiris samtempe karakterojn de internacia kaj de interna milito.

Kaŭzoj kaj pravigoj

La kialoj de la milito estas polemikaj. La usona prezidanto George W. Bush proklamas en 2002 ke Irako estas parto de la "akso de malbono", ke la iraka prezidantejo gvidata de Saddam Hussein havis armilojn de amasa detruo kun intenco de uzi ilin, kaj ke ĝi estas danĝera al la mondo. Tiu fakto estis pruvita kiel malvera post la sukceso de la invado en Irako.

Bush igas "ŝanĝon de reĝimo" en Irako la ĉefa prioritato de la usona eksterlanda politiko en la sekvaj monatoj. Rezolucio 1441 de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj reportigas UN-inspektistojn al Irako por eltrovi, ĉu la lando laŭleĝe senarmiliĝis.

En 2003 la registaroj de Usono kaj Britio sendas kvaronon de miliono da soldatoj al Kuvajto kaj aliloken en la regiono por premi al Irako. Raportoj de ĉefinspektoro Hans Blix estas miksitaj. Laŭ Blix, oni iom-post-iom progresis, kaj pli da tempo estas laŭ li bezonata.

En marto de 2003 la reprezentantoj de Usono, Britio, kaj Hispanio proponas duan rezolucion al la Konsilio de Sekureco. Tiu rezolucio donus la aŭtoritaton kontraŭmiliti al Irako post mallonga periodo manke de konvinka pruvo de tuta plenumo de la antaŭaj rezolucioj. Francio, Rusio, Ĉinio, kaj aliaj nacioj kontraŭas la rezolucion, preferante doni pli da tempo al la inspektistoj. Post kelkaj tagoj de debato, la rezolucio estas forprenita sen voĉdonado.

La 18-an de marto 2003 Bush deklaras ultimaton: Hussein eksiĝu kaj eliru el Irako en la sekvaj 48 horoj, alie usonaj, britaj kaj aliancitaj fortoj invados por perforte eksigi lin kaj senarmiligi Irakon.

Komenco de la milito

La tagon de la 20-a de marto 2003 Iraka Milito komenciĝas.

Postaj disvolviĝoj

La 28-an de junio 2004, suverenecon donas la okupanta aŭtoritato al nova iraka registaro, du tagojn antaŭ la planita tago, por eviti ke ceremionio fariĝu celo de terorisma agado. Nova iraka ĉefministro estas Ijad al-Alaŭi, iama kunlaboranto de CIA. Tiu usonamika prezidento provas per diktatorecaj agoj firmigi sian postenon (malpermeso por unu monato de Al-Ĝazira televidstacio, restarigo de mortpuno). Li permesas al Usono plu agadi en Irako.

En aŭgusto 2004 elektis la milana nacia konferenco la transiran nacian asembleon. Ili donis siajn voĉoj ne al personoj, sed al listoj enhavintaj ĉefe nur partiojn de la iamaj emigrintoj. La novaj partioj en Irako apenaŭ reprezantiĝis en la listoj. Pro tio la UN silente malagnoskis la rezultojn de la voĉdonado.

En 2005 (la 30-an de januaro) okazis balotoj en Irako, en kiuj venkis per 48 % la koalicio de la ŝijaismaj partioj, la kurdaj partioj atingis 25 % kaj la usonamika Ijad Allaŭi ricevis nur 13,6 %. Balotis 8,55 milionoj (58%) da balotjuraj homoj, la baloton bojkotis la sunaitoj, tiel ili ne havos reprezentanton en la parlamento. Proponita ĉefministro iĝis Ibrahim al-Ĝaafari.

Sekvoj

La du militoj kaj la malpermeso de importo de medikamentoj, mizeraj cirkonstancoj pro la blokado kaŭzis laŭ unuj morton de miliono da beboj. La ekonomia detruo estis laŭ kelkaj kalkuloj eĉ 400 miliardoj da dolaroj, dum la privatigo kaj aĉetigo kunportis por usonaj entreprenoj belan profiton (la ĉasflugilojn de Mirage oni sendis dismunti anstataŭ forvendi ilin).

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto

Ŝablono:LigoElstara