Irakli Okruaŝvili
El Vikipedio
Irakli Okruaŝvili (kartvele ირაკლი ოქრუაშვილი; naskiĝis en 1973 en Cĥinvalo) estas kartvela juristo kaj politikisto. Ekde majo 2004 ĝis novembro 2006 li estis ministro de defendo.
Dum sia laboro en la posteno de ministro, Okruaŝvili famiĝis kiel akra komentanto kaj subtenanto de la ideo perforte aligi al Kartvelio la fakte sendependajn Abĥazion kaj Sud-Osetion. Interalie, en 2006 li promesis "renkonti la novan jaron en Cĥinvalo". Nelaste pro tiaj komentoj, kiuj damaĝis la imagon pri Kartvelio en la internacia nivelo, Okruaŝvili estis eksigita — tiel opinias politologoj[1].
El Ministerio de defendo Okruaŝvili transiras al Ministerio de ekonomia evoluo, ankaŭ tie li estis ministro.
Akuzita pri korupteco, Okruaŝvili devis forlasi Kartvelion. Li establiĝis en Parizo, kie li ricevis oficialan statuson de politika ekzilito en printempo de la jaro 2008.


