Iraklio (provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
situo de la provinco Iraklio en Grekio

La provinco Iraklio (greke Ηράκλειο respektive Νομός Ηρακλείου - Nomos Irakliu) estas unu el la kvar provincoj de la insulo Kreto kaj unu el la 51 provincoj de Grekio ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 2.641 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 292.000 enloĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Iraklio. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Kreto (Περιφέρεια Κρήτης, Periferia Kritis) kaj kovras la centre orientan parton de ĝi, inter la provincoj Retimno en la okcidento kaj Lasitio en la oriento.

la haveno de la urbo Iraklio
strato en la provinca ĉefurbo


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]