Irakvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irakvoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

La irakvoj estas etno vivanta en la Mbulu-distrikto en la regiono Arusha en nord-centra Tanzanio, super la Granda Rifto kaj sude de Ngorongoro. En 2001 la loĝantaro de la Mbulu-distrikto estis taksita 462.000 homoj [1].

La irakva lingvo estas sudkuŝida lingvo, kiuj apartenas al la afrikaziaj lingvoj.

Sed la genetika profilo montras, ke ili eble estas praidoj de arkaika afrika loĝantaro parencaj al la nilotoj kaj distance parencaj al la kojsanoj, kiuj miksiĝis kun afrikazie parolantaj homoj kaj adoptis ties lingvon.

La kernareo de la irakvoj estas Iraqw’ar Da/aw (aŭ Mama Issara) en la Mbulu-altlando. Jam de longe ĝi estas konata pro ĝia loke evoluiĝinta intensa kultivado, pri kio oni diras ke ĝi estas "insulo" en regiono de malpli intensa kultivado.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Börjeson, L. A History under Siege. Intensive Agriculture in the Mbulu Highlands, Tanzania, 19th Century to the Present. 2004, Stockholm University).
  • Mous, Maarten. 1993. A Grammar of Iraqw. Hamburg: Buske.