Irana lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Irana Grupo)

Iranaj lingvoj estas subgrupo de la hindirana grupo de la hindeŭropa lingvaro. Proksimume 95 mln. homoj parolas iranajn lingvojn en moderna mondo. Iranaj lingvoj ofte estas neinterkompreneblaj.

Klasifiko

Klasifiko de la iranaj lingvoj
Mapo de la iranaj lingvoj
Iranaj lingvoj
Orientaj iranaj lingvoj
Nord-Orientaj iranaj lingvoj

scita lingvo



alana lingvo



oseta lingvo †.



Sud-Orientaj iranaj lingvoj

zebakia lingvo



ruŝania lingvo



Paŝtoa (puŝtua) lingvo ka.




Okcidentaj iranaj lingvoj
Nord-Okcidentaj iranaj lingvoj

gila lingvo



gorana lingvo ka.



Sud-Okcidentaj iranaj lingvoj

persa lingvo



Daria lingvo



Aĉoma lingvo ka.






La iranaj lingvoj siavice dividiĝas laŭ deveno je grupoj (signeto † markas lingvon ne plu ekzistantan)

Etnoj

Etnografio > Etno > Hindeŭropa Familio > Irana grupo


Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Iranaj popoloj.

Grupo de popoloj en Hindeŭropa lingvofamilio. Dividiĝas je subgrupoj okcidenta (Persoj, Taĝikoj, Kurdoj, Ĉarajmakoj, Ĝemŝidoj k.a.) kaj orienta (Afganoj, Osetoj, Pamiranoj k.a.). La plej multnombraj popoloj de la grupo: Afganoj, Persoj, Kurdoj,Taĝikoj, Beluĝoj.

Etnoj de la grupoKvanto
OKCIDENTA SUBGRUPO
Persoj 21.900.000
Kurdoj 18.000.000
Taĝikoj 3.300.000
Ĉarajmakoj 860.000
Tatoj ĉ. 40.000
ORIENTA SUBGRUPO
Afganoj 29.000.000
Osetoj 598.000
Pamiranoj 300.000

AFGANOJ aŭ paŝtuoj

  • Nomo: [m] puŝtun, paŝtan; [f] Afghans, Pushtuns; [r] afganci
  • Popolo, ĉefgento de Afganio (pli ol 10 mln, 1992). Pli ol 19 mln (precipe nomadoj kaj duonnomadoj) loĝas en nordokcidento de Pakistano. Konservigas tribajn uniojn (Afridioj, Vaziroj, Gilzaoj, Duranoj k.a.).
  • Apartenas al hindo-mediteranea branĉo de eŭropoida raso.
  • Lingvo: paŝtua.
  • Kredantoj: precipe muzulmanoj-sunaistoj.

BAĤTIAROJ

  • Nomo: Bakhtiyaris; baĥtiaroj
  • Popolo en Irano (precipe en sudokcidento de historia regiono Granda LuristanoBaĥtiario), 1 mln (1992). Dividiĝas je grupoj Haftlengo kaj Ĉeharlengo.
  • Parolas en dialektoj de okcidentiranaj lingvoj.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

BELUĜOJ

  • Nomo: [m] baloĉ; [f] Baloutches, Baluchis; [r] beluĝi
  • Popolo en Pakistano (4 mln) kaj Irano (1,4 mln, 1992). Loĝas ankaŭ en Afganio, Turkmenio (28,3 mil 1989) kaj arabaj landoj. Totala kvanto: 5,7 mln (1992).
  • Lingvo: beluĝa.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

ĈARAJMAKOJ

  • Etna komunumo (ĝemŝidoj, firjuzkuĥoj, tajmanoj, tejmuroj) en nordokcidento de Afganio. (600 mil, 1992) kaj nordoriente de Irano (260 mil).
  • Lingvoj: de irana grupo.
  • Kredantoj: precipe muzulmanoj-sunaistoj, parto - en Irano - ŝiaistoj.

GILANANOJ

  • Nomo: Gilaniens; giljanci
  • Popolo en Irano (historia regiono Gilano): 3,3 mln (1992).
  • Lingvo: de irana grupo.
  • Kredantoj: precipe muzulmanoj-ŝiaistoj.

ĤAZAREANOJ

  • Nomoj: [m] ĥazara; [f] Khazareens; [r] ĥazarejci
  • Popolo en Afganio (1,7 mln, 1992) kaj Irano (220 mil).
  • Lingvo: de irana grupo.
  • Kredantoj: muzulmanoj-ŝiaistoj.

KURDOJ

  • Nomo: [m] kurd, kurmanĝ; [f] Kurdes; [r] kurdi
  • Popolo en Turkio (pli ol 7,5 mln), Irano (ĉ. 5,6 mln), Irako (precipe en Kurda autonomia regiono, 3,7 mln), Sirio (pli ol 745 mil, 1992) kaj en aliaj landoj. Totala kvanto: 18 mln (1992).
  • Lingvo: kurda, gorana.
  • Kredantoj: precipe muzulmanoj-sunaistoj, estas ankaŭ adeptoj de sinkretismaj kultoj (jezidoj k.a.).

LUROJ

  • Nomoj: [f] Lours; [r] luri
  • Popolo en Irano (2,8 mln, precipe en historia regiono Malgranda Luristano kaj Farso). Loĝas ankaŭ en Irako. Totala kvanto: 2,86 mln (1992).
  • Lingvo: de irana grupo.
  • Kredantoj: muzulmanoj-ŝiaistoj.

MAZENDERANOJ

  • Nomoj: [f] Mazanderaniens; [r] mazenderanci, mazandaranci
  • Popolo en Irano (Mazenderano); 2,2 mln (1992).
  • Lingvo: de irana grupo.
  • Kredantoj: muzulmanoj-ŝiaistoj.

OSETOJ

  • Nomoj: [m] iron, digoron; [f] Ossetes; [r] osetini
  • Popolo en Rusia Federacio (402,6 mil, inter ili en Nord-Osetio 335 mil) kaj Kartvelio (164 mil, inter ili en Sud-Osetio 65 mil, 1992). Totala kvanto: 598 mil (1992).
  • Lingvo: oseta.
  • Kredantoj: precipe ortodoksuloj, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj.

PERSOJ

  • Nomoj: [m] farsi, irani; [f] Perses, Persans; [r] persi, farsi
  • Popolo en Irano (21,3 mln). Totala kvanto: pli ol 21,9 mln (1987).
  • Apartenas al hindo-mediteranea branĉo de eŭropoida raso.
  • Lingvo: persa.
  • Laŭ religio - muzulmanoj-ŝiaistoj; etnokonfesaj grupoj Gebroj kaj Parsoj estas adeptoj de Zoroastrismo.

TAĜIKOJ

  • Nomoj: [f] Tadjiks; [r] taĝiki
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Taĝikio (3,172 mln), en Rusia Federacio 38,2 mil (1992).
  • Lingvo: taĝika.
  • Kredantoj: precipe muzulmanoj-sunaistoj.
    • PAMIRANOJ, Pamiraj taĝikoj. - Nomoj: [f] Peuples du Pamir; [r] pamirci, pamirskie taĝiki. Komuna nomo de etnografiaj grupoj de taĝikoj en Taĝikio (jazgulemoj, ruŝanoj, bartanganoj, ŝugnanoj, vaĥanoj), Afganio (munĝanoj, zebagoj k.a.), Pakistano (jidgoj kaj munĝanoj) kaj Ĉinio (sarikoloj kaj vaĥanoj). Kvanto: 300 mil (1992). Lingvoj: pamiraj. Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
Parenceco de la iranaj lingvoj laŭ vortprovizaj rilatoj

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj