Irana Soveta Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irana Soveta Respubliko
Origina nomo جمهوری شوروی سوسیالیستی گیلان‎
19201921

sinproklamita ŝtato • komunisma ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Areo:
14 106 km²
Loĝantaro
Nacia konsisto:
Ŝtat-strukturo
soveta respubliko
Estiĝo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
Ĥano Mirza Kuĉek, gvidanto de la movado.

La Irana Soveta RespublikoPersa Socialisma Soveta Respubliko estis soveta respubliko ĉe la Kaspia Maro, establita en 1920 en la nordpersa provinco Gilano kaj la antikva regiono Tabaristano (la nunaj iranaj provincoj Mazandarano kaj Golestano). Foje ĝi ankaŭ nomatas Sovetrespubliko de Gilano.

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

Kadre de la Junpersa revolucio (1905-1911), dum 1909 en la urbo Raŝto aperis la unua persa traduko de la Komunista Manifesto. Ekde 1915 agadis en nordirano la ĝangali-ribeluloj de Ĥano Mirza Kuĉek, kiuj estis aktivaj jam inter 1905-1911. Ili forpelis per germana kaj osmana helpo dum la unua mondmilito la trupojn de la cara Rusio kaj la kozak-brigadon de Reza Ŝaĥ Pahlavi.

Ĝis 1917, Kuĉek kun 3 000 ĝangali-ribeluloj ekregis tutan Gilanon, kiam post la venko de la oktobra revolucio, la fortirintaj rusoj lasis siajn armilojn por la ribeluloj. Anstataŭ la rusoj alvenis la britoj, kiuj apogis la blankan generalon Denikin. Generalo Dunsterville kaj siaj Dunsterforces venkis la ĝangaliojn en 1918. Ĥano Kuĉek rekonis la britan regon, sed ne la centran registaron de Tehrano. Kiam Persio en 1919 - post protektorata traktato kun Britio - iĝis militirejo kontraŭ Sovetia Rusio, la britaj, persaj trupoj forpelis la ĥanon al Sovetia Azerbajĝano.

Respublika kontraŭregistaro en Gilano[redakti | redakti fonton]

Per la kontraŭatako de la Ruĝa Armeo en 1920, okazis kontraŭbrita ribelo en norda Irano. En junio de 1920, oni fondis la Komunistan partion de Irano (pli poste Tudeh-partio) sub gvido de ekstrem-maldekstra Piŝevari kaj socialista ĉefskretario Agajev. La unuiĝintaj fortoj de ĝangalioj kaj la KP per rusia helpo la 5-an de junio 1920 konkeris la urbon Raŝton kaj la provincon Mazandaranon, kaj proklamis la Persan Socialistan Sovetrespublikon, apogitan fare de la rusia kaspia floto kaj 2 000 ruĝ-gvardianoj sub rusia militara guberniestro. Aldone oni establis Iranan Ruĝan Armeon, kies komandanto iĝis ĥano Ehŝanollaĥ.

Post retiro de la rusiaj fortoj, la 21-an de julio 1920 sukcese puĉis Ehŝanollah per helpo de Piŝevari kaj gvidis militiron kontraŭ Teherano, kiuj kaŭzis gravajn perdojn. Fine de 1920, la kozakaj brigadoj de Tehrano (helpe de la brita armeo) denove okupis Raŝton.

En la ekzilo (en Bakuo) splitiĝis la Komunisma Partio de Irano, post kiam la rusoj anstataŭigis Piŝevari per iama socialdemokrata Hajdar Ĥan Amu Ogli. Nur en majo 1921 unuigis la fortojn Ehŝanollah, Kuĉek kaj Hajdar. En junio de 1921 Ehŝanollah militiris kun 2 000 homoj kontraŭ Tehrano, sed la plej granda parto de la irana ruĝa armeo iĝis neniigitaj.

La revolucia soveto ekskludis lin la 30-an de julio 1921 kaj la 4-an de aŭgusto Kuĉek kaj Hajdar denove okupis Raŝton, sed la 3-an de novembro 1921, la registara armeo reokupis la urbon. Oni detranĉis la kapon de Mirza Kuĉek kaj portis ĝin al Tehrano. Ĥano Ehŝanollaĥ fuĝis al Sovetunio, la ĝangalioj ne agadis plu.

Autonomia movado en Azerbajĝano[redakti | redakti fonton]

La 7-an de aprilo 1920, la rusia ruĝa armeo enmarŝis eĉ Iranan Azerbajĝanon, kie la 23-an de junio 1920, en Tabriz establiĝis sovetrespubliko. Ĝi ekzistis nur ĝis 14-an de septembro 1920.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]