Irapuato
El Vikipedio
Irapuato estas metropolo kaj universitata urbo en Meksiko, en subŝtato Guanajuato, en municipo Irapuato (komunumo).
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Loĝantaro: 529.379 (en 2010)
- Supermara alteco: 1730 m
- Areo: 780 km²
- Telefonkodo: +52 462
- Poŝtkodo: 36500-36899
- Horzono: UTC - 7 (somere UTC - 6)
- koordinatoj: 20°40′00″N 101°21′00″O
Geografio [redakti]
Irapuato situas en centro de la lando en montara regiono.
Historio [redakti]
Hispanoj fondis la vilaĝon en 1547, sed pli frue indianoj vivis tie. La vilaĝo urbiĝis en 1825. En 1973 inundo okazis.
Ekonomio [redakti]
En Irapuato la ĉefa industrio estas la agrikulturo kaj ĝi estas fama pro siaj fragoj kaj la bredado de porkoj, kokoj kaj brutaro. La fruktoj kaj floroj de la luksaj ĝardenoj de Irapuato estas konataj ĝenerale en tuta Meksiko.
Trafiko [redakti]
Irapuato havas bonajn trajnan kaj ĉefvojan kontaktojn. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato [redakti]
En Irapuato la temperaturo varias dum somero 30 °C-ojn aŭ malpli. Vintre tre malofte forstas. Jare pluvas nur po 784 mm.
Vidindaĵoj [redakti]
- la unua preĝejo konstruiĝis en 1733
- bestoĝardeno de 1992
- fontano de 2004
- bronza statuo de Johano Paŭlo la 2-a de 2006
- baroka katedralo el la 16-a jarcento
- Delfeno-fontano de 1864
- Suno-horloĝo