Irchel

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Irchel
Rigardo de la altobservejo Irchel
Rigardo de la altobservejo Irchel
Alteco 694 metroj
Situo Kantono Zuriko, Svislando
Montaro Orienta Ĵuraso
Koordinatoj 47°32′N 8°36′O  /  47.533°N, 8.6°O / 47.533; 8.6 (Irchel)Koordinatoj: 47°32′N 8°36′O  /  47.533°N, 8.6°O / 47.533; 8.6 (Irchel)
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Belvidturo sur Irchel

Enhavo

[redakti] Enkonduko

Irchel estas montoĉeno de la orienta Ĵuraso en Kantono Zuriko, Svislando. Ĝia plej alta punkto estas la Buechemer-Irchel kun alteco de 694 super la marnivelo, kiu troviĝas sur la teritorio de la komunumo Buch ĉe Irchel. Aliaj pintoj estas la altobservejo Irchel (germane Irchel Hochwacht, 668,4 m super la marnivelo) kaj la Forenirchel (656,4 m super la marnivelo).

[redakti] Historio

La altobservejoj en mezepoko servis kiel alarmsistemo por averti la Svisan Ĵurkomunumon antaŭ atakoj el Ŝvabio. En kazo de danĝero oni flamigis grandan fajron sur la altobservejo kaj per fumosignoj povis transdoni mesaĝojn. De la altobservejo de Irchel eblas vidi ĝis la altobservejo de Uetliberg en Zuriko, kaj de Uetliberg eblas vidi al la altobservejo sur la monto Rigi super Ŝvico. Tiel praktike per lumrapideco eblis transsendi mesaĝojn pri danĝeroj jam en mezepoko ĝis al la centro de la Ĵurkomunumo. Jam en romia epoko ekzistis sur Irchel fortikaĵoj de la romia limprotekta sistemo Limes.

[redakti] Turismo

La regiono estas belega por migradi. De Irchel oni havas mirindan rondvidon sur la Rejnon kaj la tutan Zurikan Vinlandon. En

[redakti] Eksteraj Ligiloj

Ekstera ligilo  Migradpropono sur Irchel
Ekstera ligilo  Retejo de la Irchelbiciklistoj
  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Irchel
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj