Irena Degutienė
| Irena DEGUTIENĖ | |
Irena Degutienė |
|
|
|
|
| Oficanta | |
| Funkcio akceptita: la 17-an de septembro 2009 |
|
|
|
|
| Naskiĝo | 1-a de junio 1949 en Šiauliai, Litovio |
|---|---|
| Nacieco | litovino |
| Politika partio |
Unio de Patrio – Litovaj Kristanoj Demokratoj |
| Alma mater | Vilna Universitato |
Irena DEGUTIENĖ (naskiĝis la 1-an de junio 1949 en Šiauliai) estas kuracistino, politika kaj socia agantino de Litovio, prezidanto de parlamento (Sejmo) de Litovia Respubliko.
Enhavo |
Vivo [redakti]
I. Degutienė dum 1968-1974 studis en Medicina fakultato de Vilna Universitato kaj akiris specialecon de kuracisto. Ŝi laboris kiel kuracisto terapeŭto en Kotona Kombinato en Alytus (1974–1976). Dum 1976–1994 I. Degutienė laboris kiel anestezisto-reanimatologo, estro de Gastroenterologia fako, anstataŭantino de supera kuracisto, supera kuracisto en Vilna Universitata malsanulejo Raudonasis Kryžius (Ruĝa kruco). Dum 1994–1996 ŝi estis sekretariino de Ministerio pri Sanprotektado.
Politika agado [redakti]
- Membro de Sejmo de Litova Respubliko (ekde 1996)
- Ministro pri Sociala Protektado kaj Laboro (1996–2000)
- Membro de Komitato pri Socialaj Aferoj kaj Laboro (1996–2000, ekde 2004)
- Vicprezidanto de Komitato pri Socialaj Aferoj kaj Laboro (2000-2004)
- Provizora ĉefministro (majo-junio kaj oktobro-novembro 1999)
- La unua vicprezidanto de Sejmo (2008-2009)
- Prezidanto de Sejmo (ekde la 17-a de septembro 2009)
I. Degutienė estas vicprezidanto de partio Unio de Patrio – Kristanoj Demokratoj de Litovio[1] (ekde 1994), membro de prezidio de la partio.
Fontoj [redakti]
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Oficiala plena nomo estas: Unio de Patrio – Litovaj Kristanoj Demokratoj (konservativuloj, politikaj prizonuloj kaj ekzilintoj, nacianoj) (ekde 17-a de majo 2008). La partio en diversaj periodoj nomiĝis: Unio de Patrio (konservativuloj, politikaj prizonuloj kaj ekzilintoj, kristanaj demokratoj) (2004-2008), Unio de Patrio (litovaj konservativuloj) (ĝis 2004).

