Irena Iłłakowiczowa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irena Iłłakowiczowa
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1906 (1906-07-26)
en Berlino
Morto 4-an de oktobro 1943 (1943-10-04) (37-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Familio
Edz(in)o Jerzy Olgierd Iłłakowicz
Okupo
Okupo spiono
vdr

Irena IŁŁAKOWICZKOWA [iŭakoviĉkova], fraŭline Morzycka, pseŭdonomoj Irena, Barbara Zawisza (naskiĝis la 26-an de julio 1906 en Berlino, mortis la 4-an de oktobro 1943 en Varsovio) estis pola subleŭtenantino de Naciaj Armitaj Fortoj, agentino de spionagentejo de la Militista Organizo Lacerta Unio kaj de NSZ (Naciaj Armitaj Fortoj).

La filino de Bolesław Morzycki kaj Władysława Zakrzewska, fratino de Jerzy. Poliglotino parolanta ses lingvojn: francan, anglan, persan, finnan, germanan kaj rusan.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post eksplodo de la oktobra revolucio, post 1917 kune kun la familio vivis en Finnlando. Post la reveno al Pollando frekventis lernejon de monaĥinoj en vilaĝo Zbylitowska Góra apud Tarnów. Poste studis humanismajn sciencojn en la Universitato de Grenoblo en Francio.

Dum migrado tra Alpoj, unu partoprenanto de ĝi falis malvastan fendon. La akcidento finiĝis per lia morto. Irena, kiu entreprenis eltiron de la kadavro, helpe de ŝnurego malsupreniĝis kaj retrovis korpon de la mortinto. Pro tiu ago estis distingita per svisa ora alpinisma insigno.

En Parizo nuptis Azis Zangenah, la filon de princo de Kurdio. Sekve ili ekloĝis en palaco de Irano. Irena tamen estis alkutimiĝinta al oftaj familiaj kontaktoj kaj ankaŭ societema, pro tio restado en Kurdio por ŝi estis peniga. Post du jaroj, laŭ konsento de la edzo, forlasis la landon kaj iris al Teherano, kie en pola misiejo oni ebligis al ŝi revenon al Pollando.

Post restado en Pollando ŝi forveturis al Parizo. Tie ŝi ekkonis Jerzy Olgierd Iłłakowicz soldaton de la Pola Subtera Ŝtato, kiun nuptis la 23-an de oktobro 1934 en Varsovio. La 25-an de junio 1936 naskiĝis ilia sola infano – la filino Ligia.

Morto kaj entombigo[redakti | redakti fonton]

Irena Iłłakowicz estis murdita en neklaraj cirkonstancoj, post provoka - laŭ ŝi - telefonado. La edzo Jerzy komencis serĉadon kaj trovis ŝian korpon en kadavrejo de la malsanulejo ĉe la strato Oczki (kiu estis retrovita sur la Kampo de Mokotów).

Kaŭzintoj de ŝia murdo restas nekonataj. En la tagoj antaŭ morto ŝi enketis radiostacion en Otwock, helpanta akceptadon de sovetaj paraŝutistoj malsuprenĵetataj sur la teritorion de Pollando. Pro tiuj kaŭzoj oni suspektis NKVD-on aŭ Polan Laboristan Partion.

Ŝi estis entombigita en la Tombejo Powązki en Varsovio kiel Barbara Zawisza. Gestapo ofte sendis siajn funkciulojn al familiaj solenaĵoj, pro tio ŝia edzo por sekureco partoprenis la enterigan ceremonion kiel enterigisto, kaj ŝia patrino – kiel tombeja servistino. En 1948 sur la tomba monumento la patrino de Irena Iłłakowicz metis tabuleton kun la vera nomo de la mortintino.

Distingoj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

La 20-an de majo 1944 ŝi estis postmorte avancita ĝis rango de subleŭtenantino de la milittempo laŭ ordono de komandanto de NSZ. En 1995 estis distingita per la Kruco de Nacia Armita Ago (n-ro 1-95-59).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sylwetki kobiet-żołnierzy. Służba Polek na frontach II wojny światowej (Siluetoj de virinoj-soldatoj. Servo de polinoj en frontoj de la dua mondmilito), 7-a parto redaktita de Krystyna Kabzińska. Fondaĵo "Archiwum i Muzeum Pomorskie Armii Krajowej oraz Wojskowej Służby Polek", Toruń 2007. ISBN 978-83-88693-02-1, p. 138-143