Irigacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irigacia ŝprucilo akvumanta gazonejon.
Irigacia kanaleto en Osmanije, Turkio.

Irigacio (akvumado, akvado) estas akvomastruma metodo por arte provizi la agron per akvo por plifaciligi la vivon de la kultivataj plantoj kaj pligrandigi la produktadon. La moderna irigacio, akvodefluigo, sterkado kaj uzado de maŝinoj ĉiaterene grandigis grave la produktivecon de la agrikulturo.

Irigacio estas la artefarita aplikado de akvo sur la tero aŭ grundo. Ĝi estas uzata por helpi en la kreskado de agrikulturaj kultivaĵoj, eltenado de la pejzaĝoj, kaj replantado de damaĝitaj grundoj en sekaj areoj kaj dum periodoj de maltaŭgaj aŭ malsufiĉaj pluvo-kvantoj. Aldone, irigacio ankaŭ havas kelkajn aliajn uzojn en plantoproduktado, kiuj inkludas protekti plantojn kontraŭ frosto,[1] nuligi kreskadon de fiherboj en cerealaj kampoj[2] kaj preventado de grundofirmigo.[3] Kontraste, agrikulturo kiu dependas nur el rekta precipitaĵo estas nomata senirigacia agrikulturopluva agrikulturo.

Irigaciaj sistemoj estas ankaŭ uzataj por polvonuligo, disponigo de akvoforigo, kaj en minado. Irigacio estas ofte studita kune kun drenado, kiu estas la natura aŭ artefarita forigo de surfaca kaj sub-surfaca akvo el difinita areo.

Irigacio estis ŝlosila trajto de agrikulturo dum ĉirkaŭ 5,000 jaroj kaj estas produkto de multaj diversaj kaj apartaj kulturoj. Historie, ĝi estis la bazo por ekonomioj kaj socioj tra la tuta mondo, el Azio al Sudokcidenta Usono.

Historie[redakti | redakti fonton]

Animal-energia irigacio, Supra Egipto, ĉ. 1846.
Ene de turpana tunelo ĉe Turpan, Ŝinĝango, Ĉinio.

La irigacio estas tre malnova praktiko, oni irigaciis agrojn jam en la antikva Egipto, en ĉ. 5000 a.K. Bazon de multaj antikvaj civilizoj – babilona, ĉina - donis la evoluon de la irigacia agrikulturo. Dum regado de Hamurabi, babilona reĝo (1792–50 a.K.), oni konstruis sistemon de irigaciaj kanaloj kaj kavkanaloj. Oni komence ĉerpis la akvon per siteloj, sed tiun metodon ŝanĝis la mekanikaj levkonstruoj (legu norio). Gravis ankaŭ la konstruo de akvorezervejoj, kiuj iĝis nepraj rimedoj en la 20a jarcento, ankaŭ por produktado de elektro kaj kontrolo de la akvodisponeblo.

Arkeologia esplorado identigis pruvaron de irigacio ĉie kie la natura pluvokvanto estis nesufiĉa por elteni kultivaĵojn. Permanenta irigacio estis praktikata en la ebenaĵoj de Mezopotamio kie kultivaĵoj estis regule akvumitaj tra la tuta kreskosezono pere de enmeto de akvo tra reto de malgrandaj kanaletoj formitaj en la kampo.[4]

Antikvaj egiptanoj praktikis basen-irigacion uzante la regulajn inundojn fare de la rivero Nilo por inundigi kampojn kiuj estis ĉirkaŭitaj de digoj. La inunda akvo estis retenita ĝis la fekunda sedimento estis setlinta antaŭ la pluso estis revenigita al la fluanta akvejo.[5] Estas pruvaro ke en la epoko de la egipta faraono Amenemhet la 3-a en la 12a dinastio (ĉirkaŭ 1800 a.K.) oni uzis la naturan lagon de la oazo Faijum kiel akvorezervejo por stoki plusojn da akvo por ties uzado dum la sekaj sezonoj, tiele ke la lago pleniĝis ĉiujare pro la inundo de Nilo.[6]

La antikvaj nubianoj disvolvigis formon de irigacio uzante akvoradecan aparaton nomita sakia. Irigacio ekis en Nubio iome inter la 3a kaj la 2a jarmilo a.K.[7] Ĝi ege dependis el la inundaj akvoj kiuj fluis laŭ la rivero Nilo kaj aliaj riveroj en tio kiu estas nune Sudano.[8] En sub-Sahara Afriko irigacio atingis la kulturoj kaj civilizojn de la valo de la rivero Niĝero ĉirkaŭ la unua aŭ dua jarmilo a.K. kaj estis bazita sur la inundoj kaj akvokolektado dum la malsekaj sezonoj.[9][10]

Terasa irigacio estis registrita jam en antaŭ-kolumba Ameriko, antikva Sirio, Hindio, kaj Ĉinio.[5] En la Valo Zana de Andoj en Peruo, arkeologoj trovis restaĵojn de tri irigaciaj kanaloj radiokarbone datitaj el la 4-a jarmilo a.K., la 3-a jarmilo a.K. kaj la 9a jarcento p.K. respektive. Tiuj kanaloj estas la plej antikvaj registroj de irigacio en Ameriko. Spuroj de kanalo eble datebla el la 5-a jarmilo a.K. troviĝis sub la kanalo de la 4a jarmilo.[11] Rafinitaj irigaciaj kaj stokaj sistemoj disvolviĝis fare de la Indusvala Civilizo en teritorioj de la nuntempa Pakistano kaj Norda Barato, inklude la rezervejojn ĉe Girnar en 3000 a.K. kaj frua kanalirigacia sistemo ĉirkaŭ 2600 a.K.[12][13] Grandskala agrikulturo estis praktikita kaj etenda reto de kanaloj estis uzata por la celo de irigacio.

Alia ekzemplo de irigacio estis en antikva Persio (en teritorioj de moderna Irano) tiom for reen kiel ĝis la 6-a jarmilo a.K., kie oni kultivis hordeon en areoj kie la natura pluvokvanto estis nesufiĉa por elteni tian kultivaĵon.[14] La Kanatoj, disvolvigitaj en la antikva Persio en ĉirkaŭ 800 a.K., estas inter la plej aĝaj konataj irigaciaj metodoj ankoraŭ uzataj nuntempe. Ili troviĝas ankoraŭ en Azio, Mezoriento kaj Norda Afriko. La sistemo enhavas reton de vertikalaj putoj kaj milde deklivaj tuneloj elfoŝitaj en la flankoj de klifoj kaj deklivaj montetoj por transporti grundakvon.[15] La norio, nome akvorado kun argilaj ujoj ĉirkaŭ la zono movigita per la fluo de la rojo (aŭ de animaloj kiaj azenoj, muloj, kameloj), estis unuafoje alportita kaj enmetita en uzado ĉirkaŭ tiu tempo, fare de romiaj setlejoj en Nordafriko. Ĉirkaŭ 150 a.K. la ujoj estis ligitaj per valvoj por ebligi pli mildan plenigadon kiam ili estis metitaj en la akvon.[16]

La irigaciaj vorkoj de antikva Srilanko, nome la plej fruaj datantaj el ĉirkaŭ 300 a.K., en la regado de la reĝo Pandukabaja kaj sub kontinua disvolviĝo por la venontaj miloj da jaroj, estis unu el la plej kompleksaj irigaciaj sistemoj de la antikva mondo. Aldone al la subgrundaj kanaloj, la Sinhaloj estis la unuaj kiuj konstruis komplete artefaritajn rezervejojn por stokadi akvon. Pro ties inĝeniera supereco en tiu sektoro, ili estis foje nomataj 'mastroj de irigacio'. Plej el tiuj irigaciaj sistemoj ankoraŭ ekzistas nedamaĝitaj ĝis nune, en Anuradhapura kaj Polonnaruwa, pro la progresinta kaj preciza inĝenierado. Tiu sistemo estis etende restaŭrita kaj eĉ etendita dum la regado de la reĝo Parakrama Bahu (1153–1186).[17]

Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Akvorado staranta 42 ft (13 m) alta havigas energion por la Malnova Muelejo ĉe la lernejo Berry College en Rome, Georgio, Usono.

La plej malnovaj konataj hidraŭlikaj inĝenieroj de Ĉinio estis Sunŝu Ao (6a jarcento a.K.) el la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno kaj Ksimen Bao (5a jarcento a.K.) de la Militŝtata periodo, ambaŭ el kiuj laboris pri grandaj irigaciaj projektoj. En la regiono Siĉuano apartenanta al la Ŝtato Qin de antikva Ĉinio, la Dujiangjana Irigacia Sistemo estis konstruita en 256 a.K. por irigacii enorman areon de farmaj teroj kiu ankoraŭ hodiaŭ havigas akvon.[18] Ĉirkaŭ la 2a jarcento, dum la Dinastio Han, la ĉinoj uzis ankaŭ ĉenajn pumpilojn kiuj levis akvon el malsupre al pli altaj lokoj.[19] Tiuj estis funkciigitaj per energio ĉu homa piede, per hidraŭlikaj akvoradoj, aŭ per rotaciaj mekanikaj radoj pelitaj de oksoj.[20] La akvo estis uzata por publikaj vorkoj por havigi akvon por urbaj loĝkvartaloj kaj palacaj ĝardenoj, sed ĉefe por irigacio per farmaj kanaloj kaj kanaletoj en la kampojn.[21]

Koreio[redakti | redakti fonton]

En la 15a jarcento en Koreio, oni inventis la unuan pluvomezurilon de la mondo, nome urjanggje (en korea kaj korea alfabeto: 우량계), en 1441. La inventinto estis Jang Jeong-sil, nome korea inĝeniero de la Joseon-Dinastio, sub la aktiva direktorado de la reĝo, Seĝong. Ĝi estis instalita en irigaciujoj kiel parto de tutlanda sistemo por mezuri kaj kolekti precipitaĵon por agrikultura aplikado. Per tiu ilo, planistoj kaj farmistoj povis fari pli bonan uzadon de la informaro arigita per tiu esplorado.[22]

Nordameriko[redakti | redakti fonton]

En Nordameriko, Hohokam estis la nura kulturo kiu dependis el irigaciaj kanaloj por akvumi siajn kultivaĵojn, kaj ties irigaciaj sistemoj eltenis la plej grandan populacion en Sudokcidenta Nordameriko ĉirkaŭ la jaro 1300. La Hohokam konstruis kompleksojn de simplaj kanaloj kombinitaj per vejroj por ties variaj agrikulturaj celoj. Inter la 7a kaj la 14a jarcentoj, ili konstruis kaj eltenis ankaŭ etendajn irigaciajn retojn laŭlonge de la malsupro de la rivero Salt kaj de la meza Gila kiuj rivalis kun la komplekseco de tiuj uzitaj en la antikvaj Proksima Oriento, Egipto, kaj Ĉinio. Tiuj estis konstruitaj uzante relative simplajn elfosilojn, sen la profito de antaŭenira inĝeniera teknologio, kaj atingis deklivojn de kelkaj futoj por mejlo, evitante erozion kaj siltadon. La Hohokam kultivis variaĵojn de kotono, tabako, maizo, faboj kaj kukurboj, same kiel rikoltis varion de naturaj plantoj. Poste en la Hohokama Kronologia Sekvenco, ili uzis ankaŭ etendan sekajn farmosistemojn, ĉefe por kultivi agavon kaj por manĝo kaj por fibro. Ties dependo el agrikulturaj strategioj bazitaj sur kanala irigacio, ŝlosila en ties malloĝebla dezerta medio kaj arida klimato, havigis la bazon por la agregado de ruraj loĝantaroj en stabilaj urbaj centroj.[23]

Nuntempa etendo[redakti | redakti fonton]

Irigacia kanaleto en Kantono Montour, Pensilvanio, ĉe Strawberry Ridge Road.

En la mezo de la 20a jarcento, la alveno de dizelaj kaj elektraj motoroj kondukis al sistemoj kiuj povis pumpi grundakvon el ĉefaj grundakvejoj pli rapide ol la koncernaj akvokolektaj areoj povu replenigi ilin. Tio povas konduki al permanenta perdo de grundakva kapablo kaj disponeblo, malpliiĝanta akvokvalito, grunda dorniĝo, kaj aliaj problemoj. La futuro de manĝoproduktado en areoj kiaj la Nordĉina Ebenaĵo, Panĝabio, kaj la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj de Usono estas minacata per tiu fenomeno.[24][25]

Je tutmonda skalo, 2,788,000 km² (689 milionoj da akreoj) de fekunda tero estis ekipita pere de irigacia infrastrukturo ĉirkaŭ la jaro 2000. Ĉirkaŭ 68% el la areo ekipita por irigacio estas situanta en Azio, 17% en Ameriko, 9% en Eŭropo, 5% en Afriko kaj 1% en Oceanio. La plej grandaj apudaj areoj de granda irigacidenseco troviĝas en:

  • En Norda Barato kaj Pakistano laŭlonge de la riveroj Gango kaj Induso
  • En la basenoj de la riveroj Hai He, Huang He kaj Jangzio en Ĉinio
  • Laŭlonge de la rivero Nilo en Egipto kaj en Sudano
  • En la baseno de la riveroj Misisipo-Misuro kaj en partoj de Kalifornio en Usono

Pli malgrandaj irigaciaj areoj estas dise tra preskaŭ ĉiuj loĝataj partoj de la mondo.[26]

Nur 8 jarojn poste en 2008, la skalo de irigaciitaj teroj pliiĝis al ĉirkaŭkalkulita totalo de 3,245,566 km², kio estas preskaŭ la grando de tuta Barato.[27]

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Dum la jarmiloj kaj ĉefe en la lastaj jarcentoj evoluiĝis 4 bazaj tipoj de irigacio, nome: 1. surfaca; 2. pluvsimila aŭ ŝpruciga; 3. gutiga; 4. drena, nome irigacio subgrunda.

Surfaca irigacio[redakti | redakti fonton]

En la antikvaj civilizoj (ekz. en Mezopotamio, Egipto, valo de Induso, Ĉinio), la irigaciaj metodoj estis la diversaj tipoj de la surfaca akvumado: oni fluigis la akvon sur la grundosurfaco, al la radika zono de la plantoj. La surfaca irigacio uzeblas nur sur konvena areo (plata aŭ iomete dekliva) kaj okaze de konvena agro (ne tro loza aŭ sabla). El tiu tekniko formiĝis tri variantoj: la inunda, la laŭstrie flueta kaj la sulka akvumado.

Inunda irigacio[redakti | redakti fonton]

Okaze de inunda irigacio, oni apartigas la agrojn per grundodigoj je pli malgrandaj unuoj kaj poste oni inundas la interdigan areon per konvena kvanto da akvo. Poste oni aŭ lasas la akvotavolon forsorbiĝi en la grundo aŭ – ekz. okaze de rizo – oni postplenumas je dezirata akvonivelo. La unuopaj interdigaj partoj devas estis tute plataj, horizontalaj unuoj: tion oni atingas per elformo de terasoj; kaj se iam konvenas la elfuo de akvo, konvenos ke la tereno havu iometan deklivon por faciligi la forigon de la akvo je konvena ritmo aŭ rapideco. Hodiaŭ oni uzas la inundan irigacion plej ofte ĉe rizo, sed portempan inundon eĉ ĉe kelkaj aliaj plantoj.

Strie flueta, kanaleta irigacio[redakti | redakti fonton]

kanaleta irigacio.

Por strie flueta irigacio konvenas la milde aŭ proporcie deklivaj parceloj. Ĉi-foje, oni fluigas la akvon en direktaj digetoj, kavetoj (je 8–10 m unu al la alia) ĝis tiam, ke ĝi akvumu en la konvena profundo la grundon. Oni uzas tiun metodon por akvumado de luzerno, trifolio kaj gazonejo.

Sulka akvumado[redakti | redakti fonton]

Oni uzas tiun ĉi metodon same sur iom proporcie dekliva agro, sed ĉefe por plantoj, kiuj havas grandan vicodistancon (ekz. maizo, sunfloro, sarkilbezonaj plantoj, kelkaj legomaj plantoj). Oni formas inter la vicoj sulkojn kaj fluigas la akvon en tiu. Oni devas akordi la sulkodistancon al strukturo de la grundo, pro la konvena akvoprovizo. Ĉe lozaj grundoj la akvo rapide fluas suben, tiel oni devas formi 60–70 cm-an sulkodistancon. Ĉe mallozaj agroj tiu distanco povas esti eĉ 150 cm. La longo de la sulkoj – depende de la agra deklivo kaj strukturo de la grundo – estas 4–500 m. Oni uzis tiun ĉi metodon ĉefe en la Mediteraneo kaj ĉe la bulgaraj fruktĝardenoj.

Pluviga irigacio[redakti | redakti fonton]

La pluviga (aŭ ŝpruciga) irigacio (akvumado) disvastiĝis en la dua duono de la 20-a jarcento. Bazo de tiu disvastixgo estis la disvastiĝo de la motoraj pumpiloj. Ĉe pluviga irigacio, oni kondukas la akvon en akvoduktoj, sub premo al la ajuto (nozlo), kiu gutigas kaj pluvigas la akvon super la plantojn, en la aeron. La avantaĝoj de la metodo estas, ke ĝi estas uzebla sur iu ajn grundo (dekliva, neregul-surfaca, sur ĉiu grundotipo), bone mekanizebla kaj per konvena lokigo ĝi donas averaĝan irigacion. Malavantaĝo estas, ke grava parto de la akvo vaporiĝas jam en la aero, sur folioj de la planto aŭ ĝis atingo de la radika zono. La perdo estas tre granda en sunbrila, varma vetero. Plua malavantaĝo estas, ke la restanta vaporo antaŭhelpas la fungajn malsaniĝojn de la plantoj. Spite al la problemoj, ĝi donis fine de la 20-a jarcento jam 80–90% de la agra irigacio. El tiu ĉi metodo evoluis diversaj metodoj kaj teknologioj, ĉefe pri movo de la flankaj (flugilaj) duktoj kaj pri mekanizo de la irigacio.

Gutiga irigacio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gutiga irigacio.

La plej akvoŝpara, moderna, sed plej investobezona metodo estas la gutiga irigacio. La akvo fluas tra maldikaj tuboj al la gutigaj korpoj aŭ mikronozloj, kiuj poste reguligite transdonas akvon en la radikan zonon. La vaporado kaj subenfiltriĝo estas fakte neglektebla, tiel oni povas atingi 50%-an ŝparon je akvo kompare al la tradiciaj metodoj. Oni eĉ povas tiel alkonduki fluidajn sterkojn aŭ en akvo solveblajn sterkojn, kio certigas por la plantoj tre efike la necesajn mineralojn.

La plej modernajn gutigajn sistemojn kontrolas, direktas komputiloj: ili kontrolas la akvon kaj mineralabsorbon de la plantoj kaj tiel ili reguligas la densecon, kvanton de la likvaĵo. Tiel ili malpliigas la perdojn de la kemiaj sterkoj kaj malpliigas la mediopoluadon.

La metodo estas uzata pro la granda investa bezono en la plej intensaj plantaj kulturoj (ĝardenoj, forcejoj, vitrodomoj).

Drena irigacio[redakti | redakti fonton]

Ĉe tiu metodo, oni alkondukas la likvaĵon pli direkte al la radikoj. Por tio necesas subgrunda sistemo de senemajlaj, bruligitaj argilaj tuboj aŭ perforitaj plataj tuboj. Avantaĝo estas la akvoŝparo, malavantaĝo estas la granda investbezono, malbona riparebleco pro ŝtopiĝo, la agrokultivado povas okazi nur en tavoloj super la tuboreto. Ĝi ne estas disvastiĝinta.

Inunda irigacio. Rizkampo proksime de Mantovo.

Akvofontoj[redakti | redakti fonton]

Irigacio estas funkciigita per pumpigita elfosado rekte el la rivero Gumti, vidata en la fono, en la Distrikto Komilla, Bangladeŝo.

Irigacia akvo povas veni el grundakvo (elfosita el fontoj aŭ per uzado de putoj), el surfaca akvo (elprenita el riveroj, lagojrezervejoj) aŭ el nekonvenciaj fontoj kiaj reuzata akvo nome traktita rubakvo, sensaligita akvodrenigita akvo. Speciala formo de irigacio uzanta surfacan akvon estas elinunda irigacio, nome kaze de inundo akvo estas kondukita al normale sekaj riverejoj (ŭadioj) uzante reton de digoj, pordoj kaj kanaloj kaj disigita tra grandaj areoj. La malsekeco stokita en la grundo esto poste uzata por kultivi plantojn. Inundirigaciaj areoj estas partikulare situantaj en duon-aridaj aŭ aridaj, montaraj regionoj. Dum inundakva agrikulturo apartenas al la akceptitaj irigaciaj metodoj, pluvakva agrikulturo ne estas kutime konsiderata formo de irigacio. Pluvakva agrikulturo inkludas la kolekton de pluvakvo el tegmentoj aŭ neuzita tero kaj ties koncentrigo por rekte akvumi en la momento la kultivatan teron.

Ĉirkaŭ 90% el rubakvo produktita tutmonde restas netraktita, kaŭzante enorman akvo-poluadon, speciale en malriĉaj landoj. Pli kaj pli, agrikulturo uzas netraktitajn rubakvon kiel fonto de irigacia akvo. Urboj havigas enspezigajn merkatojn por freŝaj produktoj, kaj tiele ili estas allogaj por farmistoj. Tamen, ĉar agrikulturo devas konkurenci por pliiĝante malabundaj akvorimedoj kun industrio kaj loĝantaj uzantoj, ofte ne estas alternativo por farmistoj escepte uzi akvon jam poluita pro urba rubo, kiaj tiuj de forigitaj akvoj, por rekte akvumi siajn kultivaĵojn. Danĝeraj malsanaj problemoj povas rezulti el la uzado de akvo enhavanta patogenojn tiuvoje, speciale se la personoj manĝas krudajn vegetaĵojn kiuj estis irigaciitaj per poluita akvo. La Internacia Akvadministrada Instituto estis laborinta en Barato, Pakistano, Vjetnamo, Ganao, Etiopio, Meksiko kaj aliaj landoj per variaj projektoj cele al konsilado kaj malpliigado de riskoj pro rubakva irigacio. Ili defendas 'mult-barieran' alproksimiĝon al uzado de rubakvo, kaj farmistoj estas kuraĝigintaj adopti variajn riskomalpliigajn kondutojn. Tiuj estas ĉesi irigacion kelkajn tagojn antaŭ la rikoltado por ebligi ke la patogenoj mortiĝu sub la sunlumo, aplikante akvon zorge por ke ĝi ne poluu la foliojn kiuj probable estos konsumitaj krude, purigi la vegetaĵojn per desinfektiloj aŭ permesi la fekajn ŝlimojn uzatajn en farmado sekiĝi antaŭ esti uzata kiel homdevena sterko.[28] La Monda Organizaĵo pri Sano disvolvigis gvidliniojn por pli sekura uzado de rubakvo.

Estas nombraj profitoj kiuj derivas el uzado de reciklita akvo por irigacio, inklude ĉefe la malaltan koston (kompare kun aliaj fontoj, partikulare ene aŭ apude de urba areo), konstanteco de disponeblo (senrilate al la sezono, veterkondiĉoj kaj asociataj akvodisponeblaj limigoj), kaj ĝenerala konstanteco pri kvalito. Irigacio el reciklita rubakvo estas ankaŭ konsiderata kiel rimedo por planta sterkado kaj partikulare nutraĵa suplementado. Tiu alproksimiĝo tamen kunportas la riskon de grundo kaj akva poluadoj pro troa uzado de rubakva aplikado. Tiele, detala kompreno de la grundakvaj kondiĉoj estas esenca por efektiva kaj efika uzado de reciklita rubakvo por irigacio.[29]

Efikeco[redakti | redakti fonton]

Junaj inĝenieroj restaŭrantaj kaj disvolvigantaj la malnovan mogolan irigacian sistemon dum la regado de la lasta mogola imperiestro Bahadur Ŝah la 2-a.

Modernaj irigaciaj metodoj estas sufiĉe efikaj por havigi la tutan kampan areon uniforme per akvo, tiele ke ĉiu planto havu la kvanton de akvo se necese, nek tro multe nek tro malmulte.[30] Efikeco ĉe la uzado de irigacia akvo en la kamparo povas esti determinita jene:

  • Kampa Akvefikeco (%) = (Akvo Transpirata de la Kultivaĵo ÷ Akvo Aplikita al la Kamparo) x 100

Antaŭ kvindek jaroj (en 2010), la ofta percepto estis ke akvo esti senfina rimedo. Tiame, estis nur duono el la nuntempa loĝantararo en la planedo. Homoj ne estis tiom riĉaj kiom nuntempe, konsumis malmultajn kaloriojn kaj manĝis malpli da viando, tiele malpli da akvo estis necesa por produkti ties manĝaĵojn. Ili postulis unu trionon el la volumeno de akvo kiun oni prenas nuntempe el riveroj. Hodiaŭ, tla konkurenco pro akvaj rimedoj estas multe pli intensa. Tio okazas ĉar estas nune pli ol sep mil milionoj da personoj en la planedo, ties konsumado de akvonecesaj viando kaj vegetaĵoj estas kreskanta, kaj estas pliiĝanta konkurenco por akvo el industrio, urbanizado kaj biodizelaj kultivaĵoj. Por eviti tutmondan akvokrizon, farmistoj devos barakti por pliigi produktivecon kiu plenumu la postulajn mendarojn por manĝaĵoj, dum industrio kaj urboj devos trovi vojojn por uzi akvon plej efike.[31]

Sukcesa agrikulturo estas dependa el farmistoj kiuj havu sufiĉan akiron al akvo. Tamen, akva malabundo estas jam kritika limigo al farmado en multaj partoj de la mondo. Rilate al la agrikulturo, la Monda Banko celas manĝoproduktadon kaj akvadministradon kiel pliiĝanta tutmonda afero kiu estas okaziganta kreskantan polemikon.[32] Fizika akva malabundo estas kiam ne estas sufiĉe da akvo por plenumi ĉiujn mendarojn, inklude la akvon necesan por ke ekosistemoj funkciu efektive. Aridaj regionoj ofte suferas pro fizika akva malabundo. Ĝi okazas ankaŭ kie akvo ŝajnas abunda sed la resursoj estas tro-postulitaj. Tio povas okazi kie estas troa disvolvigo de hidraulika infrastrukturo, kutime por irigacio. Simptomoj de fizika akva malabundo estas la media degradado kaj malpliiĝanta grundakvo. Ekonomia malabundo, dume, estas kaŭzita de manko de investado en akvo aŭ nesufiĉa homa kapablo por kontentigi la mendaron por akvo. Simptomoj de ekonomia akva malabundo estas manko de infrastrukturoj, kaj la fakto ke personoj ofte devas rekte elpreni akvon el riveroj por hejmaj kaj agrikulturaj uzoj. Ĉirkaŭ 2.8 mil milionoj da personoj nuntempe loĝas en akvomalabundaj areoj.[33]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Frost protection: fundamentals, practice, and economics (PDF). Food and Agriculture Organization of the United Nations (2005).
  2. . Managing Water for 'Weed' Control in Rice. UC Davis, Department of Plant Sciences. Arkivita el la originalo je 2007-04-03. Alirita 2007-03-14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-04-03. Alirita 2016-01-23.
  3. Aridpoop -05-15. Arkivita el la originalo je 2008-10-09. Alirita 2012-06-19.
  4. Hill, Donald: A History of Engineering
  5. 5,0 5,1 p19 Hill
  6. Amenemhet III. Britannica Concise. Alirita 2007-01-10.
  7. G. Mokhtar. Ancient civilizations of Africa. Books.google.com, p. 309.
  8. Richard Bulliet, Pamela Kyle Crossley, Daniel Headrick, Steven Hirsch. Paĝoj 53-56. (2008-06-18) The Earth and Its Peoples, Volume I: A Global History, to 1550. Books.google.com.
  9. Traditional technologies. Fao.org. Alirita 2012-06-19.
  10. Africa, Emerging Civilizations In Sub-Sahara Africa. Various Authors; Edited By: R. A. Guisepi. History-world.org. Alirita 2012-06-19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-28. Alirita 2016-01-23.
  11. Tom Dillehay, Eling HH Jr, Rossen J (2005). “Preceramic irrigation canals in the Peruvian Andes”, Proceedings of the National Academy of Sciences 102 (47), p. 17241–4. doi:10.1073/pnas.0508583102. 
  12. Rodda, J. C. kaj Ubertini, Lucio (2004). The Basis of Civilization – Water Science? paĝo 161. International Association of Hydrological Sciences (International Association of Hydrological Sciences Press 2004).
  13. Ancient India Indus Valley Civilization. Minnesota State University "e-museum". Arkivita el la originalo je 2007-02-05. Alirita 2007-01-10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-02-05. Alirita 2016-01-23.
  14. The History of Technology – Irrigation. Encyclopædia Britannica, 1994 edition.
  15. Qanat Irrigation Systems and Homegardens (Iran). Globally Important Agriculture Heritage Systems. UN Food and Agriculture Organization. Arkivita el la originalo je 2008-06-24. Alirita 2007-01-10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-24. Alirita 2016-01-23.
  16. Encyclopædia Britannica, eldonoj de 1911 kaj 1989.
  17. de Silva, Sena. Reservoirs of Sri Lanka and their fisheries. UN Food and Agriculture Organization (1998). Alirita 2007-01-10.
  18. China – history. Encyclopædia Britannica,1994 edition.
  19. Needham, Joseph (1986). Science and Civilization in China: Volume 4, Physics and Physical Technology, Part 2, Mechanical Engineering. Taipei: Caves Books Ltd. Pages 344-346.
  20. Needham, Volume 4, Part 2, 340-343.
  21. Needham, Volume 4, Part 2, 33, 110.
  22. Baek Seok-gi 백석기. (1987) Jang Yeong-sil 장영실. Woongjin Wiin Jeon-gi 웅진위인전기 11. Woongjin Publishing Co., Ltd.
  23. James M. Bayman, "The Hohokam of Southwest North America." Journal of World Prehistory 15.3 (2001): 257-311.
  24. "A new report says we're draining our aquifers faster than ever", 2013-06-22. Kontrolita 2014-02-11.
  25. Management of aquifer recharge and discharge processes and aquifer storage equilibrium. Arkivita el la originalo je 2018-09-21. Alirita 2016-01-24. “Groundwater storage is shown to be declining in all populated continents...”. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-21. Alirita 2016-01-24.
  26. S. Siebert, J. Hoogeveen, P. Döll, J-M. Faurès, S. Feick, kaj K. Frenken, The Digital Global Map of Irrigation Areas – Development and Validation of Map Version 4, Tropentag 2006 – Conference on International Agricultural Research for Development, Bonn, Germanio, 2006-11-10 [1] alirita la 2007-03-14 en PDF
  27. The CIA World Factbook, archived from the original on 2020-05-18, https://web.archive.org/web/20200518002143/https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/geos/xx.html, retrieved 2011-10-30  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-01-05. Alirita 2016-01-24.
  28. Wastewater use in agriculture: Not only an issue where water is scarce! Internacia Akvadministrada Instituto, 2010. Water Issue Brief 4
  29. [2]
  30. http://agriwaterpedia.info/wiki/Water_use_efficiency
  31. Chartres, C. and Varma, S. Out of water. From Abundance to Scarcity and How to Solve the World's Water Problems FT Press (USA), 2010
  32. Reengaging in Agricultural Water Management: Challenges and Options, p. 4–5. The World Bank. Alirita 2011-10-30.
  33. Molden, D. (Ed). Water for food, Water for life: A Comprehensive Assessment of Water Management in Agriculture. Earthscan/IWMI, 2007.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Elvin, Mark. The retreat of the elephants: an environmental history of China (Yale University Press, 2004)
  • Hallows, Peter J., and Donald G. Thompson. History of irrigation in Australia ANCID, 1995.
  • Howell, Terry. "Drops of life in the history of irrigation." Irrigation journal 3 (2000): 26-33. the history of sprinker systems rete Arkivigite je 2010-10-08 per la retarkivo Wayback Machine
  • Hassan, John. A history of water in modern England and Wales (Manchester University Press, 1998)
  • Vaidyanathan, A. Water resource management: institutions and irrigation development in India (Oxford University Press, 1999)

Gazetaro[redakti | redakti fonton]

  • Irrigation Science, ISSN 1432-1319 (elektronike) 0342-7188 (papere), Springer
  • Journal of Irrigation and Drainage Engineering, ISSN 0733-9437, ASCE Publications
  • Irrigation and Drainage, ISSN 1531-0361, John Wiley & Sons, Ltd.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]