Irigacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Irigacio (akvumado, akvado) estas akvomastruma metodo por arte provizi la agron per akvo. La moderna irigacio, akvodefluigo, sterkado kaj uzo de maŝinoj ĉiuterene grandigis grave la produktemon de la agrikulturo.

Historie

La irigacio estas tre malnova praktiko, oni irigaciis agrojn jam en la antikva Egipto, en ĉ. 5000 a.K.. Bazon de multaj antikvaj civilizoj – babilona, ĉina - donis la evoluo de la irigacia agrikulturo. Dum regado de Hamurabi, babilona reĝo (1792–50 a.K.), oni konstruis sistemon de irigaciaj kanaloj kaj kavkanaloj. Oni komence ĉerpis la akvon per sitelo, sed tiun metodon ŝanĝis la mekanikaj levkonstruoj (legu norio). Gravis ankaŭ la konstruo de akvorezervejoj.

Tipoj

Dum la jarmiloj kaj ĉefe en la lastaj jarcenoj evoluis 4 bazaj tipoj de la irigacio, nome: 1. surfaca; 2. pluvsimila aŭ ŝpruciga; 3. gutiga; 4. drena, irigacio subgrunde.

Surfaca irigacio

En la antikvaj civilizoj (ekz. en Mezopotamio, Egipto, valo de Indus, Ĉinio), la irigaciaj metodoj estis la diversaj tipoj de la surfaca akvumado: oni fluigis la akvon sur la grundosurfaco, al la radika zono de la plantoj. La surfaca irigacio uzeblas nur sur konvena areo (plata aŭ iomete dekliva) kaj okaze de konvena agro (ne tro loza aŭ sabla). El tiu tekniko formiĝis tri variantoj: la inunda, la strie flueta kaj la sulka akvumado.

Inunda irigacio

Okaze de inunda irigacio, oni apartigas la agrojn per grundodigoj je pli malgrandaj unuoj kaj poste inundas la interdigan areon per konvena kvanto da akvo. Poste oni aŭ lasas la akvotavolon forsorbiĝi en la grundo aŭ – ekz. okaze de rizo – oni postplenumas je dezirata akvonivelo. La unuopaj interdigaj partoj devas estis tute plataj, horizontalaj unuoj: tion oni atingas per elformo de terasoj. Hodiaŭ oni uzas la inundan irigacion plej ofte ĉe rizo, sed portempan inundon eĉ ĉe kelkaj aliaj plantoj.

Strie flueta, kanaleta irigacio

kanaleta irigacio

Por strie flueta irigacio konvenas la milde aŭ proporcie deklivaj parceloj. Ĉi-foje, oni fluigas la akvon en direktaj digetoj, kavetoj (je 8–10 m unu al la alia) ĝis tiam, ke ĝi akvumu en la konvena profundo la grundon. Oni uzas tiun metodon por akvumado de luzerno, trifolio kaj gazonejo.

Sulka akvumado

Oni uzas tiun ĉi metodon same sur iom proporcie dekliva agro, sed ĉefe por plantoj, kiuj havas grandan vicodistancon (ekz. maizo, sunfloro, sarkilbezonaj plantoj, kelkaj legomaj plantoj). Oni formas inter la vicoj sulkojn kaj fluigas la akvon en tiu. Oni devas akordi la sulkodistancon al strukturo de la grundo, pro la konvena akvoprovizo. Ĉe lozaj grundoj la akvo rapide fluas suben, tiel oni devas formi 60–70 cm-an sulkodistancon. Ĉe mallozaj agroj tiu distanco povas esti eĉ 150 cm. La longo de la sulkoj – depende de la agra deklivo kaj strukturo de la grundo – estas 4–500 m. Oni uzis tiun ĉi metodon ĉefe en la Mediteraneo kaj ĉe la bulgaraj ĝardenistoj.

Pluviga irigacio

La pluviga (aŭ ŝpruciga) irigacio (akvumado) disvastiĝis en la dua duono de la 20-a jarcento. Bazo de tiu disvastixgo estis la disvastiĝo de la motoraj pumpiloj. Ĉe pluviga irigacio, oni kondukas la akvon en akvoduktoj, sub premo al la ajuto (nozlo), kiu gutigas kaj pluvigas la akvon super la plantojn, en la aeron. La avantaĝoj de la metodo estas, ke ĝi estas uzebla sur iu ajn grundo (dekliva, neregul-surfaca, sur ĉiu grundotipo), bone mekanizebla kaj per konvena lokigo ĝi donas averaĝan irigacion. Malavantaĝo estas, ke grava parto de la akvo vaporiĝas jam en la aero, sur folioj de la planto aŭ ĝis atingo de la radika zono. La perdo estas tre granda en sunbrila, varma vetero. Plua malavantaĝo estas, ke la restanta vaporo antaŭhelpas la fungajn malsaniĝojn de la plantoj. Spite al la problemoj, ĝi donis fine de la 20-a jc. jam 80–90% de la agra irigacio. El tiu ĉi metodo evoluis diversaj metodoj kaj teknologioj, ĉefe pri movo de la flankaj (flugilaj) duktoj kaj pri mekanizo de la irigacio.

Gutiga irigacio

La plej akvoŝpara, moderna, sed plej investobezona metodo estas la gutiga irigacio. La akvo fluas tra maldikaj tuboj al la gutigaj korpoj aŭ mikronozloj, kiuj poste reguligite transdonas akvon en la radikan zonon. La vaporado kaj subenfiltriĝo estas fakte neglektebla, tiel oni pobvas atingi 50%-an ŝparon je akvo kompare al la tradiciaj metodoj. Oni eĉ povas tiel alkonduki fluidajn sterkojn aŭ en akvo solveblajn sterkojn, kio certigas por la plantoj tre efike la necesajn mineralojn.

La plej modernajn gutigajn sistemojn kontrolas, direktas komputiloj: ili kontrolas la akvon kaj mineralabsorbon de la plantoj kaj tiel ili reguligas la densecon, kvanton de la likvaĵo. Tiel ili malpliigas la perdojn de la kemiaj sterkoj kaj malpliigas la mediopoluadon.

La metodo estas uzata pro la granda investa bezono en la plej intensaj plantaj kulturoj (ĝardenoj, vitrodomoj).

Drena irigacio

Ĉe tiu metodo, oni alkondukas la likvaĵon pli direkte al la radikoj. Por tio necesas subgrunda sistemo de senemajla, bruligita argila tubo aŭ perforita plata tuboj. Avantaĝo estas la akvoŝparo, malavantaĝo estas la granda investbezono, malbone riparebleco pro ŝtopiĝo, la agrokultivado povas okazi nur en tavoloj super la tuboreto. Ĝi ne estas disvastiĝinta.