Irina Bokova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irina Bokova

Irina BOKOVA (bulgare Ирина Бокова; naskiĝis la 12-an de julio 1952) estas bulgara politika kaj socia aganto, diplomato. Ekde oktobro 2009 ŝi estas Ĝenerala Direktoro de UNESCO.

Bokova naskiĝis en konata bulgara politikista familio. Ŝia patro Georgi Bokov estis altranga membro de la Bulgara komunista partio, laboris kiel ĉefa redaktoro de la oficiala partia organo „Rabotniĉesko delo“. La pli aĝa frato de Bokova nuntempe estas ambasadoro de Bulgario en Slovenio.

Universitatan kleron Bokova ricevis en Moskvo, en la Moskva ŝtata instituto pri internaciaj rilatoj (MGIMO), kiun ŝi finis en 1976. En 1982—1984 ŝi estis konstanta reprezentanto de Popola Respubliko Bulgario ĉe UN. Ekde novembro 1996 ĝis februaro 1997 ŝi estis ministro pri eksterlandaj aferoj de Bulgario. Ekde 2005, kiam socialistoj revenis al potenco, ŝi servis kiel ambasadoro en Francio kaj reprezentanto de Bulgario ĉe UNESCO.

Eksteraj ligiloj

greke Mesaĝo de s-ino Irina BOKOVA, Ĝenerala Direktoro de UNESCO (UNESKO), okaze de la 96a Universala Kongreso de Esperanto, Kopenhago, la 23an de julio 2011