Irina Gonĉarova

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Irina Gonĉarova
Ирина Гончарова
Irina Gonĉarova 2006.jpg
Irina Gonĉarova, fotita aŭtune de 2006
Dato de naskiĝo 10-an de novembro 1951
Loko de naskiĝo Flago de Sovetunio Petrozavodsk, RSFSR, Sovetunio
Nacieco rusino
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Irina Gonĉarova (ruse Ирина Гончарова, ankaŭ konata kiel Mirina, Mirinda Strigo) estas rusia esperantistino, loĝanta en la urbo Odincovo de Moskva provinco. Ŝi naskiĝis la 10-an de novembro 1951 en Petrozavodsk.

Profesia esperantisto — movadano, tradukisto, instruisto — Gonĉarova dum pli ol 10 jaroj etate instruas Esperanton en la Moskva Ŝtata Industria Universitato kiel devigan studobjekton. Ŝia universitata lernolibro ricevis stampon de la Rusia Ministerio de Supera Klerigado, kiu rekomendas ĝin kiel lernilon por la studentoj de altlernejoj. Ŝi ellaboris propran metodon de instruado, "Faru la Rondon!" (FaRo), kaj verkis kelkajn lernolibrojn de Esperanto (la lasta aperis aŭguste 2006 ĉe granda rusia eldonejo AST, eldonkvanto 2000 ekz., kaj estas vendata tra la tuta lando en librovendejoj). Ŝi aktive ellaboras kaj partoprenas la programon de ILEI/E@I "Flugiloj de Malfacila Vento". Dum pli ol 10 jaroj ŝi kunordigas la agadon de moskva Esperanto-klubo EK MASI.

Ŝi estas esperantisto en la 3-a generacio kaj havas denaske esperantoparolantan filinon (vidu Svetlana Gonĉarova).

Gonĉarova estas adjunkto de AIS San-Marino. Ŝi estas kelkfoje elektita en la Estraron de REU kaj nun (ekde majo 2009) membras en la Konsilio de tiu organizo.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Intervjuo de Irina Gonĉarova al Diana Sakajeva
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj