Iringa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Iringo)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Regiono Iringa.
Iringa
urbo
Administrado
Lando  Tanzanio
Demografio
Geografio
Geografia situo 7° 46′ S, 35° 41′ O (mapo)-7.7735.69Koordinatoj: 7° 46′ S, 35° 41′ O (mapo) [+]
Alto 1 550 m [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Iringa (Tanzanio)
Iringa (Tanzanio)
DEC
Iringa
Iringa
Situo de Iringa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Iringa [+]
vdr
Situo en Tanzanio
EAR buso al Iringa

Iringa estas urbo en Tanzanio, ĉefurbo de la samnoma regiono. Ĝi konsistigas en la regiono la distrikton Iringa Urba, kiu laŭ la censo de 2002 havis 106.371 loĝantojn. Parto de tiu distrikto tamen estas klasita kiel "kampara"; la "urba" urba parto havis 99.723 loĝantojn.

Iringa situas nord-oriente en la regiono, en ties alta parto, ĝia alto super maro estas pli ol 1.500 metroj. Ĝiaj koordinatoj estas 7° 47′ S 35° 42′ O / 7.783 °S, 35.700 °O / -7.783; 35.700 (mapo). Pro la alteco la temperaturoj inter junio kaj aŭgusto povas preskaŭ atingi glaciecon.

La urbo, kies nomo deriviĝas de la hehea vorto lilinga (= fortikaĵo), estis konstruita en la 1890-aj jaroj de la germana armeo kiel defenda loko kontraŭ la ribelo de la heheoj sub ilia ĉefo Mukvavo, kies bazo situis proksime. El tiu epoko restas bazara halo kaj tribunala konstruaĵo.

Iringa estas trafika nodo, ligita al Daresalamo per la tanzania-zambia ŝoseo (distanco: 502 km). Alia ŝoseo iras norden al Dodomao (ĉ. 200 km). Malgranda flughaveno (IATA-kodo "IRI") situas norde de la urbo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]