Iriso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La verda-bruna iriso kiel diafragmo de la okulo malfermas la pupilon
Anatomio de la okulo

La iriso (malnovgreke ĉielarko) estas la kolorita diafragmo de la okulo. La iriso regulas la lumeniro en la okulon (adaptiĝo). La kuntirado kaj dilatado de la iriso estas fiziologia reflekso por adaptigi la vidadon al la ĉirkaŭa heleco. Kiam ekzemple estas helege la iriso kuntiras sin kaj tiel malpligrandigas la lumintensecon frapante la centron de la retino.

La strukturo de la iriso malsamas ĉe ĉiu homo, kio ebligas irisrekonon same kiel fingropremaĵoj ebligas identigon de personoj. Okuldiagnozo, t.n. iridologio, estas diagnozo per legado de difektaj bildoj en la iriso de la okulo.

En la animala regno, nur vertebruloj havas irisojn.

La portado de koloritaj okullensoj modifos la koloron de la iriso.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.med.uni-magdeburg.de/fme/kauge/Uvea.pdf greke http://www.medizinfo.de/augenheilkunde/iris/start.htm Medicininformoj: okulkuracado - iriso kaj pupilo greke http://www.iridologie.de/