IRA (Irlando)
El Vikipedio
(Alidirektita el Irlanda Respublika Armeo)
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 8 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Ĉi tiu artikolo temas pri la Irlanda Respublika Armeo. Se vi serĉas informojn pri Internacia Radio-Asocio, vidu la paĝon Internacia Radio-Asocio. |
Dosiero:Bloody Sunday Mural Bogside 2004 SMC.jpg
Murbildo memoriga pri la Sanga dimanĉo (1972)
IRA (angle [aj ar ej], mallongigo de "Irish Republican Army" -- "Irlanda Respublik(an)a Armeo") estas la nomo de:
1) La irlanda neregula armeo luktinta kontraŭ la brita armeo por la sendependiĝo de Respubliko de Irlando. Ĝi estis kreita de la irlanda parlamento Dáil Éireann en 1919 kaj ofte estas nomata "malnova IRA". Pli postaj grupoj samnomaj kutime pretendas esti (la) legitima posteula organizo de ĝi.
2) Kaŝa armita grupo, daŭrigo de la antaŭa, celanta la politikan unuiĝon de la tuta insulo Irlando (do ankaŭ de la brita Nord-Irlando) ene de la Irlanda Respubliko. Tiucele ĝi uzis terorismajn taktikojn. Je la 28-a de julio 2005 ĝi deklaris, ke ĝi rezignas je perforto kiel rimedo.

