Irlanda mitologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La mitologio de antaŭkristana Irlando ne tute postvivis la konvertiĝon al kristanismo, sed multe de ĝi estis konservita, tondita de ĝiaj religiaj signifoj, en mezepoka irlanda literaturo, kiu reprezentas la plej ampleksan kaj plej bone konservitan reston de la tuta branĉo kaj la Historia Ciklo. Ekzistas ankaŭ kelkaj konservitaj mitologiaj tekstoj kiuj ne kongruas en iuj de la cikloj. Plie, ekzistas malmultaj registritaj popolaj fabeloj kiuj, ne strikte mitologie, enhavas rolulojn de unu aŭ pli de tiuj naŭ cikloj.

La fontoj

La tri ĉefaj manuskriptaj fontoj por irlanda mitologio estas teksto el fina 11-a jarcento aŭ komenco de 12-a jarcento, nome Lebor Na hUidre en la biblioteko de la Reĝa Irlanda Akademio, la teksto de komenco de 12-a jarcento nome Libro de Leinster en la biblioteko de Trinity College, kaj la manuskripto Rawlinson B 502 (Rawl.), hejma en la Biblioteko Bodleian ĉe la Universitato de Oksfordo. Malgraŭ la datoj de tiuj fontoj, la plej granda parto el la materialo kiun ili enhavas datas de antaŭ ilia kunmetaĵo. La plej frua el la prozo povas esti datata laŭ lingvaj bazoj al la 9-a jarcento, kaj iuj el la versoj povas esti tiom malnovaj kiiom el la 6-a jarcento.

Aliaj gravaj fontoj inkludas grupon de kvar manuskriptoj originantaj de Okcidenta Irlando de la fino de la 14-a aŭ komenco de la 15-a jarcento: nome la Flava Libro de Lecan, la Granda Libro de Lecan, la Libro de Hy Many[1], kaj la Libro de Ballymote. La unua el tiuj enhavas parton de la plej frue konata versio de la Táin Bó Cúailnge ("La Veturant-erara Brutaro de Cooley") kaj estas enhavata en Trinity College. La aliaj tri estas en la Reĝa Akademio. Ankaŭ aliaj 15-a-jarcentaj manuskriptoj, kiel ekzemple La Libro de Fermoy enhavas interesajn materialojn, kiel kelkaj postaj sinkretiaj verkoj kiaj ekzemple la Foras Feasa ar Éirinn de Geoffrey Keating, precipe ĉar tiuj pli postaj kompilaĵoj kaj verkistoj eble havis aliron al manuskriptofontoj kiuj poste malaperis.

Fontoj en mezepoka Irlanda

  • Cath Maige Tuired: The Second Battle of Mag Tuired. Elizabeth A. Gray, Ed. Dublin: Irish Texts Society, 1982. Irlanda teksto, Angla traduko kaj filologiaj notoj.
  • Táin Bo Cuailnge from the Book of Leinster. Cecile O'Rahilly, Eld. Dublin Institute for Advanced Studies, 1984.
  • Táin Bo Cuailnge Recension I. Cecile O'Rahilly, Eld. Dublin Institute for Advanced Studies 1976. Irlanda teksto, Angla traduko kaj filologiaj notoj.