Irlanda signolingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irlanda signolingvo
angle Irish Sign Language
irlande Teanga Chomharthaíochta na hÉireann
signolingvo • lingvo • moderna lingvo
franca-gestolingva familio
Parolata en Irlando
Signantoj ĉ. 40 000
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 sgn-IE
  ISO 639-3 isg
  Glottolog iris1235
Angla nomo Irish Sign Language
Franca nomo langue des signes irlandaise
vdr
Alfabeto de la ISG

La irlanda signolingvo (angle Irish Sign Language, ISL, irlande Teanga Chomharthaíochta na hÉireann) estas signolingvo uzata en Irlando. Temas pri la unua aŭ preferata lingvo de proksimume 40 000 surdaj homoj en la Respubliko Irlando. La lingvo utiligas spacon kaj engaĝas movojn kaj aranĝojn de la manoj, korpo, vizaĝo, kaj kapo. Multaj miloj da homoj kiuj estas ne surdaj ankaŭ uzas ISL, kiel parencoj de surdaj homoj, signolingvaj interpretistoj kaj tiuj, kiuj havas alian kontakton kun la novzelanda surda komunumo.

La signolingvo iom parencas al la franca signolingvo, sed tute ne rilatas al la brita signolingvo, kvankam en la tuta insulo Irlando la angla estas vaste uzata parola lingvo. En Nord-Irlando uzatas kaj la irlanda kaj la angla signolingvoj.