Irlandanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Irlandano)
Irlandanoj
etno
Eŭropanoj • okcident-Eŭropanoj • loĝanto • islanders
Celts • Keltoj
Suma populacio
8500000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
irlanda lingvoangla lingvo
Religio
katolikismoAnglikanismo
vdr

La irlandanoj (irlande Muintir na hÉireann, na hÉireannaigh, na Gaeil, angle IrishIrish people) estas etno, kies kerna vivregiono estas la insulo Irlando, la plej okcidenta el la Britaj Insuloj en nordokcidenta Eŭropo. Do, temas pri la loĝantoj de la Respubliko Irlando kaj pri la regiono Nordirlando administrata de Britio.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La silabo "ir-" en "irlandano" probable devenas de la vorto Érainn, nomo por tribo de keltoj vivinta en la irlanda regiono (kaj nuna ŝtata provinco) Munster, la sudokcidento de la insulo, antaŭ la kristanigo de la lando.

Etna deveno[redakti | redakti fonton]

La plejparto de la nuna loĝantaro de Irlando devenas de tiuj keltaj triboj, kiuj ekde la epoko de la La-Tène-kulturo (ekde la 5-a jarcento a.K.) vivis sur la Britaj Insuloj. Ekzistas proksima etna parenceco al la loĝantoj de Kornvalo, de la Manksinsulo, la skotoj kaj kimroj, sed ankaŭ la bretonoj (sume la keltaj nacioj).

La insulo Irlando (latine Hibernia, en Esperanto "vintra") neniam estis konkerita de la Romia Imperio, sed havis komercajn rilatojn kun la romianoj de la provinco Britannia kaj tiuj el la keltaj irlandanoj servis kiel soldatoj en la romia armeo.

Ankaŭ la antaŭkeltaj loĝintoj de irlando (vidu interalie la tekston pri la megalita tombejo Newgrange) kaj la el Skandinavio en la 9-a kaj 10-a jarcentoj konkere venintaj vikingoj lasis kulturajn spurojn. La vikingoj fondis gravajn urbojn kiel interalie Dublin, Cork, Waterford, Wexford kaj Limerick.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]