Iron Maiden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Iron Maiden
Iron Maiden dum koncerto.Maldekstre dekstren: Steve Harris, Dave Murray, Janick Gers kaj Adrian Smith.
Iron Maiden dum koncerto.
Maldekstre dekstren: Steve Harris, Dave Murray, Janick Gers kaj Adrian Smith.
Bazaj informoj
Deveno Flago de Anglio Londono, Anglio
Ĝenroj Metalroko[1][2][3]
Nova Ondo de Brita Metalroko[1][2][4]
Aktivaj jaroj 1975 — nuntempo
Eldoninto EMI
Sanctuary
Columbia
Portrait Records
Capitol
Epic
CMC International
Parencaj
temoj
Blaze
ASAP
Wolfsbane
Paul Di'Anno
Urchin
The Untouchables
Psycho Motel
Lauren Harris
Samson
Trust
The Entire Population of Hackney
Retejo www.ironmaiden.com
v  d  r
Information icon.svg

Iron Maiden [ajen mejden] estas brita metalroka muzikgrupo, fondita en Londono en 1975[5] danke al basgitaristo Steve Harris. Oni konsideras la muzikgrupon kiel unu el la plej gravaj kaj influaj en metalroko[6] kaj, kune kun artistoj kiel Saxon, Angel Witch, Samson, Def Leppard kaj Venom, partoprenas al Nova Ondo de Brita Metalroko[7] ĝenro al kies evoluo la gurpo kontribuis[8].

La grupo publikigis ĝian debutalbumon en 1980, iĝante rapide unu el la plej representantaj muzikgrupoj de la metalroko[9]. Poste, samjare, Stratton estis anstataŭigita per la gitaristo Adrian Smith, kun kiu la grupo publikigis la sekvan albumon Killers (1981)[10]. Post ol la publikigo de la albumo, la kantisto Paul Di'Anno estis anstataŭigita per Bruce Dickinson, kun kiu la muzikgrupo publikigis, en 1982, The Number of the Beast, unu el la plej gravaj verkoj de la grupo[11].

La sekvan jaron Nicko McBrain anstataŭigis Clive Burr kiel frapinstrumentisto kaj la grupo publikigis Piece of Mind (1983), sekvata poste de Powerslave (1984)[12]. En 1986 Iron Maiden komencis uzi ankaŭ la sintetizzatori dum la registrado kaj publikigis la albumon Somewhere in Time[13].

La anaro ne ŝanĝiĝis ĝis la foriro de Adrian Smith dum la registrado de No Prayer for the Dying (1990) anstataŭigita poste per Janick Gers. La lasta albumo de Dickinson kiel kantisto estis Fear of the Dark (1992), kiu, la sekvan jaron, estis anstataŭigita per Blaze Bayley. Kun la nova kantisto la grupo publikigis la albumojn X Factor (1995) kaj Virtual XI (1998), kiuj ne esis sukcesaj[14].

Dickinson kaj Smith enigis la grupon en 1999 kaj, la sekvan jaron, nova albumo estis publikigita: Brave New World[15]. Ĝia A Matter of Life and Death, publikigita en 2006, obtenis la naŭan lokon en la klasifiko Billboard 200.

Anoj[redakti | redakti fonton]

Subtenantaj muzikistoj[redakti | redakti fonton]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Diskaro de Iron Maiden.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 angle Iron Maiden - Allmusic.com
  2. 2,0 2,1 angle Iron Maiden - Metal Archives
  3. angle Traditional heavy metal bands
  4. angle Enciklopedio NWOBHM - Iron Maiden
  5. [[EMI (muzika eldonejo)|]], The History of Iron Maiden part 1: The Early Days, 2004.
  6. Barry Weber. Iron Maiden Biography en. Alirita 312010.
  7. César Fuentes Rodríguez, citita verko, p. 19-21.
  8. Luca Signorelli, 2001, citita verko, p. 11.
  9. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj sdsd; $2
  10. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj sfsf; $2
  11. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj beastdj; $2
  12. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj wq; $2
  13. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj someweredh; $2
  14. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj ghj; $2
  15. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj cvcv; $2

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]