Irving (Teksaso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Irving estas antaŭurbo de Dallas, universitata urbo, grandurbo de Teksaso en Usono. Ĝi apartenas al distrikto de Dallas kaj al la urbara statistika areo Dallas-Fort-Worth.

Situo de Irving en Teksaso kaj en distrikto de Dallas

Bazaj informoj

Mozaika bildo pri Irving

Geografio

Irving situas sur ebenaĵo en la suda landparto de Usono, en la nordorienta parto de Teksaso.

Historio

En la 19-a jarcento tie funkciis preĝejo, kampoj pri kotonoj, forĝejo kaj vilaĝobutiko. Tiu areo unue nomiĝis Gorbit, kiu ŝanĝiĝis al Ekipi en 1894, fine al Irving en 1903. Ĝi ricevis urban statuson en 1914. Baldaŭe la urbo evoluis (precipe ekde la 1930-aj jaroj), kiel antaŭurbo de Dallas. La universitato ekfunkciis en 1956.

Trafiko

Irving profitas ĉiujn trafikilojn de Dallas. La internacia flughaveno kaj aŭtoŝoseoj estas proksime.

Klimato

Hotelo en Irving
Dosiero:BSA National HQ.jpg
Konstruaĵo kun skulptaĵo en Irving

Irving havas humidan subtropikan klimaton. La varmo kulminas en julio, la malvarmo kulminas en januaro. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte en majo.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Fontoj