Irving Penn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Irving penn portrait.jpg
Irving Penn

Irving PENN (naskiĝis la 16-an de junio 1917 en Plainfield, New Jersey, mortis la 7-an de oktobro 2009 en Novjorko) estis usona fotisto.

La filo de juda horloĝisto pasigis sian junaĝon en Plainfield kaj en Philadelphia. Li fariĝis dezajnisto.

Ekde la 1940-aj jaroj li fotis por la modo-revuo Vogue. Krome li famiĝis pro portretaj fotoj. Inter liaj modeloj estis famuloj kiel Pablo Picasso, Miles Davis, Marlene Dietrich, Igor Stravinski kaj Spencer Tracy. Ankaŭ objektojn kaj nutraĵojn li fotis.

En la jaro 1950 Irving Penn edziĝis al la modelino Lisa Fonssagrives. Ŝi aperis en aro de liaj modo-fotoj. La paro restis kune ĝis ŝia morto en la jaro 1992. Lia pli juna frato estas la filmreĝisoro Arthur Penn.

Irving Penn publikigis aron da libroj, ekz. A notebook at Random en la jaro 2004. Liaj postlasaĵoj grandparte troviĝas en la Art Institute of Chicago.

Li mortis en sia hejmo en Manhatano, Novjorko.