Irwin Shaw

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Irwin SHAW (naskiĝis la 27-an de februaro, 1913 en Novjorko, mortis la 16-an de majo, 1984 en Davos, Svislando) estis usona verkisto.

Irwin Shaw famiĝis per dramoj respegulantaj liajn pacifismajn idealojn. Sekvis rakontoj en la stilo de Ernest Hemingway kaj ekde la 1950-aj jaroj li – kiu tiutempe vivis ĉefe en Svislando – estis tre populara romanverkisto.

Listo de verkoj

  • Bury the Dead (dramo, 1936)
  • The Gentle People (dramo, 1939)
  • Sailor of the Bremen (rakontoj, 1939)
  • Welcome to the City (rakontoj, 1942)
  • Sons and Soldiers (dramo, 1944)
  • Act of Faith (rakontoj, 1946)
  • The Young Lions (romano, 1948)
  • Lucy Crown (romano, 1956)
  • Two Weeks in Another Town (romano, 1960)
  • Voices of a Summer Day (romano, 1965)
  • A Choice of Wars (dramo, 1967)
  • Rich Man, Poor Man (romano, 1970)
  • Nightwork (romano, 1977)
  • Beggarman, Thief (romano, 1977)