Is it true?

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Yohanna (Jóhanna Guðrún Jónsdóttir).jpg
Yohanna

"Is it true?" estas la kanto de la islanda kantistino Yohanna kiu reprezentis Islandon en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2009 en Moskvo (Rusio). Ĝi atingis la duan lokon malantaŭ la norvega reprezentanto Alexander Rybak, kiu gajnis per 387 poentoj, 169 pli ol la kanto "Is It True?". La kanto estis komponita de Óskar Páll Sveinsson kaj estis tradukita al diversaj lingvoj, inter ili: franca, rusa, germana kaj hispana. Yohanna atingis 218 poentojn en la finalo..

Eksteraj ligiloj