Isaac Asimov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isaac Asimov
Rusdevena Usona verkisto
Rusdevena Usona verkisto
Persona informo
Naskonomo Исаáк Ази́мов
Aliaj nomoj Paul French • H. B. Ogden
Naskiĝo 2-a de januaro 1920 (?)
en Petroviĉi, Smolenska, Sovetunio
Morto 6-a de aprilo 1992
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio, Usono
Mortokialo malsano asociita al aidoso • rena malfunkciokora malsufiĉo
Lingvoj anglajido
Loĝloko Broklino • Petrovichi • Bostono • West Philadelphia • Manhatano
Ŝtataneco Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • UsonoRusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Alma mater Universitato Kolumbio • Fu Foundation School of Engineering and Applied Science • Columbia University School of General Studies • Boys and Girls High School • Boys High School
Subskribo Isaac Asimov
Familio
Frat(in)o Stanley Asimov
Edz(in)o Janet Asimov • Gertrude Asimov
Infano Robyn Asimov
Okupo
Okupo biokemiisto • romanisto • prozisto • aŭtobiografo • sciencfikcia verkisto • scienca verkisto • verkisto de nefikcio • universitata instruisto • ĵurnalistoscenaristoverkisto • verkisto de krimfikcio
Verkoj Serio Foundation
Roboto-novelserio
Noktiĝo
The Intelligent Man's Guide to Science
Mi, Roboto
La Ducentajara Homo
La Dioj Mem
TTT
Retejo http://www.asimovonline.com/
vdr

Isaac ASIMOV [AJ-zak AZ-i-maf], originale Исаак Озимов tamen nun transkribita en la rusan lingvon kiel Айзек Азимов, (ĉ. 2-a de januaro 19206-a de aprilo 1992) estis rus-devena usona verkisto de sciencfikcio kaj sciencfakto. Kvankam li verkis centojn da libroj pri scienco por laikoj, lia famo devenas de liaj noveloj kaj romanoj pri robotoj, la Serio Foundation (angle: Foundation), historio pri la estonta galaksio, kaj la novelo Nightfall ("Noktiĝo").

Asimov naskiĝis en la Rusio de Lenino en Petroviči, vilaĝo apud Smolensk, en hebrea familio sed je la aĝo de tri jaroj elmigris kun sia familio en Usonon kie li plenaĝiĝis kaj plejparte loĝis en Novjorko. Liaj gepatroj kondukis vendejon de ĵurnaloj kaj dolĉaĵoj kaj ja tie ĉi la juna Isaac komencis pasiiĝi pri sciencofikcio legante fakrevuojn kiuj periode alvenis al la patro, Judah Asimov. Isaac, kvankam li ne estis solfilo (li havis fraton, Stanley, kaj fratinon, Marcia) estis la favorata de la familio pro lia malsanemo, kiu tamen ne malebligis lin frekventi Kolumbian Universitaton, kie li magistriĝis en la jaro 1939 pri kemio kaj biologio.

Intertempe li estis komencinta verki iujn rakontojn. Nur 11-jaraĝe, li skribis sian unuan rakonton titolitan The Greenville Chums at College. Lia unua rakonto publikigita estis Little Brothers, en 1934, dum li frekventis altlernejon.

Dum universitato, inter liaj plej ŝatataj legaĵoj, krom historiaj kaj sciencfikciaj romanoj, estis Agatha Christie kaj P. G. Wodehouse. En 1937 li proponis Cosmic Corkscrew al John W. Campbell, direktoro de la revuo Astounding Stories, sed la manuskripto estis resendita al li.

Malgraŭ tio, Campbell mem kuraĝigis lin skribi aliajn verkojn, kaj tiel en la jaro 1939 aperis ĉe Astounding Stories la rakonto "Ŝiprompo en la maro antaŭ Vesta" (Marooned off Vesta). Intertempe Asimov teksis striktajn rilatojn ankaŭ kun Frederik Pohl, direktoro de aliaj du prestiĝaj sciencfikciaj revuoj, Astonishing Stories kaj Super Science Fiction. Estas ĉe ĉi tiuj periodaĵoj ke vidos la lumon multaj el liaj famaj rakontoj pri robotoj pozitronaj (la unua, ĉiam en 1939, estas Robbie), preludo al la fortunaj romanoj de la "Ciklo de Robotoj", kaj la rakontoj kiuj fariĝos la unua parto de lia plej fama verko, "Ciklo de la Fondaĵo".

Lia sciencfikcio estis plejparte verkita inter la jaroj 1939 kaj 1957, kaj inter 1982 kaj 1992. Dum aliaj periodoj li precipe skribis por popularigi sciencon. Asimov laboris kiel profesoro de bioĥemio ĉe la Universitato de Boston inter 1949 kaj 1958, esplorante pri nukleacido, sed post 1958 li laboris sole kiel aŭtoro. Asimov verkis ĉirkaŭ 500 librojn.

Dosiero:Isaac Asimov on Throne.png
Asimov sidanta kun la simboloj de la verkoj de sia vivo (Verko de Rowena Morrill)

El liaj libroj pri scienco, la majstra verko estas Asimov's New Guide to Science ("La Nova Gvidlibro al Scienco de Asimov", 1984).

La robotoj de Asimov, por vivi paceme en homa socio, devas obei tri leĝojn:

Tri leĝoj de robotiko
  1. Roboto ne difektigu homon aŭ, per senagado, lasu homon difektiĝi.
  2. Roboto devas obei ordonon donita al ĝi de homo, krom se la ordono kontraŭdiras la Unuan Leĝon.
  3. Roboto devas gardi sian ekzistecon, krom se tio kontraŭas la Unuan aŭ Duan Leĝojn. -- Manlibro de Robotiko, 56-a eldono, 2058 p.K.

La sciencfikcio de Asimov skize kaj hazarde priskribas la venontajn 23 mil jarojn da historio. La historio konsistas el tri epokoj: