Isaac Massa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isaac Massa
nederlanda negocisto kaj vojaĝanto, ambasadoro en Rusio kaj kartografo
nederlanda negocisto kaj vojaĝanto, ambasadoro en Rusio kaj kartografo
Persona informo
Naskiĝo 1586
en Haarlem, Nederlando
Morto 1643
en eble Lisse, Nederlando
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Familio
Edz(in)o Beatrix van der Laen
Okupo
Okupo diplomatohistoriistokartografokomercistoverkisto
Verkoj Album amicorum of Isaac Abrahamsz. Massa (1586-1643), merchant and diplomat
vdr

Isaac Massa, naskiĝis en 1586, mortis en 1643, estis historie grava nederlanda negocisto kaj vojaĝanto, nederlanda ambasadoro en Rusio, historiisto kaj kartografo. Li estis diplomata sendito al la rega kortumo de la Rusa carlando, verkisto de libre publikigitaj memoraĵoj atestantaj pri spertado de la rusia "Tempo de perturboj", kaj aŭtoro de pluraj mapoj pri orienta Eŭropo kaj Siberio. Li estis edziĝinta al Beatrix van der Laen. Lia sperto pri kaj kono de la Rusa carlando igis lin esti gvida nederlanda fakulo pri Rusio. La fondaĵo Isaac Massa en la urbo Groningen baze de tiu renomo de li celas stimuli nuntempajn sciencajn kaj kulturajn kontaktojn inter la Rusia Federacio kaj la reĝlando Nederlando.

Biografio

Isaac Massa naskiĝis en riĉa silkokomercista familio kiu translokiĝis el Lieĝo al Haarlem antaŭ lia naskiĝo. Liaj prapatroj povus esti italaj hugenotoj, kiuj fuĝis el sia hejmlando komence de la epoko de la protestantisma Reformacio. La familia nomo estis konata ankaŭ kiel MassartMassaert.

En 1601 Isaak foriris el Haarlem al Moskvo por helpi la familian komercon. [1] Isaac estis atestanto pri la dua duono de la regado de Boris Godunov kiu evoluis en enlandan militon nun konata kiel la Tempo de perturboj. Li postvivis la konkeron de Moskvo fare de armeo de falsa caro Dmitrij la 1-a, kaj forlasis Rusion en 1609, antaŭ la falo de caro Vasilij la 4-a de Rusio. En Nederlando li kompilis kaj libroforme eldonigis rakonton pri la eventoj de 1601 ĝis 1609, nederlande titolita Een Cort Verhael van Begin en Oorspronk deser tegenwoordighe Oorloogen en troeblen in Moscovia totten jare 1610 ("mallonga rekonto pri komenciĝo kaj origino de la nuntempaj militoj kaj perturboj en Moskvio ĝis la jaro 1610"). La rakonton li prezentis al la nederlanda ŝtatestro Mauricio de Nassau, princo de Oranĝo, kaj ĝi estis ofte represita ĝis la deknaŭa jarcento. En 1612 kaj 1613 Massa eldonis du artikolojn pri la rusaj eventoj kaj la geografio de la lando de la samojedoj, akompanate de mapoj, en almanako eldonata de Hessel Gerritsz.

Tiuj artikoloj estis tradukitaj kaj reproduktitaj en pluraj eŭropaj lingvoj anonime, ĉar la aŭtora nomo estis forigita jam en fruaj nederlandaj reeldonoj. La plej kompletaj tradukoj publikiĝis en la rusa en 1937 kaj en la angla en 1982. La verkaĵoj de Isaac Massa baziĝas je profunda religia koncepto pri nemalhavebla puno pro pekoj. Godunov, la falsa Dimitrij kaj la rusa nacio mem ĉiuj laŭ Isaac Massa pagis por siaj mortopekoj: Isaac Massa estis certa ke Godunov kulpis pri mortigo de Fjodor la 1-a Ivanoviĉ, lasta caro de la dinastio Rjurik, en 1598, kaj pri mortigo de la reala kronprinco carido Dmitrij Ivanoviĉ de Rusio.

Massa konsideriĝas la verkinto de kvin publikigitaj mapoj de Rusio kaj ĝiaj provincoj, la lastaj kreitaj ĉirkaŭ la jaro 1633, kaj de du mapoj pri la urbo Moskvo, inkluzive de skemo pri la batalo de 1606 inter la armeoj de Vasilij Ŝujskij (Bazilo la 4-a Ŝujskij) kaj de la ribela gvidanto Ivan Bolotnikov. Uzi originalajn moskviajn mapojn povintus esti danĝera por Massa mem kaj fatala por liaj rusaj fontoj. Lia prezento de la siberia marbordo prezentis antaŭenpaŝon en geografio kaj dum jardekoj restis la sola mapo de tiu regiono. Ĝi estis poste kopiita de Gerardus Mercator kaj Jodocus Hondius, Jan Janssonius kaj Willem Blaeu.

Portreto kun sia edzino Beatrix van der Laan (1592–1639). Pentraĵo fare de Frans Hals.

En 1614 Massa revenis al Moskvo, ĉi-foje akompanata de siaj fratoj, kiel sendito de la Ŝtatoj Ĝeneralaj de Nederlando por akiri ekskluzivan komercan interkonsenton simila al la tiutempe freŝa Nederlanda-Otomana traktato, kaj enketi pri komercaj vojoj al Persio. La nederlandanoj ne nur havis intereson aĉeti grenon, sed ankaŭ tre interesiĝis pri persa silko, kiu tiutempe estis elportita tra Arĥangelsk. La rusoj montris grandan intereson pri armilaj krudmaterialoj kiel plumbo kaj nigra pulvo.

Mezumo de tridek ŝipoj ĉiujare navigis al Arĥangelsk, haveno apud la Blanka Maro - bedaŭrinde dum 1619 ekestis incendio kiu tute detruis la urbon, kaj per tio ankaŭ ruiniĝis la urbaj posedaĵoj de Isaac Massa. Aldone, revenvoje al Nederlando la ŝiparo de Massa renkontis pezan ŝtormon proksime de Laponio.

En 1623/24, la Nederlanda Parlamento (Staten-Generaal) taskigis al Isaac Massa iĝi agento por Moskvio. Tamen, lia nomumo estis malsamopinia kaj altiris seriozan opozicion. Li tiam faris prosperan klopodon gajni la intereson de Gustafo la 2-a Adolfo de Svedio por plifortigi la komercon de greno kun Rusio. Dum li pliprogresigis la politikajn rilatojn inter Rusio kaj Svedio, li estis nobeligita de la sveda reĝo en 1625 pro siaj ardaj penadoj. Unu jaron poste, en 1626, li provis gajni ekskluzivajn rajtojn pri la komerco de greno el Rusio.

Massa subtenis la ideon starigi komercan kartelon simila al la angla Moskvia Kompanio, sed internaj problemoj en Nederlando prokrastis firmigon de tiuj komercaj planoj en 1628. Dum lia sekva vojaĝo en 1629, li vojaĝis al Moskvo por malfermi la vojon por sia amiko Elias Trip kiu tiam estis komencinta starigi komercan konsorcion. Massa maldiskrete konsilis al la caro Mikaelo la 1-a de Rusio (Miĥail Fedoroviĉ Romanov) kaj al ties patro, la Patriarko de Moskvo, pri la interna politiko de la Nederlanda Respubliko. Kadre de tio li provis malbonigi la reputacion de sia konkurantoj kaj personaj kontraŭuloj.

Pro la daŭra milito inter Svedio kaj Pollando-Litovio, grenon ne eblis elporti el Rusio tra la marhavena urbo Dancigo (la nuna Gdansko). Unu el liaj kontraŭuloj, s-ro Klenck, mem riĉa komercisto pri kaviaro, ricevis rusian permeson elporti el Rusio grandan kvanton de sekalo. Dume s-jo Trip ŝajnigis agi nome de la sveda monarkio.

En 1630 la prezo de greno restis ekstreme alta. La nederlanda komercisto Albert Burgh provis certigi la monopolon pri rusia greno por la urbo de Amsterdamo. Samtempe, reprezentantoj de Svedio kaj Anglio strebis fari same. Rusaj komercistoj provis prikontroligi la komercon, limigante en- kaj elportojn ekskluzive tra la haveno de Arĥangelsk.

Dum la sekvaj du jardekoj Isaac Massa kombinis la diplomatan servon kun sia privata negoco.

Notoj

  1. Rusaj fontoj (Massa, 1997 p. 467) esprimas, ke li estis sendita de sia patro, sed la historiisto Keuning sugestas ke Abraham Massa eble mortis jam en 1598.