Isaak ben Mordekai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Isaak ben Mordecai, konata ankaŭ kiel Majstro Gajo, estis juda itala medicinisto. Pri li malmulte estas konata escepte ke lia vivo etendiĝis ĉevale de la 13-a kaj 14-a jarcentoj.

Lia medicinista arto akiris estimon ĉe la papa Roma Kurio ĝispunkte ke li estis la unua judo nomumita ”papa arkiatro” (ĉefmedicinisto) de la papo mem. Fakte, li kuraciste zorgis pri la sano de la papoj Nikolao la 4-a (1288-1292) kaj Bonifaco la 8-a (1294-1303).

Majstro Gajo, aŭ Isaak ben Mordekai, estis ege ŝatata de medicinistoj samtempaj, kiel ekzemple ĉe Hillel ben Samuel el Verono. Tiu ĉi el Forlì (Centra Italio) sendis du longajn leterojn al Majstro Gajo pritraktantajn la doktrinojn de Maimonido por lin altiri akcepti kaj defendi kaj disvastigi la instruaĵojn de juda filozofo kaj bibliisto, tiam de multaj judoj kritikata kaj forgesita pro lia supozita troa “raciismo”. (Pri tiu diskuto, oni vidu: "Ḥemdah Genuzah," pp. 18-22),

Li estis konsiderita ankaŭ kiel filozofo, sed ankaŭ pri tiu temo ne konatas verkoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Alglalingva Juda Enciklopedio