Isabel diktante sian testamenton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isabel diktante sian testamenton, pentraĵo de Eduardo Rosales, 1864, Prado-Muzeo

Isabel diktante sian testamenton, en la hispana origine Doña Isabel la Católica dictando su testamento, estas eble la plej konata verko de la purisma pentristo hispana Eduardo Rosales. Datas el jaro 1864, estas farita per oleo sur tolaĵo kaj estas 290 cm larĝa kaj 127 cm alta. Ĝi apartenas al Muzeo Prado de Madrido, kien alvenis post akiro en 1865. Post esti ĉe la Museo de Arte Moderno, ĝi venis al Prado en 1971 kiam tiu ricevis la verkojn de la 19a jarcento kiu posedis la M.A.M. post ties nuligo. Ĝi estas ekspoziciata al publiko en la ĉambro 61B.

Tiu historia pentraĵo reprezentas la momenton kiam la reĝino Isabel diktas sian testamenton.[1] Enkadre de la pentrarto de akademia historio de la stilo de romantismo, ĉiukaze ĝi estas iom pli realista ol antaŭaj verkoj de Rosales. Li dediĉis al tiu verko unu kaj duonon laborjaron kaj li prezentis ĝin al la Universala Ekspozicio de Parizo de 1867. Poste li revenis al Romo, kie li ricevis telegramon el siaj kolegoj Martín Rico kaj Raimundo de Madrazo kiuj sciigis al li la novaĵon de la sukceso akirita de la verko: nome unua ormedalo por eksterlandanoj. Krome li ricevis la Honoran Legion.

Notoj

  1. Luis Suárez Fernández, Análisis del testamento de Isabel la Católica. Testamento de la Señora Reyna Católica Doña Isabel, hecho en la villa de Medina del Campo, a doce de octubre del año 1504, teksto en Wikisource.

Eksteraj ligiloj