Isabelle Collin Dufresne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isabelle Collin Dufresne
Persona informo
Isabelle Collin Dufresne
Naskonomo Isabelle Pierre Paule Collin-Dufresne
Naskiĝo 6-an de septembro 1935 (1935-09-06)
en La Tronche
Morto 14-an de junio 2014 (2014-06-14) (78-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Religio Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo verkistoaktoro • pentristo • filmaktoro • aktivulo • vidartisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ultra Violet (Isabelle Collin Dufresne) dum celebro ĉe The Factory en 2007.

Isabelle Collin Dufresne (arta nomo Ultra Violet; 6a de septembro 1935, La Tronche14a de junio 2014, Novjorko) estis franc-usona artisto, aŭtorino, kolego de Andy Warhol kaj unu el la popartistoj tiele nomitaj Varholaj Supersteluloj. Tuj en sia kariero, ŝi laboris por kaj studis ĉe la superrealista artisto Salvador Dalí. Poste Dufresne loĝis kaj laboris en Novjorko, kaj ankaŭ havis studion en Nico, Francio.

Salvador Dalí kaj Novjorko[redakti | redakti fonton]

En 1954, post renkonto kun Salvador Dalí, ŝi iĝis "muza”, disĉiplo, studi-asistanto, kaj amanto[1] kaj en Port Lligat, Hispanio, kaj en Novjorko. Poste, ŝi memoros, "Mi konstatis ke mi estas 'superreal', kion mi neniam konis ĝis mi renkontis Dalí".[2] En la 1960-aj jaroj, Dufresne eniris en la progresema usona etoso de la Poparto kun figuroj kiaj Jasper Johns, Robert Rauschenberg kaj James Rosenquist.

Warhol kaj "The Factory"[redakti | redakti fonton]

En 1963, Dalí konigis Dufresne al Andy Warhol, kaj tuj ŝi translokiĝis al la etoso de lia malortodoksa studio, "The Factory".[2] En 1964 ŝi selektis artan nomon "Ultra Violet" laŭ sugesto de Warhol, ĉar ĝi estis ŝia preferata modo — ŝia hararkoloro je la epoko estis ofte viola aŭ lila.[1] Ŝi iĝis unu el multaj "Varholaj Supersteluloj" en la varhola Factory, kaj ludis multajn rolojn en ĉirkaŭ dekduoj da filmoj inter 1965 kaj 1974.

En 1967 Ultra Violet ludis parton (kun, inter aliaj, Taylor Mead) en la superrealisma teatraĵo Desire Caught by the Tail de Pablo Picasso kiam ĝi estis ludata la unuan fojon en Francio ĉe la festivalo en Saint-Tropez.

Je diversaj punktoj en sia kariero ŝi renkontis nombrajn famulojn, kiaj John Graham, John Chamberlain, Edward Ruscha, Rudolf Nureyev, Miloš Forman, Howard Hughes, Richard Nixon, Aristoteles Onassis, Maria Callas, Marcel Duchamp, Man Ray, Marc Chagall, Bob Dylan, John Lennon kaj Yoko Ono.[3][4] En postaj memoraĵoj, ŝi citos Ruscha, Nureyev, kaj Forman inter ŝiaj pasintaj amantoj.[1]

En 1969, ŝi estis "eltronigita" kiel ĉefa muzo de Warhol fare de Viva, lia pli ĵusa malkovro.[4]

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • Blackout (1994) .... Arlette
  • An Unmarried Woman (1978) .... Lady MacBeth
  • Curse of the Headless Horseman (1974) .... Contessa Isabel du Fren
  • Bad Charleston Charlie (1973)
  • Savages (1972) .... Iliona, Dekadentino
  • Believe in Me (1971) .... Paciento
  • The Telephone Book (1971) .... Vipulino
  • Simon, King of the Witches (1971) .... Sarah
  • Taking Off (1971) .... Membro de SPFC
  • Dinah East (1970) .... Daniela
  • Brand X (1970) .... Kantistino
  • The Phynx (1970) .... Felice
  • Cleopatra (1970)
  • Maidstone (1970) .... Ŝi mem
  • Midnight Cowboy (1969) .... The Party
  • The Secret Life of Hernando Cortez (1969) .... Filino de Montezuma
  • **** (1967)
  • I, a Man (1967)
  • The Life of Juanita Castro (1965)
  • Cinématon #1084 (1988) de Gérard Courant ... Ŝi mem
  • Lire #27 (1988) de Gérard Courant ... Ŝi mem
  • Portrait de groupe #92 : Avec Ultra-Violet à Paris de Gérard Courant ... Ŝi mem
  • Message to Andy Warhol (2000) Produktorado : Laurent FOISSAC/ CICV.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Gates, Anita, "Ultra Violet, Warhol superstar, dies at 78", 2014-06-15.
  2. 2,0 2,1 . Ultra Violet on Fame, the Factory, & Leaving Dali for Warhol. BlackBook. BlackBook (12a de Oktobro, 2011). Arkivita el la originalo je 2013-01-18. Alirita 24a de Majo 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-18. Alirita 2015-04-11.
  3. Glueck, Grace, "We threw Andy out of our orgy", 20a de Novembro, 1988. Kontrolita 24a de Majo 2012.
  4. 4,0 4,1 . De Dali aux Mormons, en passant par Warhol (france). French Morning New York. French Morning (25a de Aŭgusto, 2008). Alirita 25a de Majo 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-23. Alirita 2015-04-11.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]