Isadora Duncan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isadora Duncan

Isadora DUNCAN (ĝis 1894 kiel Angela DUNCAN) (naskiĝis la 26-an de majo 1877 en San Francisco, Kalifornio, Usono, mortis la 14-an de septembro 1927 en Nico, Francio) estis usona dancistino, kiu faris el la simpla dancado arton. Ŝi sukcesis ĉefe en Eŭropo.

Pro la modesta sukceso en Usono, ŝi elmigris en aĝo de 21 kaj veturis per bruto-livera ŝipo al Anglio. Ŝi dancis sen piedvestoj, ĉiam trarompis tabuojn, tiel okupis ĉiam lokon sur titolpaĝoj de la klaĉgazetoj.

La patro de ŝia unua infano estis Gordon Craig, tiu de la dua estis Paris Singer. Ŝin trafis tragedio en 1913, kiam la aŭtomobilo, en kiu veturis la du infanoj kaj la prizorgistino, falis en la Sejnon. Ĉiuj mortis.

Ĉar ŝiaj turneoj ne estis tre sukcesaj, ŝi eklaboris en Moskvo, ĉar en 1920 ŝi ricevis inviton el la bolŝevika Rusio. Tie ŝi konatiĝis kaj edziniĝis (1922) al Sergej Jesenin, fama poeto. Ili veturis en Usonon, kie oni nomumis ilin bolŝevikaj agentoj, tiel ŝi adiaŭis por eterno Usonon.

Jesenin revenis en Sovetunion kaj en 1925 mortigis sin.

Duncan vivis lastajn jarojn en la franca Riviero, kie trafis ŝin malbonŝanca tragedio. Dum la aŭtoveturo, ŝian ŝalon kaptis la malantaŭa rado kaj sufokis ŝin.