Isaias Afewerki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Isaias Afewerki
Isaias Afewerki

prezidanto de Eritreo
Oficanta
Funkcio akceptita:
la 24-an de majo 1993

Naskiĝo la 02-an de februaro 1946(nun 1946-02-02) (do nun 68-jara)
en Asmaro, Eritreo
Nacieco eritrea
v  d  r
Information icon.svg

Isaias Afewerki estas eritrea politikisto. Li naskiĝis la 02-an de februaro 1946(nun 1946-02-02) en Asmaro, Eritreo, do nun estas 68-jara. Ekde la 24-a de majo 1993 li estas la ŝtata prezidanto de Eritreo kaj gvidanto de la - formale "transira" - registaro de Eritreo, respubliko tiujare fondita en orienta Afriko.

Krome li estas ĝenerala sekretario de la Popola Fronto por Demokratio kaj Justo (PFDJ, tigraje ህዝባዊ ግንባር ንደሞክራስን ፍትሕን, ህግደፍ, arabe الجبهة الشعبية للديمقراطية والعدالة, itale Fronte Popolare per la Democrazia e la Giustizia, angle People's Front for Democracy and Justice). Antaŭe, en la gerila batalo pri sendependigo de Eritreo el la ŝtato Etiopio, li gvidis la sendependigan movadon kiun dominis la Eritrea Popola Liberiga Fronto (EPLF).