Isaj Dratwer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isaj Dratwer
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1905 (1905-01-01)
en Varsovio
Morto 1-an de januaro 1985 (1985-01-01) (80-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco PollandoIsraelo
Subskribo Isaj Dratwer
Okupo
Okupo esperantisto • bakteriologo
Verkoj Pri internacia lingvo dum jarcentoj
vdr

Isaj DRATWER estis juda bakteriologo kaj esperantisto. Li naskiĝis la 1-an de januaro 1905 en Varsovio kaj mortis en 1985. En la Esperanto-movado, Isaj Dratwer estis interalie fervora propagandisto, prezidanto de la Akademia Esperanto-Rondo, kaj sekretario de komitatoj postkongresaj en 1927 kaj 1931. Li ofte aperigis artikolojn (leterojn) en Heroldo de Esperanto, Pola Esperantisto kaj alie. Aparte eldoniĝis Noveloj el la rusa de Romanov, 1932.

Li travivis la germanan (dum la regado de nazioj) koncentrejon.[1] En la 1950-aj jaroj li estis ĝenerala sekretario de Pola Esperanto-Asocio kaj en la 1960-aj jaroj prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kie estas kiu? En: Esperanto 39 (1946), n-ro 493 (januaro-februaro 1946), paĝo 5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]