Isaj Dratwer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Isaj DRATWER estis juda bakteriologo kaj esperantisto. Li naskiĝis la 1-an de januaro 1905 en Varsovio kaj mortis en 1985. En la Esperanto-movado, Isaj Dratwer estis inter alie fervora propagandisto, prezidanto de la Akademia Esperanto-Rondo, kaj sekretario de komitatoj postkongresaj en 1927 kaj 1931. Li ofte aperigis artikolojn (leterojn) en Heroldo de Esperanto, Pola Esperantisto kaj alie. Aparte eldoniĝis Noveloj el la rusa de Romanov, 1932.

Li travivis nazian koncentrejon.[1] En la 1950-aj jaroj li estis ĝenerala sekretario de Pola Esperanto-Asocio kaj en la 1960-aj jaroj prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo.

Verkoj

Fontoj

  1. Kie estas kiu? En: Esperanto 39 (1946), n-ro 493 (januaro-februaro 1946), paĝo 5.