Isako Levitan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
«Levitan» alidirektas ĉi tien. Por asteroido omaĝa de Isako Levitan, vidu la paĝon 3566 Levitan.
memportreto - 1880

Isako Iljiĉ Levitan (ruse Исаа́к Ильи́ч Левита́н; naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1860 en vilaĝo Kibarti en Rusia Imperio (nun Kybartai en Litovio), mortis la 4-an de aŭgusto 1900 en Moskvo) estis rusia pentristo, fondinto de t.n. pentra ĝenro “pejzaĝo de agordo”.

Isako naskiĝis en malriĉa hebrea familio. Lia avo estis la loka rabeno kaj lia patro ankaŭ preparis sin por klerika agado en speciala hebrea lernejo. En Kaŭnaso li instruis la francan kaj la germanan lingvojn. Poste li laboris kiel interpretisto en la franca kompanio konstruinta tie la ponton.

moskva (nun Rusia Akademio) Lernejo de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo

En 1872 la familio venis Moskvon, en kiu la familiestro ne havis permanentan salajron. Malgraŭ tio, li sukcesis subvencii studadon de Isako kaj lia pliaĝa frato Habelo en la prestiĝa moskva Lernejo de pentrarto], skulpturo kaj arkitekturo. Profesoroj de Isako tie estis elstaraj artistoj Bazilo Perov, Aleksio Savrasov kaj Bazilo Polenov.

En 1875 mortis patrino kaj grave malsaniĝis patro de Isako. Monstato de la familio tre malboniĝis, tial Lernejo ne postulis pagon pro studado de ambaŭ fratoj, kiuj estis en rango de malriĉuloj, sed havis tre grandajn sukcesojn en pentrarto.

En 1877 pro tifo mortis la familiestro kaj de tiam kvar liaj gefiloj (du fratoj kaj du filinoj) restis tute georfoj. Al ili mankis mono por pago pro loĝejo kaj eĉ nutrado.

Isako studis tiam en la kvara kurso kaj helpe de lia profesoro Savrasov verkis du pejzaĝajn pentraĵojn, kiujn rimarkis spertuloj en la ekspozicio. La deksesjara studento gajnis la malgrandan arĝentan medalon kaj grandan monsumon je 220 rubloj.

Aŭtuna tago en Sokolniki - 1879

Maje de 1879 post malsukcesa atenco de Solovjev je vivo de imperiestro Aleksandro la 2-a okazis amasa ekzilo de hebreoj (krom tiuj, kiuj estis baptitaj kiel ortodoksuloj) el Sankt Peterburgo, Moskvo kaj ceteraj grandaj urboj de Rusio. Isako Levitan estis devigita loĝi en apudmoskva vilaĝo Saltikovka.

Li tiam finis sian novan pentraĵon “Aŭtuna tago en Sokolniki” (parko en Moskvo), kiun sekvontjare aĉetis eminenta kolektanto Paŭlo Tretjakov por sia galerio.

De tiam gloro kaj fameco de Isako Levitan rapide disvolviĝis. En 1885-1886 li laboris kun ceteraj pentristoj en Abramcevo, bieno de fama rusa mecenato Savo Mamontov.

En 1889-1890 la pentristo vizitis Italion kaj Francion por studi tie belarton. En 1891 li membriĝis al Kolegaro de migrantaj artaj ekspozicioj. En 1892 pro la nova ekzilo Levitan loĝis en vilaĝo Pljos situanta sur la alta bordo de Volgo. Tie li verkis kelkajn rimarkindajn pentraĵojn prezentantajn belajn tieajn pejzaĝojn.

Ekde 1898 Isako Levitan laboris kiel profesoro en moskva Lernejo de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo, en kiu li mem antaŭe studis.

Somere de 1900 li kune kun studentoj estis en naturo por praktiko. Tie li malvarmumis kaj grave malsaniĝis. La 4-an de aŭgusto 1900 li mortis. Komence li estis sepultita en hebrea Dorogomilovskoje tombejo. Poste lin oni resepultis en Novodeviĉje tombejo en Moskvo. Lia tombo troviĝas proksime de tomboj de liaj amikoj – verkisto Antono Ĉeĥov kaj pentristo Mikaelo Nesterov.

Pentraĵoj

Eksteraj ligiloj