Isarna lingvo
-
-
-
- Ne kontrolita
-
- Necesas ankaŭ ke Esperantisto scipovanta
- la isarnan aŭ la siaman kontrolu la
- Esperantigitajn prononc-indikojn.
-
| Isarna lingvo | |
| ภาษาอีสาน (phaːsaː iːsaːn) |
|
| Parolata en | Tajlando |
| Regiono | Isarna |
| Parolantoj | 23 milionoj |
| Rango | 64 (1996) |
| Lingvistika klasifiko | |
|---|---|
kradaja |
|
| Lingvaj kodoj | |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-2 | tai |
| ISO 639-3 | tts |
La isarna lingvo (ankaŭ Isaan aŭ Esarn) estas la lingvo de la isarna regiono de Tajlando. Ĝi estas tonlingvo de la Taja lingvo-familio, kaj estas proksime parenca al la laosa, sed ankaŭ estas multe influita de la siama; la tri lingvoj estas plejparte reciproke interkompreneblaj.
Fonologio kaj la reguloj por determini tonojn varias laŭ la dialekto, sed estas ĝenerale similaj al tiuj de la Laosa. La Khorata dialekto miksas trajtojn de la isarna kaj la siama. La vortoprovizo plejparte samas tiun en la laosa, krom la uzon de Tajaj pruntvortojn kaj neologismojn.
Ĝi estis antaŭe skribata uzante la Laosa skribsistemon, kun Tua Tham-o uzata por religiaj surskriboj. Ekde la enkonduko de siama-lingva instruado en la 1920-oj, ĝi estas skribita per la taja alfabeto.
En antaŭaj tempoj, antaŭ la adopto de la neologismo Isaan/Isarn, la lingvo kaj popolo estis nomita la Laosa, kaj (kvankam ade malpli ofte) la lingvo kaj popolo estas ankoraŭ nomataj Laosa de multaj homoj, kiel mallaŭda komento fare de la Centraj Tajoj, rimarkante la strangajn Laosajn trajtojn de la lingvo, kaj fare de lokuloj, aparte fare de pli maljunaj homoj.
Enhavo |
Historio [redakti]
La vorto Isarna laŭradike signifas "Nordo-Oriento", kaj estas siama adaptaĵo de kmera (neparenca lingvo) toponimo (loknomo) de Sanskrita fonto. Ekde la starigo de la Mekonga Rivero kiel la landlimejo inter Laoso kaj Tajlando, la lingvo de la isarna regiono estas influata pli kaj pli de la siama (aparte pro la perilo televido) kaj plue apartiĝis de la Laosa, sed la tri lingvoj restas ankoraŭ plejparte reciproke interkompreneblaj.
La isarna estas ĝenerale ne uzata kiel lingvo de skribita komunikado, sed kiam oni ĝin skribas, oni uzas la siaman alfabeton (anstataŭ la laosan), kreante aldonan distingon inter la du lingvoj. Daŭra migrado de Laosanoj en Tajlandon (aparte dum la periodo de la Hindoĉiniaj militoj kaj post la starigo de komunista reĝimo en Laoso en 1975) efikemis konservi la laosajn trajtojn de la lingvo kontraŭ siama asimilado. La populareco de loka muzika formo, morlam, ankaŭ refortigis Laosecajn trajtojn, ĉar artistoj de ambaŭ flankoj de la Mekongo, la ĉefa divido inter la isarna regiono kaj Laoso, estas popularaj en ambaŭ areoj. Kreskanta komerco sur la Mekonga Rivera landorando ankaŭ stabiligas Laosecajn trajtojn de la isarna lingvo. Malgraŭ kreskantaj similecoj al la norma taja, la isarna ankoraŭ estas pli laoseca kaj malpli plumpe komprenebla al laosaj parolantoj ol al homoj el Bangkok, pro similaj prononcoj kaj vortoprovizoj. Tamen, kaj la isarna kaj la laosa popolo ĝenerale komprenas la norman tajan per/pro televido, radio, kaj klerigado.
Fonologio [redakti]
La isarna ne havas r-sonon; kie tiu sono okazas en la siama, ĝi estas anstataŭigita en la isarna per l aŭ h. Kiam oni skribas la isarnan en la siama alfabeto, ร (kruda rua - la siama r) estas normale uzata por prezenti l, dum ฮ (haw nok huuk - unu el la du siama literoj h) indikas h.
La aliaj ĉefaj diferencoj disde la siama estas:
- la prononco de ช (ĉo ĉang ~elefanto - unu el la tri tajaj literoj ĉ ) kiel s aŭ aparte nun kiel ŝ anstataŭ ĉ (kiam skribita, ซ ofte anstataŭigas ช por korekta prononco);
- la ofta palataligo de ย (jo jak ~ogro, unu el la du j-oj ) al io simila al nj de kanjono;
- kaj la foresto de konsonantaj aglomeroj (kie konsonanta aglomero okazas en la siama, la ekvivalenta vorto en la isarna retenas nur la unuan konsonanton:
- ไกล glaj ~'malproksime' prononcata kiel ไก gaj aŭ
- เพลง plaeng ~'kanto' prononcata kiel เพง paeng).
Tonoj [redakti]
La jena ses-tona ŝablono estas tipa:
| Isarnaj tonoj | Longa vokalo, aŭ vokalo plus voĉa konsonanto | Longa vokalo plus senvoĉa konsonanto | Mallonga vokalo, aŭ mallonga vokalo plus senvoĉa konsonanto | Maj ek (อ่) | Maj tho (อ้) |
|---|---|---|---|---|---|
| Alta konsonanto | altiĝanta | malalta falanta | alta | meza | malalta falanta |
| Meza konsonanto | malalta altiĝanta | malalta falanta | alta | meza | alta falanta |
| Malalta konsonanto | alta | alta falanta | meza | meza | alta falanta |
Estas plue du, relative maloftaj tono-markoj: maj tri (อ๊) kaj maj chattawa (อ๋); ĉi tiuj ĉiam indikas altan kaj paltiĝantan tonon respektive.
Du literoj servas alternan celon: ห ( haŭ hiip, unu el du h, alta klaso) kaj อ (aŭ ang, kutime uzata kiel silenta vokala apogilo por skribi komencajn vokalajn sonojn,[1] ĉar siamaj vokalaj simboloj estas dependaj sur komenca skribita konsonanto; meza klaso). Ĉi tiuj estas ofte uzataj kiel silentaj konsonantoj skribitaj antaŭ malalta-klasa konsonanto por aliigi ĝiajn tonajn regulojn. En tiaj kazoj, ห (alta klaso) heregigas alt-klasajn tonajn regulojn al la malalt-klasa konsonanto, dum อ (meza klaso) heredigas mez-klasajn tonajn regulojn. En plursilabaj vortoj, komenca alta klasa konsonanto kun implicita vokalo ofte heredigas alta-klasajn tonajn regulojn al la komenca konsonanto de la sekva silabo.
Vortoprovizo [redakti]
La isarna enhavas multajn vortojn ne uzatajn (aŭ pli malofte uzatajn) en la siama. Iuj el la plej komunaj de ĉi tiuj estas:
- ข้อย (koj) Mi/mi
- เจ้า (ĝao) vi
- บ่ (baŭ) ne
- หยัง (njang) kio
- จัก (ĝak) kiom
- ใผ (paj) kiu
- ใด (daj) kiu
- แม่น (maen) esti
- เฮ็ด (het) fari
- เว้า (ŭaŭ) paroli
- เบิ่ง (beung) horloĝo/spekti (?)
- ซิ (si) estos (?)
- อีหลี (i-li) reale
- ไวๆ (ŭaj ŭaj) rapida
Iuj diferencoj povas kaŭzi miskomprenojn, ekz.:
- la isarna vorto por bubalo (kuaj, kiu havas mallongan vokalon anstataŭ longan) estas prononcata simile al la triviala siama vorto por peniso,
- dum บักเสี่ยว bak siŭ, signifanta 'juna amiko', estas konsiderita pejorativa en la siama.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- Mollerup, Asger. Taja–Isarna–Laosa Frazlibro, eldonejo Blanka Lotuso, Bankoko, 2001. ISBN 974-7534-88-6
Eksteraj ligiloj [redakti]
Bazaj isarnaj frazoj (Iuj bazaj isarnaj esprimoj kun sondosieroj).
Ethnologue