Isaszeg
El Vikipedio
Isaszeg (iŝaseg) estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Gödöllő.
- Areo:55 km²
- Loĝantaro: 10500
- Poŝtkodo: 2117
- Telefonprefikso: 28
Enhavo |
Situo[redakti]
Isaszeg situas sur mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Budapeŝto-Miskolc, ne tro for de Gödöllő. Budapeŝto estas 30 km.
Historio[redakti]
La unua skriba mencio pri la komunumo okazis en 1274 en formo Isuazg. Preĝejo konstruiĝis en la 13-a jarcento. En 1690 alvenis germanoj, poste slovakoj kaj poloj. En 1849 la hungaroj venkis la aŭstrojn en grava batalo. En 1937 alia katolika preĝejo konstruiĝis. En la 20-a jarcento Isaszeg iĝis grandvilaĝo, ekde 2008 urbo.
Apud la urbo fiŝkaptistaj lagoj troviĝas.
Vidindaĵoj[redakti]
- Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) (Isaszeg)
- monumento de la batalo
Famuloj[redakti]
- en Isaszeg naskiĝis reĝisoro József Ruszt
Fontoj[redakti]
- Hungara Vikipedio