Isidor Isaac Rabi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Isidor Isaac Rabi

Isidor Isaac RABI (29-an de julio 1898, Rymanów, nun en Pollando (tiam Galicio, Aŭstrio-Hungario) – 11-an de junio l988, Novjorko, Usono) estis usona fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1944 pro malkovro (1937) de la mezura metodo de atomaj kolorbildoj, baziĝanta sur magneta rezonado de la atomaj kaj molekulaj faskoj.

Liaj gepatroj translokiĝis en 1899 al Novjorko. Rabi diplomiĝis en 1919 pri kemio en la Universitato Cornell, poste studis fizikon kaj akiris gradon de Ph.D. en 1927 en Universitato Columbia.

Li daŭrigis esplorojn en Eŭropo kaj ekde 1929 instruis en la Universitato Columbia, kie iĝis en 1937 profesoro pri fiziko. Li gvidis inter 1940 kaj 1945 sciencistan grupon en Meseĉuseca Teknika Universitato (MIT), kiu evoluigis la radaro. Li estis konstanta membro de la ĝenerala konsila grupo de la Atomenergia Komisiono de 1946 ĝis 1956 kaj prezidis la grupon de 1952 ĝis 1956 – kiel posteulo de J. Robert Oppenheimer.

Li lanĉis la ideon de internacia instituto pri grandenergiaj fizikaj esploroj, realigita poste ne Ĝenevo, Svislando (kiel CERN). Li partoprenis en fondo de Landa Esplora Instituto Brookhaven (Upton, Novjorkio).

Lia plej grava scienca rezulto estas, ke li ellaboris en la 1930-aj jaroj la mezuran metodon de magnetaj specifaĵoj de atomoj, atomkernoj kaj molekuloj. Tiu metodo baziĝas je mezuro de magneta momanto de la atomkernaj protonoj.

Lia metodo ebligis tre precizajn mezurojn, laŭ kiu estiĝis praktikaj aplikoj kiel atoma horloĝo, masero, lasero kaj MR-bildigo.