Isiga Osamu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Japana esperantisto

ISIGA Osamu (1910-1994), konata japana tradukisto el la sveda lingvo, kiun li lernis helpe de siaj e-istaj amikoj, mortis la 17-an de oktobro en Hukuoka. Ekde 1934 li membris en Internacio de Militrezistantoj (kiu eldonadis Esperantlingvan organon), kaj pro sia rifuzo militservi li estis enkarcerigita en 1943.