Isla Cristina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Isla Cristina
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Onubo
Retpaĝaro www.islacristina.es
Politiko
Urbestro María Luisa Faneca (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 21,324  (2009)
Loĝdenso 432,01 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 12′ N, 7° 20′ U (mapo)37.199444444444-7.3252777777778Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 37° 12′ N, 7° 20′ U (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Areo 49,36 km² (4 936 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Isla Cristina (Tero)
Isla Cristina (Tero)
DEC
Isla Cristina
Isla Cristina
Situo de Isla Cristina
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Isla Cristina [+]
vdr
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Isla Cristina [kristIna] (Insulo Kristino) estas urbo, insulo kaj municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio.

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas isleñoshiguereteros. La censita populacio en 2009 estis de 21.324 loĝantoj kaj la denseco estas de 432,01 loĝ/km².

Marbordo

Situo

Isla Cristina situas en la okcidenta parto de Andaluzio en la suda centro de la komarkodistrikto Okcidenta Marbordo en la sudokcidenta parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 3 m; je 42 km el Onubo, provinca ĉefurbo, je 130 km el Sevilo, regiona ĉefurbo kaj je 625 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo kaj nur je 7 km de la landlimo kun Portugalio. La areo de ties teritorio estas de 49.36 km². La geografiaj koordinatoj estas 37°12′N 7°19′Ok.

Toponimio

La aktuala nomo de Isla Cristina estis ricevita la 12-a de aprilo de 1834 pro populara peto honore de la reĝino Maria Kristina Burbono, pro ŝiaj favoroj al la insulo dum epidemio de ĥolero de 1833-34 kiu suferigis grandajn etendojn de Andaluzio kaj Ekstremaduro.[1] Antaŭe la nomo estis Real Isla de La Higuerita (Reĝa Insulo de la Figarbeto), aŭ ĝis 1833, La Higuerita, La FigarillaLa Figuereta, laŭ la diversa regiona deveno de la parolanto. La nomo de La Higuerita devenas de la loko kie oni kolektis akvon dum la unua epoko de la setlejo, la konata kiel puto de la figarbo, kie iu Faneca, la unua setlanto de La Higuerita, konstruis sian domon, ĉe la puto kaj la figarbo, kiu aktuale estas simboloj kiuj aperas en la blazono de la urbo.[2]

Simboloj

La simboloj de la urbo en la blazono estas puto, kie oni kolektis akvon dum la unua epoko de la setlejo ĉe la aktuala promenejo de la Palmoj, figarbo, kiu kreskis ĉe tiu loko, kiu estis konata kiel puto de la figarbo, kaj la maro, elemento neseparebla de la insula historio.

La flago estas formata de du flavaj strioj kiuj reprezentas la sunon, krom sep alternaj strietoj 4 blankaj kaj 3 bluaj kiuj reprezentas respektive la aeron kaj la maron. Ĝi estis aprobita de skabenaro la 31-a de majo de 1969.

Geografio

Ties situo inter la marbordo kaj la Natura Loko de la Marmarĉoj de Isla Cristina malfaciligas la komunikadon tra tero same kiel la urban etendon. La municipo posedas etendon de 10 km de sabla plaĝo.

Ĝi limas norde kun Villablanca, ĉe la pinaro de la Markizlando. Oriente kun la municipo de Lepe; ĉe la Marruza, la urbanizaĵo Las Colinas kaj la limo inter Islantilla kaj La Antilla. Okcidente kun la teritorio de Ayamonte, ĉe naturaj limoj nome rio Carreras kaj la marĉejo de Tamujar Grande kaj la urbanizaĵo Villa Antonia ĉe la ŝoseo ĉe Villablanca. La tuta suda bordo de la municipo limas kun la Atlantiko.

La plej alta loko de la municipo troviĝas ĉe la kilometro 123.500 de la ŝoseo A-49, je ĉirkaŭ 66 m de alto super la averaĝa marnivelo mezurita en Alikanto kaj la plej malalta loko troviĝas ĉe la rio Carreras pro la tajdofluoj.[3]

Ĝi apartenas al la baseno de la rivero Gvadiano kaj la geografiaj elementoj plej elstaraj de la municipo aperas indikitaj en la apuda tabelo.

Geografiaj elementoj
Hidrografiaj elementoj Litologiaj aŭ arbaraj elementoj
Rio Carreras 37° 13′ N 7° 17′ O / 37.217 °N, 7.283 °O / 37.217; 7.283 (mapo) 13'5km Barranco del Moro (Ravino de la Maŭro) 37° 13′ N 7° 14′ O / 37.217 °N, 7.233 °O / 37.217; 7.233 (mapo) 1 km
Marmarĉoj de Isla Cristina 37° 12′ N 7° 20′ O / 37.200 °N, 7.333 °O / 37.200; 7.333 (mapo) 2.450 ha Cabezo del Valle Giraldo (monteto) 37° 14′ N 7° 15′ O / 37.233 °N, 7.250 °O / 37.233; 7.250 (mapo) alto 63 m
Marĉejo Tamujar Grande 37° 13′ N 7° 19′ O / 37.217 °N, 7.317 °O / 37.217; 7.317 (mapo) 4 km Pinaro de la Markizlando 37° 15′ N 7° 19′ O / 37.250 °N, 7.317 °O / 37.250; 7.317 (mapo) 300 ha
Caño del Puntal (dunejo) 37° 13′ N 7° 18′ O / 37.217 °N, 7.300 °O / 37.217; 7.300 (mapo) 3 km Ĉemara dunejo 37° 12′ N 7° 17′ O / 37.200 °N, 7.283 °O / 37.200; 7.283 (mapo) 10 km, alto maks. 15 m
Fonto: Instituto Geográfico Nacional, 2003 [1] Fonto:GoogleEarth [2]

Urba Medio

urbaj kernoj
Listo de domaroj kaj km al la municipa ĉefa domaro
Domaro Koordenatoj Populacio Distanco
Las Colinas (La Montetoj) 37° 14′ N 7° 15′ O / 37.233 °N, 7.250 °O / 37.233; 7.250 (mapo) 65 8'8
Isla Cristina 37° 12′ N 7° 19′ O / 37.200 °N, 7.317 °O / 37.200; 7.317 (mapo) 18.867 (al Onubo) 42
Islantilla 37° 12′ N 7° 16′ O / 37.200 °N, 7.267 °O / 37.200; 7.267 (mapo) 526 7'2
Monterreina 37° 14′ N 7° 16′ O / 37.233 °N, 7.267 °O / 37.233; 7.267 (mapo) 7 8'5
Las Palmeritas (La Palmetoj) 37° 14′ N 7° 15′ O / 37.233 °N, 7.250 °O / 37.233; 7.250 (mapo) 51 8'8
Playa del Hoyo (Plaĝo de la Truo) 37° 12′ N 7° 17′ O / 37.200 °N, 7.283 °O / 37.200; 7.283 (mapo) 10 2'5
Pozo del Camino (Puto de la Vojo) 37° 13′ N 7° 19′ O / 37.217 °N, 7.317 °O / 37.217; 7.317 (mapo) 218 2'5
La Redondela 37° 13′ N 7° 16′ O / 37.217 °N, 7.267 °O / 37.217; 7.267 (mapo) 1.399 6'5
Urbasur 37° 12′ N 7° 15′ O / 37.200 °N, 7.250 °O / 37.200; 7.250 (mapo) 181 6'2
Municipo 21.324
Fonto: Instituto Nacional de Estadística (España), 2009 [3] Fonto:GoogleEarth [4]

Estas 8 ĉefaj domaroj, unu el kiuj estas la municipa kerno (Isla Cristina) kaj alia estas submunicipo (La Redondela) pro historia antaŭaĵo, ĉar estis municipo ĝis 1887. Estas naŭa kerno, tiu de Monterreina, kiu konsideriĝas suburbanizita pro urbanizaĵo kiu ne prosperis en la 1970-aj jaroj kaj aktuale estas kvalifikita kiel rura tereno.[4]

Natura medio: hegemoniaj ekosistemoj

Mevoj en Isla Cristina

La flaŭra medio de Isla Cristina, sen enkalkuli la homajn kultivojn, enhavas habitatojn de marmarĉoj, makiso (cisto kiel hegemonia specio), kaj specioj kiaj astragalo kaj la centaŭreo). La arbaroj estas de mediteraneaj pinoj (pinio kaj pinastro), kiuj miksiĝas al makiso, kaj ankaŭ Suaeda vera estas alia tipa specio en la zono.

Pri faŭno elstaras specioj preskaŭ endemiaj kaj ege malpliiĝantaj kia la komuna kameleono, Chamaeleo chamaeleon, pro fragmentado de la habitato. Aliaj tipaj specioj de la zono estas la leporo, Lepus granatensis, la cikonio, Ciconia ciconia, kaj la specioj de la Natura Loko de la marmarĉoj de Isla Cristina kiaj la ŝterno, la plataleo aŭ la fenikoptero, Phoenicopterus ruber.[5]

Natura Loko de la Marmarĉoj de Isla Cristina kun Islantilla fone.

Klimato

La klimato de isla prezentas, pro la influo de la maro kiu agas kiel skusorbilo de la temperaturo, malabundan termikan amplekson dum la tuta jaro. La temperaturoj estas mildaj en vintro kaj ne tre sufokigaj en somero.

La humido estas la karaktero meteorologia pli tipa de la komunumo, atingante kutime en vintro gradojn de humideco superajn al la 100%, kio signifas, ke la humido de la devena aero de la marbordo kaj de la marmarĉoj kondensiĝas en la aero okazigante tipan fenomenon de la zono en kiu la ne poraj muroj elpelas akvon, same kiel vitroj kaj metaloj, la planko aperas flokeca malgraŭ la ĉielo sennuba kaj oni produktas vaporon per la spirado facilege pro la alta saturado de akvovaporo en la atmosfero.

Pro la geografia situo la ŝtormoj dum la plej akraj vintraj monatoj kutime faligas grandajn kvantojn de akvo dum mallonga tempo, kio kaŭzas foje danĝerajn inundojn (ĉefe en la jaroj 1989-90 kaj 1995-96) kaj ankaŭ ventoŝtormoj kutime gravas. Tamen tiaj okazaĵoj malabundas dum la jaro kaj komencas tiom rapide kaj subite kiom finiĝas.[6][7]

Temperaturoj kaj precipitaĵoj
jan feb mar apr maj jun jul aŭg sep okt nov dec AVERAĜE
Temp. maks. averaĝe (°C) 17 17,9 20,9 22 26,2 30,0 34 33 29,5 25 20,9 18 24,3
Temp. min. averaĝe (°C) 7,1 7,9 8,5 11 15,2 17,9 20,5 22,3 20 15,9 13,8 10,2 14,2
Precipitaĵo (mm) 62 26 34 41 28 8 2 4 20 52 62 63 462

Informo de la meteorologia stacio de Isla Cristina por la averaĝaj precipitaĵoj de la jaroj 1986-1999 kaj de la urbo de Onubo por la temperaturoj de 2000

Historio

La deveno iras al la fondo de fiŝkaptista kolonio fare de katalunoj kaj valencianoj post la Lisbona tertremo en 1755, kiu kreskis ĝis atingi propran municipon en 1833 kaj alpreni poste la eksan municipon de La Redondela en 1887, kvankam la preciza dato de tiu okazaĵo estas konflikta kaj polemika pro misteraj malaperoj de la koncernaj dokumentoj.

Fondo, 18a jarcento

La Markizo de Pombal senvole kontribuis grave al komenca kresko de La Higuerita. Pentraĵo de Louis-Michel van Loo, 1766.

La fondo de Isla Cristina okaziĝis danke al la ĉeesto de valenciaj komercistoj de fiŝsalaĵoj kiuj el 1715 ekekspluatis la zonon ĉe la marenfluo de la rivero Gvadiano.[8]

La unuaj veturoj de katalunaj komercistoj al la okcidenta marbordo de Onubo serĉe de fiŝaroj pilĉardoj kaj tinusoj okazis laŭdokumente jam en 1724, tuj post la Milito de hispana sukcedo, dum la regado de Filipo la 5-a (Koncedakto de la Jurisdicción Real Ordinaria).[8] La celo de tiu aktiveco estis la prilaborado de fiŝsalaĵoj kaj ties sendo al la devenlokoj. Tiuj komercistoj de salaĵoj, alvenis ĉiun someron kaj post akiri la fiŝojn al la lokanoj kaj al aliaj fiŝkaptistoj kiuj venis el Portugalio kaj el Orienta Andaluzio, aplikis al ili ilian knnservometodon. Novembre eliris al Katalunio la lastaj vararoj de la kampanjo kaj venontjare revenis por setliĝi inter Monte Gordo (Portugalio) kaj la zono de la Tuta kaj de la Mojarra, centra zono de la aktualaj marmarĉoj de Isla Cristina.[8]

Post la tertremo kiu okazigis martremon la 1-a de novembro de 1755, la malsolidaj konstruaĵoj de la insulo estis tutdetruitaj. Pro tio venontjare en 1756 la katalunaj komercistoj decidis fondi pli stabilan setlejon, pli sekura kaj profitdona tiom geografie kiel politike, kaj lasis gardiston la tutan jaron, kiu povas esti konsiderata la unua loĝanto (kun sia familio) de tiu insulo. Tiu nomiĝis José Faneca. La puto el kiu Faneca akiris akvon estis ĉe figarbo, kaj pro tio oni nomis la lokon La Figuereta, La Higuerita aŭ La Figarilla, laŭ la propra lingvo de la diverslingva parolantaro. Relative rapide la insulo estis loĝata de katalunoj, valencianoj, same kiel de andaluzoj kaj portugaloj, kiuj komencis loĝi en la insulo stabile, danke al la riĉo de la maro.[8]

Dume la Markizo de Pombal decidis fondi la setlejon de Vila Real de Santo António el la portugala marenfluo de la rivero Gvadiano cele centralizi tien la saligan industrion en Portugalio. Konstruigis tiun setlejon inter 1774 kaj 1776, post kio devigis la komercistojn kaj fiŝkaptistojn de Montegordo setliĝi tien, kion tiuj malakceptis. Tiam la Markizo ordonis bruligi ties domojn por devigi ilin al translokiĝo, sed la sekvo estis mala, ĉar majoritato el ili el Monte Gordo translokiĝis subite al La Higuerita. Danke al tiu demografia aldono oni finigis la konstruon de la preĝejo kaj oni konsolidis la setlejon. Komence de la 19a jarcento estis jam 950 loĝantoj laŭ informo de la pastro Mirabent.[8][9]

Dum la unuaj jaroj de setlado, kaj la senjorlando de Ayamonte kiom la vilaĝo de La Redondela forte premis per impostoj la insulanojn. Ĉar tio malfaciligis la normalan aktivadon de la vilaĝo, la Higuerita formale petis sian sendependon administre.[10][11] Post tiu peto de sendependo, oni akiris ke Karlo la 3-a donu per reĝa ordono de aprilo de 1788 ties dependon rekte de la Hispana Mararmeo, ĉar:

Citaĵo
 ...la insuloj estas posedaĵoj de la Reĝo kaj ne senjorlando. 
— Akto de Karlo la 3-a

19a jarcento

Dokumento per kiu oni aprobas la ŝanĝon de nomo al Isla Cristina.
Reĝino Maria Kristina, de kies nomo devenas tiu de Isla Cristina.

Kaj la estraroj de Ayamonte kaj de La Redondela pluimpostigis troe la loĝantojn kaj tiele finfine en 1802 oni akiris la administran sendependon por la setlejo de Real Isla de la Higuerita (Reĝa Insulo de la Figarbeto).[8]

En 1833 oni akiris la plenan jurrajton kiel normala municipo kaj en 1834, post epidemio de ĥolero ĉe la enfluo de la rivero Gvadiano kaj kiu etendis rapide ĝis tiom malproksimajn regionojn kiom Ekstremaduro aŭ Granada, la 12an de aprilo la regentino Maria Kristina Burbono akceptis, post populara peto danke al la ricevitaj favoroj, doni sian nomon al la insulo, kaj tiele La Real Isla de La Higuerita eknomiĝis Isla Cristina.[8][1]

La industrio de fiŝkaptado de sardino prosperis kaj la populacio preskaŭ duobliĝis en 15 jaroj, de 1.819 loĝantoj en 1842, al 3.126 censitaj en 1857, kaj laŭ informo de 1860, al 3.191 loĝantoj.[12][8] La tinusretoj ekfunkciis kaj progresis la teknikoj de fiŝkaptado post la enkonduko de la ĉirkaŭa tekniko (tarrafa) en 1888 fare de la insulano Juan Martín Cabet, kiu importis ĝin el Usono por la fiŝkaptado de sardinoj.[11]

Altiro de La Redondela kaj fino de la jarcento

La eksa vilaĝo de La Redondela malpliiĝis kaj ruiniĝis. Fine 1887 ties municipo malaperis kaj integriĝis en tiu de Isla Cristina.[8] Post tiu integriĝo de La Redondela, oni pasas el 4.480 loĝantoj (1877) al 5.187 post tio. La Redondela havis faktan populacion de 866 loĝantoj kiuj eniris en la novaj censoj de 1877 kaj 1887.[8][12]

En 1892 oni konstruas la unuan grandan fabrikon de sardinoj en oleo kaj salejojn, kiuj jam ne estas monopolo.[13]

20a jarcento

Floris la tinusretoj kaj fine de la 1920-aj jaroj malgraviĝis pro ŝanĝoj en la fiŝkutimoj. Ĝis tiam oni ekspluatis preskaŭ 16.000 tunojn el fiŝo en unusola jaro, kiam ĉirkaŭ 43.000 kg de fiŝdo eniris en la fiŝaŭkciejo ĉiutage. Oni kreis koncernan oficialan Consorcio Nacional Almadrabero (Nacia Tinuskaptistaro), kun sidejo en Isla Cristina ĝis ties malfondo en 1973.[14]

Komence de jarcento oni kreis Isleña de Electricidad, entrepreno dediĉita al produktado de elektro el guano. Oni konstruis teatrojn kaj la riĉularo, danke al rilatoj kun Katalunio, alportis novaĵojn kiaj la tenison komence de la 20a jarcento aŭ la kino en 1907. En 1910 oni fondis la unuan ĵurnalon, La Higuerita, fondita en 1915, plej aĝa de la provinco kaj la tria plej antikva de Andaluzio.

La ŝipkonstruejoj de la zono estis konstruitaj en la norda bordo de la rio Carreras en terenoj de Ayamonte. Tiu zono konata kiel Puente Carreras, ligata al Isla Cristina, kreskis, sed administre apartenis al alia municipo kaj post jaroj de municipa negocado, la 18-a de julio de 1922, la kvartalo de Puente Carreras ekformis parton de la municipo.[8] Tiu kvartalo poste havos la nomon de la urbestro kiu ebligis tiun interkonsenton nome Román Pérez.[12]

Fiŝkaptado plue gravis kaj oni eksportis konservojn ĉefe al Italio, sed ankaŭ al Norvegio, Svedio, Francio, kaj al la tuta hispana Mediteraneo kaj venis neceso kaj eblo renovigi la ŝiparon. Oni aĉetis vaporŝipojn, kiuj anstataŭis iom post tiom al la malnova velŝipanaro.[11]

Alfonso la 13-a donis la titolon de Urbo la 29-a de oktobro de 1924,[8] kaj tiam oni superis la 10.000 loĝantojn.

En 1936, post 20 jaroj el la aprobo de la projekto, alvenis la fervojo Gibraleón-Ayamonte, kiu kiel unua celo havis transporton de havenaj varoj, sed oni uzis ĝin por veturantoj ĝis ties nuligo en 1987. Kiel sekvo de la komenco de la Enlando Milito la fervoja branĉo kiu trapasus la urbon neniam estis finfarita (sed ja ties ponto, uzita por aŭtoj kun unusola leno), dum la stacio restis je 1'4 km kaj ligita per buso. Kiu ofte paneis kaj ricevis popularan kromnomon la Cachonda (Ŝercema) ĉar la uzantoj devis ofte puŝi[15]

En la 1940-aj jaroj, la vaporŝipanaro eksmodiĝis kaj oni decidis serĉi sardinojn ĉe la okcidenta marbordo de Afriko, kaj oni kreis pli modernan ŝipanaron de ŝipoj kun brulmotoro, kiuj superis 250 tunojn. Ĝis fino de la 20a jarcento ekzistis tiuj ŝipoj. Fine de la 20a jarcento la ŝipaŭkciejo de Isla Cristina restas la unua pri freŝa fiŝo de Andaluzio. La denove renovigita ŝipanaro de la 1990-aj jaroj, kun poliestera korpo, superas la plej grandaj mil vaporĉevalojn.

21a jarcento

Ĉefa novaĵo estas ke oni organizas gravajn eventojn por profiti la interesajn situon, kondiĉojn kaj infrastrukturojn de la urbo.

En 2008 okazis la dua kunsido de fiŝkaptaj entreprenoj kun pli ol 30 ministroj aŭ reprezentantoj de la fiŝkapta sektoro de aliaj landoj. Oni konstruis novajn infrastrukturojn komunikajn kaj havenajn.[16][17] Oni inaŭguris jam en 2010 la novan zonon de foiroj kaj ekspozicioj.

Demografio kaj populacio

En 2009 estis censo de 21.324 loĝantoj, el kiuj 10.883 estis viroj kaj 10.899 virinoj, kio montras proporcion de viroj de 0'998, iom supera al la nacia averaĝo pro enmigrado vira serĉe de laborpostenoj.

Evoluo de la populacio

La unua veno de enmigrantoj estis la fondintoj valenciaj kaj katalunaj en la 18a jarcento. Poste pro aplikado de impostoj de portugalaj doganoj en Algarvo, alvenis enmigrado de portugalaj fiŝkaptistoj komence de la 19a jarcento, kvankam aktuale portugaloj ne estas jam la plej abunda minoritato. Oni superis en 1924 la nombron de la 10.000 loĝantoj.

Plaza de las Flores (Florplaco), la plej promencentra en la urbo.

Post la enlanda milito la populacio descendas kiel sekvo de elmigrado kaj malpliiĝo de fiŝkaptejoj. Poste, en la 1980-aj jaroj okazas nova krizo de fiŝkaptado kaj de la demografia kresko. La industrio rekonvertiĝis, asocia al fiŝkapta sektoro, kaj oni kreis fixsbredejojn kiuj rekreskis la aktivadon kaj la demografion el la 1990-aj jaroj, danke ankaŭ al enmigrado pro agra neceso por etendaj kultivoj de fragoj kaj oranĝoj. Tiele aliaj naciecoj kiaj poloj (majoritate virinoj) kaj marokanoj ampleksigis la etnan riĉon, kvankam la etna mikso apenaŭ gravas.

Totale en 2008 estis 1.790 eksterlandanoj censitaj, ĉefe marokanoj, kun 476 censitaj, kaj rumanoj, 337, poloj, 269 kaj portugaloj, 255.[18]

Populacio de Isla Cristina laŭ INE ekde 1900[19]
Fonto:Instituto Nacional de Estadística (España)
Tabelo prilaborita de: Wikipedia

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado preskaŭ sensignife. Tradicie fiŝkaptado. La fiŝaukciejo estas la unua en Andaluzio pri freŝa fiŝo kaj la dua laŭ tunoj post Kadizo.[20][21]

Turismo al naturaj vidindaĵoj, ekzemple marmarĉoj kaj ĉebordaj pinaraj dunoj, kaj marborda vizitado al strandoj. Organizado de eventoj.

Notoj

  1. 1,0 1,1 http://www.cfnavarra.es/salud/docencia.investigacion/textos/temas_medicina/5_sanidad_espa%C3%B1ola_XIX/10-ANEXO%204.pdf http://www.cfnavarra.es/salud/docencia.investigacion/textos/temas_medicina/5_sanidad_espa%C3%B1ola_XIX 14a de novembro de 2009, Real Orden de 24 de agosto de 1834.
  2. Sosa Rodríguez, José, Historia de Isla Cristina (Biografía sentimental), 1970, Sevilla: Esc. Gráfica Salesiana, SE-356-1970.
  3. Servicio Geográfico del Ejército, Cartografía Militar de España serie L, 1980, ICE, Hoja del mapa cartográfico del Ejercito 998
  4. "PGOU2007" (Plan General de Ordenación Urbana de 2007, Urbaniza Municipa Plano)
  5. http://www.juntadeandalucia.es/medioambiente/ Consejería de Medio Ambiente de Andalucía, en hispana, http://www.juntadeandalucia.es/medioambiente/ 2006.
  6. http://hemeroteca.abcdesevilla.es/nav/Navigate.exe/hemeroteca/sevilla/abc.sevilla/1989/12/27/035.html El temporal de lluvias ocasiona importantes pérdidas en las localidades costeras, http://hemeroteca.abcdesevilla.es/nav/Navigate.exe/hemeroteca/sevilla/abc.sevilla/1989/12/27/035.html 27a de decembro de 1995.
  7. http://www.elmundo.es/papel/hemeroteca/1996/05/07/sociedad/106756.html Diez familias fueron evacuadas por el último temporal http://www.elmundo.es/papel/hemeroteca/1996/05/07/sociedad/106756.html 7a de majo de 1996.
  8. 8,00 8,01 8,02 8,03 8,04 8,05 8,06 8,07 8,08 8,09 8,10 8,11 Sosa Rodríguez, José, Historia de Isla Cristina (Biografía sentimental), 1970, Sevilla: Esc. Gráfica Salesiana, SE-356-1970.
  9. http://www.audacia.org/cgi-bin/quickregister/scripts/redirect.cgi?redirect=EEuuluEulEVdbXvxCG http://www.audacia.org/cgi-bin/quickregister/scripts/redirect.cgi?redirect=EEuuluEulEVdbXvxCG Monte Gordo, aí vamos nós!, en portugala, julio de 2004.
  10. Mirabent y Soler, José, Memorias del padre J. Mirabent y Soler, 1824,.
  11. 11,0 11,1 11,2 http://www.unizar.es/eueez/cahe/segundorios.pdf Orígenes de la pesca industrial en la provincia de Huelva, konsultita la 14-an de aŭgusto de 2009, Segundo Rios Jiménez, pdf, en hispana, http://www.unizar.es/eueez/cahe/ 2008.
  12. 12,0 12,1 12,2 http://www.ine.es/intercensal/intercensal.do?search=1&cmbTipoBusq=0&textoMunicipio=Isla+Cristina&btnBuscarDenom=Consultar+selecci%F3n http://www.ine.es/intercensal/inicio.do Alteraciones de los municipios en los Censos de Población desde 1842,2001. Varioj de la municipo de Isla Cristina desde 1842.
  13. http://www.usc.es/estaticos/congresos/histec05/b6_rios_jimenez.pdf EVOLUCIÓN DE LA GRAN EMPRESA ALMADRABERO-CONSERVERA ANDALUZA ENTRE 1919 Y 1936: GÉNESIS Y PRIMEROS PASOS DEL CONSORCIO NACIONAL ALMADRABERO, konsultita la 12an de aŭgusto de 2009, Segundo Rios Jiménez, pdf, en hispana, http://www.usc.es/ 2008.
  14. https://www.unicaja.es/resources/1163691115022.pdf Frutas Frescas, konsultita la 26an de aŭgusto de 2009, https://www.unicaja.es/resources/1163691115022.pdf 2004.
  15. Proyecto de Ferrocarril de Huelva a Ayamonte y solicitud de prórroga para las obras, Fundación de los Ferrocarriles Españoles, Biblioteca de Madrid, Documentos A/119/2 kaj A/88/20
  16. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Nuevo puente; $2
  17. "PGOU2007"
  18. http://www.ine.es/jaxi/tabla.do?path=/t20/e245/p05/a2008/l0/&file=00021003.px&type=pcaxis&L=0 Revisión del Padrón municipal 2008. Datos por municipios. Población por sexo, municipios y nacionalidad (principales nacionalidades). Isla Crisitina, Instituto Nacional de Estadísitca (INE) España, konsultita la 17a de aŭgusto de 2009.
  19. http://www.ine.es/jaxiBD/tabla.do?per=12&type=db&divi=DPOH&idtab=23 Poblaciones de hecho desde 1900 hasta 1991. Isla Cristina (Huelva), Instituto Nacional de Estadística (INE) España, konsultita la 17an de aŭgusto de 2009.
  20. http://www.juntadeandalucia.es/agriculturaypesca/portal/www/portal/com/bin/portal/DGPesca/produccionpesquerandaluza2006/analisis_produccion_regional_2006.doc ANÁLISIS DE LA PRODUCCIÓN PESQUERA REGIONAL, 2006, en hispana, http://www.juntadeandalucia.es/ Analizo de la fiŝkapta produkto
  21. http://www.teleprensa.es Los Puertos autonómicos aumentan su actividad comercial y pesquera un 2'6% en 2010, 2010, en hispana, http://www.teleprensa.es/almeria-noticia-219448-Los-puertos-auton26oacute3Bmicos-aumentan-un-22C625-su-actividad-comercial-y-pesquera-en-2010.html , 11a de majo de 2010.

Bibliografio

  • Servicio Geográfico del Ejército, Cartografía Militar de España serie L, 1980, ICE, paĝo 8-41 (998).
  • Instituto Geográfico Nacional, Mapa Topográfico Nacional, MTNM50, 2003, IGN, paĝo 998 (08-41).
  • Equipo de ingenieros de caminos del plan, REVISIÓN ADAPTACIÓN DEL PLAN GENERAL DE ORDENACIÓN URBANÍSTICA DE ISLA CRISTINA. Estudio de Impacto Ambiental, oktobro de 2007, Ayuntamiento de Isla Cristina.
  • Sosa Rodríguez, José, Historia de Isla Cristina (Biografía sentimental), 1970, Sevilla: Esc. Gráfica Salesiana, SE-356-1970.
  • García de Cortázar, Fernando, Atlas de Historia de España, 2005, ISBN 84-08-05752-9.
  • Kelkaj aŭtoroj, Diputación provincial de Huelva, Anuario Estadístico de Huelva, 1990, Diputación Provincial de Huelva.
  • Bogarín Díaz, Jesús, 150 Linajes Isleños, 2007, Universidad de Huelva, ISBN 978-84-96826-09-0.
  • López Márquez, Vicente, Isla Cristina. Por los caminos de la historia., 2006, Dip. de Huelva, ISBN 978-84-8163-397-9.
  • López Márquez, Vicente, Regreso a Isla Cristina- Biografía breve de D. Román Pérez Romeu, 2008, Asociación El Laúd, ISBN 978-84-691-1025-6.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara