Islama Daŭa-Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
partia emblemo

La Islama Daŭa-Partio (arabe حزب الدعوة الاسلامية, hizb al daŭa al islamija, latinliterigo laŭ DMG Hizb ad-Daʿwa al-islāmiyya; eblus traduki la nomon per "partio de islama misio") estas unu el la grandaj politikaj partioj en Irako.

En la parlamenta baloto de la 30-a de januaro 2005 ĝi kun aliaj, plejparte ŝijaismaj partioj, fondis la ligon Unuiĝinta Iraka Alianco (poste renomata Nacia Iraka Alianco). Partiestro estas la kuracisto Ibrahim al-Ĝafari. Malgraŭ sia ŝijaisma orientiĝo la partio ankaŭ havas sunaismajn membrojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondiĝo kaj ideologio[redakti | redakti fonton]

Kiel plej malnova ŝijaisma politika movado en Irako, la partio fondiĝis en 1957. La en 1980 mordita grandajatolaho Muhamad Bakir as-Sadr, onklo de Muktada as-Sadr, havis gravan rolon en la fondo.

En 1961 Muhamad Bakir as-Sadr publikigis la verkaĵon "Nia ekonomio" kun skizo de islama ekonomia ordo. Li kritikis la okcidentajn socialismon kaj kapitalismon, kaj resume postulis la kreon de religia, teokratia ŝtato, kiu regu baze de la islama jura ordo ŝario.

Subteno per la registaro de Irano[redakti | redakti fonton]

La tiutempe malpermesita partio, kiu per armiloj batalis kontraŭ la diktatoro Saddam Hussein, malferme ricevis materian, armean kaj propagandan helpon fare de la registaro de Iran. En publika telegramo la irana ajatolaho Ruhollah Ĥomejni alvokis al Muhamad Bakir as-Sadr, nepre ne forlasi Irakon, sed gvidi tie la islaman revolucion kaj "liberigi" sian landon de la "senkreda" partio Baazo.

Ĉar Ĥomejni ne havis propran koncepton de islamisma, ŝtate kontrolita ekonomio, li rekte transprenis ideojn el la libro "Nia ekonomio". Post kiam rapide montriĝis malfortaj flankoj de tia koncepto pri ekonomio, Ĥomejni mem jam en 1988 ŝanĝis la ekonomian direkton de Irano al modere privatisma ekonomio.

Muktada as-Sadr kiel sia patro Mohamad Sadik as-Sadr malsame al sia onklo Mohamad Bakir as-Sadr ne estis subtenanto de la ajatolaho Ruhollah Ĥomejni. Tial li ne iĝis membro de la Daŭa-Partio, sed iĝis grava politikisto apoganta sian potencon je propra partio kaj armea grupiĝo.

Malgraŭ la proksima kunlaboro inter la Daŭa-Partio kaj la radikala gvidantaro de Irano, estis fundamentaj malsamopinioj en la koncepto kiel islama ŝtata potenco devus esti sturkturigata. Dum la "dia ŝtato" de Ruhollah Ĥomejni klare baziĝu je la gvido de religiaj islamaj gvidantoj, la Daŭa-Partio ĉiam akcentigis ke laŭleĝa gvidanto de islama socio estu nereligia reganto (hakim madani).

Ekzilo kaj kaj kaŝa aktivado[redakti | redakti fonton]

Mohamad Bakir as-Sadr en 1980 estis pendumita kune kun sia fratino. Kadre de la persekuto fare de la reĝimo de Saddam Hussein, miloj da aliaj partianoj same estis murditaj, kaj centmiloj fuĝis en ekzilon. Inter ili estis la grandajatolaho Mohamad Bakir al-Hakim, kiu fuĝis al Irano.

En 1982 la partia armea grupiĝo planis atencon kontraŭ Saddam Hussein. Post kiam la gvidantaro de Irako malkovris kaj kontraŭbatalis tiun planon, la gvidaj partianoj fuĝis al Irano. En 1983 serio da bombaj atencoj skuis la ĉefurbon de Kuvajto, Kuvajturbo. Celoj inter alie estis la kontrolturo de la internacia flughaveno, industria areo, ministerioj kaj la ambasadoj de Usono kaj Francio. Tiuj atencoj atribuiĝis al la partio, samkiel la provo murdi la kuvajtan emiron ŝejĥo Jaber al-Ahmed al-Sabah. Celo estis saboti la kuvajtan politikon malfermiĝi al la okcidentaj ŝtatoj.

Nuna influo[redakti | redakti fonton]

Post la iraka milito de 2003 la partio revenis kiel politika forto en Irakon. Post kiam la partia ligo Unuiĝinta Iraka Alianco, poste renomita Nacia Iraka Alianco, en 2005 venkis la parlamentan baloton, la partiestro Ibrahim al-Ĝafari deklariĝis ĉefministro. Jam en aprilo 2006 lin tamen anstataŭigis la sampartiano Nuri al-Maliki.

Post konfliktoj inter la Supera Islama Iraka Konsilio kaj la sadristoj unuflanke kaj la Islama Daŭa-Partio aliflanke, la Daŭa-Partio en 2009 malmembriĝis el la Nacia Iraka Alianco kaj kreis la ligon Koalicio Jura Ŝtato. La nova koalicio kandidatis en la provincaj balotoj de 2009 kaj la parlamenta baloto de 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]