Islama Kulturcentro kaj Moskeo de Madrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Islama Kulturcentro kaj Moskeo de Madrido
moskeo [+]

Koordinatoj40° 26′ 19″ N, 3° 39′ 29″ U (mapo)40.4385-3.65804Koordinatoj: 40° 26′ 19″ N, 3° 39′ 29″ U (mapo)

Estiĝo1987
konsekro1992
Poŝtkodo28027 [+]

Islama Kulturcentro kaj Moskeo de Madrido (Madrido)
Islama Kulturcentro kaj Moskeo de Madrido (Madrido)
DEC
Islama Kulturcentro kaj Moskeo de Madrido
Islama Kulturcentro kaj Moskeo de Madrido

Map
Islama Kulturcentro kaj Moskeo de Madrido

Vikimedia Komunejo:  Islamic Cultural Center and Mosque of Madrid [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Islama Kulturcentro kaj Moskeo de Omar de Madrido (Hispanio) estas konstruaĵo situanta en la numero 4 de la Strato Salvador de Madariaga, en la Kvartalo San Pascual (distrikto Linia Urbo). Ĝia okcidenta fasado vizaĝas al la M-30, pro kio ĝi estas populare konata kiel Moskeo de la M-30.

Nuntempe ĝi estas la unua Plejgranda Moskeo de la ĉefurbo Madrido, post la moskeo de la Madrida Islama Komunumo, la Centra Moskeo de Madrido.

En 1976, 18 muzulmanaj landoj kun diplomatiaj reprezentantoj en Hispanio subskribis interkonsenton por konstrui moskeon en Madrido. Tamen, la projekto ne estis tuŝata dum 11 jaroj, ĝis kiam la reĝo Fahd de Sauda Arabio financis la konstruadon (2.000 milionoj da tiamaj pesetoj). Post kvin jaroj da laborado, la 21-an de septembro 1992, la sauda monarko kaj la hispana reĝo inaŭguris ĝin.

La ejo entute havas 12.000 kvadratajn metrojn distribuitaj en ses etaĝoj. Ĝi havas krom la moskeo, lernejon, bibliotekon (kun arabaj, hispanaj, anglaj kaj francaj fondusoj), du ekspozicieojn, muzeon, aŭditorion, gimnastikejon, la loĝejojn de la imamo kaj de la centro, restoracion kaj kafejon. La fasado estas el blanka marmoro, kaj la interno estas inspirita en la Alhambro de Granado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]