Islama mondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Islama Mondo)
La Islamo en la mondo.

Oni komprenas kiel Islama mondo la aron de tiuj landoj kiuj havas Islamon kiel majoritata religio. Temas pri grupo de tre variaj landoj kiuj gamas el konstituciaj monarkioj kiaj Maroko, tra absolutismaj monarkioj kiaj Saŭdarabio, al demokratiaj respublikoj kiaj Turkio kaj Sirio kaj teokratiaj rxegimoj kiaj Irano. Inter tiuj estas landoj kiuj havas juron de okcidenta stilo inspirita en Islamo kaj landoj kies ununura juro estas la ŝario. Problemo en kelkaj el tiuj landoj estas la Islama fundamentismo kiu defas la ordon laŭleĝe stablita.

La termino Islama mondo enhavas la majoritaton de la landoj kie setlis la klasika islamo dum la Mezepoko kaj la Moderna Epoko. Tiu landoj estas tute aŭ parte islamaj. En Afriko estas: Alĝerio, Benino, Burkino, Kameruno, Ĉado, Komoroj, Eburbordo, Ĝibutio, Egiptio, Gabono, Gambio, Gvineo-Bisaŭa, Libio, Malio, Maŭritanio, Maroko, Mozambiko, Niĝero, Niĝerio, Senegalo, Sieraleono, Somalio, Sudano, Togolando, Tunizio kaj Ugando. En Ameriko: Gujano kaj Surinamo. En Eŭropo: Albanio, Kosovo kaj Bosnio-Hercegovino. En Azio: Afganio, Saŭdarabio, Azerbajĝano, Barejno, Bangladeŝo, Brunejo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Indonezio, Irano, Irako, Jordanio, Kazaĥio, Kuvaito, Kirgizio, Libano, Malajzio, Maldivoj, Omano, Pakistano, Kataro, Sirio, Taĝikio, Palestino, Turkmenio, Turkio, Uzbekio kaj Jemeno, krom etendaj loĝantaroj de subŝtatoj de Barato.

La islama mondo apartenas preskaŭ komplete al medio de la Evolulandoj, kvankam kelkaj estas ege riĉaj kiel Brunejo, Saŭdarabio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Kuvaito, Malajzio, Kataro ktp., dum majoritato estas ege malriĉaj aŭ kun markitaj diferencoj. Tiele en multaj islamaj landoj aperis konfliktoj kontraŭ kelkaj okcidentaj Evoluiĝintaj lando.

Estas similar la araba esprimo Dar al-Islam (Tero aŭ Hejmo de Islamo), kvankam tiu havas valoron pli postuleman kaj religian. En familiara babilado foje oni konfuzigas la esprimojn islama mondo kun araba mondo, kvankam el la 60 menciitaj landoj estas de arabaj popoloj nur 21.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • LARROQUE, Enrique, "El Poder del Islam", Madrid, Biblioteca Universitaria, 1991.