Islama invado de Iberio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al-Andalus fine de la Emirlando de Kordovo.

Oni konas kiel islama epoko de Iberio[1][2]araba/islama konkero de Hispanio[3] la komplikan politikan kaj militan procezon kiu laŭlonge de la 8-a jarcento eksplikas la formon kaj plifirmiĝon de la islama regno al-Andalus, tiel kiel la genezon de la ĉefaj kristanaj regnoj mezepokaj de Iberio.[4]

Historia kunteksto[redakti | redakti fonton]

La islama konkero de la Regno Visigota fare de arabaj estroj estis procezo kiu daŭris dek kvin jarojn, el 711 al 725, dum kiuj oni okupis la tutan aktualajn teritoriojn de Hispanio kaj Portugalio kaj eĉ parton de suda Francio, el kio la teritorio duoninsula de la regno estis tute okupata jam en 720, post dek jaroj el la komenco de la konkero.

Kvankam la procezo totala daŭris tiun tempon, la kronologio ne povas esti preciza ĉar kaj la fontoj kaj la historiistoj ne interkonsentas. Krom la jaroj por la konkero, indas sumi la antaŭajn jarojn kiam islamanoj kaj arabaj kaj berberaj aranĝis ĝin, per studado de la tereno, kaj per preparado ŝajne de futuraj aliancoj. Memorindas ankaŭ ke plej parto de la islamanaro alveninta al Iberio ne estis etne araboj, sed berberoj.

Revizio de la historio de la unuaj arabaj konkeroj vidigas ke nur la konkero de la aktuala Magrebo kostis plie (tridek jarojn), ĉar en aliaj lokoj la agado de la arabaj konkeristoj estis pli rapida ol en Iberio: ses jarojn por domini en la Araba duoninsulo (628 al 634); kvar jarojn por Sirio (634 al 638); kvin jarojn Egipto (638 al 643); unu jaron Tripolitanio kaj Cirenio, Libio (644); ses por Mezopotamio (636 al 642) kaj ok jarojn por Persio (642 al 650).

La iberia procezo estis longa ĉar la konkero de la regno visigota, kiu postulis nombrajn kampanjojn, konstantajn militajn plifortigojn kaj pactraktatojn kun rezistaj lokanoj, devis superi diversajn problemojn: nome malabundo de la islamaj fortoj invadantaj, konstantaj luktoj kaj insurekcioj de iliaj aliancanoj inter visigotoj, tro montara teritorio kaj forta bazo de socia setligo de la antaŭa regno visigota. Tamen la granda politika centrigo de la regno, la sensekureco kaŭzita de bandoj de fuĝintaj sklavoj, la malriĉigo de la reĝa ekonomio (ĉefe dum la regado de Vitizo) kaj la perdo de povo de la reĝo antaŭ la nobelularo, estis elementoj kiuj faciligis la agadon de la konkeristoj.

Titolpaĝo de la kroniko pri reĝo Roderiko aŭ Rodrigo, 1549

Sed la faktoro eble plej grava por la visigota falo estis drasta demografia krizo de la regno, kiu en la lastaj 25 jaroj estis perdinta pli da unu triono de sia populacio. Tion okazigis epidemioj de pesto, sekegoj kaj malsategoj fine de la 7-a jarcento, ĉefe dum la regado de Ervigio; kaj kiu ripetiĝis ankaŭ akre dum la regado de Vitizo, la antaŭulo de Rodrigo.

Estis krome grava politika krizaro inter du grandaj klanoj kaj politikaj kaj familiaj en la lukto de visigotoj por la trono, kaj kiu dum kelkaj jardekoj estis dividinta politike la regnon kaj generante konstantajn problemojn. Unuflanke estis la genta klano de Vambo-Egiko, al kiu apartenis aŭ al kiu estis ligata Vitizo, kaj aliflanke la klano de Ĉindasvinto-Recesvinto, al kiu apartenis Rodrigo. Tiu situacio dividis la aristokratan kaj militistan tavolon en du sektoroj pli kaj pli nerepacigeblaj; ĝis la punkto ke kelkaj historiistoj konsideras la vitizanojn kiel instigantoj aŭ eĉ aliancanoj, ĉu klare ĉu oportunemaj, de la invadantoj.

La arabaj konkerantoj ĝuis ankaŭ la apogon de parto de la juda loĝantaro, nombra ĉefe en la Baetica, en la Narbona Gaŭlio, kaj en la mediteranea baseno. Estis abunda ĉefe en la urboj, ekzemple Narbono, Taragono, Sagunto, Elĉo, Luceno, Elviro, Kordovo, Merido, Zaragozo, Sevilo, Malago kaj de la ĉefurbo, Toledo. La judoj helpis al la konkeristoj ĉar tiuj plejparte estis perfortaj konvertitoj al kristanismo, sed nur ŝajnige, kaj pro tio ili estis ripete ĉikanataj de la visigota leĝaro (kun kelkaj esceptoj, kiel sub la reĝoj Viteriko kaj Suintila, kaj kontraŭ la kriterio de kelkaj episkopoj kiaj Isidoro de Sevilo, kiu defendis ilin). La judoj konis la okazintaĵojn de Nordafriko, kie oni plibonigis la situacion de judoj kiuj ricevis de la arabaj estroj la saman statuson kiel la kristana loĝantaro. Menciindas ke la majoritato de la judoj estis sklavigitaj dum la regado de Egiko (escepte tiuj de la Narbona regiono, kun ekskuzo ke la provinco ne estis superante la lastan epidemion de pesto), sub la akuzo ke ili konspiras kontraŭ la reĝo kun la araboj de Nordafriko. Tiuj jam estis okazigintaj ekspediciojn al Iberio, pro kio oni timis eblan kunlaboradon kun ili fare de la judoj por futura invado. Tiun ideon alportis la informoj de kristanoj nordafrikaj kiuj estis fuĝintaj el tiu areo, kaj kiuj informis pri la apogo fare de la tieaj judoj al la arabaj invadantoj, logike ĉar ties situacio tie estis ankaŭ ege malfacila pro ĉikanado fare de la bizancanoj. Krom la judoj etne puraj de diasporo, en Nordafriko estis berberoj kiu estis religie judaj pro prozelitismo kaj miksado, kaj ankaŭ multaj el kiuj apogis al la araboj en sia konkero, kaj unuiĝis al ili (kiel multaj kristanaj berberoj) pro klanligoj.

Fine, la dinastiaj internaj dividoj inter la visigotaj nobeloj pro la sukcedo al Vitizo faciligis eĉ plie la disvolvigon de la konkero.

Lasta precizigo estas ke la regno visigota okupis nur la teritorion duoninsulan kaj Septimanion sude de Francio. Balearoj estis sub bizanca suvereneco, kaj restis for de la araba procezo de konkero. Sekvis sub bizanca kontrolo kelkajn jarojn pliajn kaj poste ekdependis, almenaŭ laŭnome, de la regno de la Frankoj (798), por esti defendataj el arabaj atakoj, kiuj pluis mikse kun kelkaj pactraktatoj neklaraj kaj ioma politika submetado, ĝis la fina konkero fare de la Emirlando de Kordovo inter la jaroj 902 (Ibizo kaj Majorko) kaj 903 (Menorko).

Preparaĵoj[redakti | redakti fonton]

Mapo de la divido de la regno visigota: malhelverde maldekstre la partianoj de Roderiko, helverde dekstre la vitizanoj.

La araboj havis konkerplanojn por Hispanio ekde tempo, post la komenca konkero de la aktuala Maroko fare de Ukba ibn Nafi fine de la 670-aj jaroj. Fakte oni scias ke jam en 687, sub la regado de Ervigio, la araboj realigis sian unuan invadprovon kontraŭ la valencilanda marbordo. Tiu sama Ukba estis komencinta en 669 la konkeron de la bizancaj teritorioj en Nordafriko; kies posta finigo estis rezulto de pli da 30 militjaroj, en kiuj la araboj estis okupintaj iom post iom la totalon de Nordafriko, inklude la regnojn kristan-berberojn.

Post la unuaj arabaj sukcesoj, berbera insurekcio kontraŭ la konkerintoj forpelis ilin denove al Libio, kaj la berberoj ekkaptis eĉ la novan araban ĉefurbon de Ifrikio, Kajruano. La araboj rekonkeris denove tiun terojn, kaj eĉ la havenojn kun enmurigitaj urboj kiuj estis restintaj bizancaj; kiaj Kartago, kiun detruis ili, spite la helpon de bizanca ŝiparo, fine de 697. Kaj ankoraŭ bezonis aliajn ok jarojn por konkeri la reston de Nordafriko, kio finis en 705 per la konkero de Tanĝero. Ĉio devigis prokrasti la planojn de konkero de Hispanio, ĝis finigi la menciitan insurekcion.

Antaŭ la hispana invado ili konkeris Ceŭton (710), fortikaĵo kiu estis celo de konstanta lukto inter visigotoj kaj bizancanoj. Tiu urbo estis reveninta al la visigotoj antaŭ dudek jaroj, profite de la falo de la afrika bizanca regno. Laŭ tre malverŝajna legendo la grafo Don Juliano, guberniestro visigota de Ceŭto, kies filino nome Caba estus perfortinta de Rodrigo, estus doninta strategian helpon al la islama armeo. Certe la araboj jam estis rekonante la terenon, kaj la hispanajn marbordojn per rapidaj atakoj kaj rabado de diversaj urboj: la unua, jam citata, dum la regado de Ervigio, kaj la lasta en julio de 710 (post la konkero de Ceŭto), per elŝipiĝo de Tarif ben Malluk en la insulo Tarifa.

Ŝajne ili ankaŭ estus estinta kontakte kun nobeloj kontraŭaj al la reĝo Rodrigo. Ne klaras ĉu la nobeloj fidelaj al la heredantoj de Vitizo (eĉ eble la propra reĝo Agila la 2-a, kiu poste estos menciata) petis la araban apogon (kiel faris Atanagildo ĉe la bizancanoj, al kiuj li donis danke parton de la teritorio) sed, ĉiukaze, la divido ekzistanta helpis al la invadontoj. Tiuj tamen se ekzistis tiu interkonsento ne obeis ĝin.

Invado[redakti | redakti fonton]

Mapo aktuala de la areo kie elŝipiĝis la invado de Tarik.

Fine de la jaro 710, Roderiko (konata poste kiel Rodrigo), dux aŭ guberniestro de la Betika provinco kaj, ŝajne, nepo de Ĉindasvinto, estis elektita kaj proklamita reĝo en Toledo fare de la Senatus de la visigota aristokrataro, post la morto de Vitizo. Oni ne certas ĉu li antaŭe estis insurekciinta kontraŭ tiu reĝo kaj venkis lin, sed certe akiris la majoritaton de la apogoj en la elekta asembleo de la nobeloj. Estis tiele la legitima reĝo, laŭ la visigota juro. Tamen sektoro de la nobelularo apogis alian reĝon, nome Agila la 2-a, kiu estis dux de la Tarakona provinco. Agila regis nordoriente (en la sudo de Francio, en la aktuala Katalunio kaj la valo de la rivero Ebro, tio estas, la visigotaj provincoj Iberio kaj Septimanio, parte ekvivalentaj al la antikvaj romiaj provincoj Narbona kaj Tarakona) kaj eĉ stampis proprajn monerojn. Eble eĉ estis el 708 reĝo asocia al Vitizo, al kies klano ŝajne apartenis (kelkaj fontoj asertas ke li estis ties filo, sed tio malprobablas).

La regno, do, estis en situacio de enlanda konflikto aŭ almenaŭ dividita iel, kiel jam estis okazinta pasinte. Kaj kelkajn monatojn post la eltronigo de Rodrigo, en situacio ne unuanima kaj vundebla, okazis la araba invado, komence de la jaro 711. Musa ibn Nusayr, guberniestro de Ifriqiya, dependa de la Ŭalio de Egiptio, ordonis ŝajne sian anstataŭanton, Tarik-ben-Zijad, la iniciaton de la invado. Tarik estis berbera, ligata per klana rilato kun araba tribo, kaj liberigita servisto de la guberniestro de Ifriqiya, Musa ibn Nusayr. Tamen kelkaj fontoj supozas, ke Musa ne konis la planojn de Tarik, kaj kiu venis apoge nur post la kono de ties venko.

Ĉu plenumante ordonojn ĉu pro propra iniciato, Tarik elŝipiĝis komence de la jaro 711, komence de la printempo, en la golfeto de Algeciras (nome tiam Iulia Transducta), kun armeo de ĉirkaŭ 7.000 homoj ĉefe berberoj (nur ĵuse arabigitaj), kaj eĉ kristanoj nordafrikaj. La arabaj fontoj kontraŭdiras, kaj indikas inter 1.700 kaj 12.000 homojn, kaj pro tio oni konsideras intermeze.

Tarik setlis en la aktuala urbo Ĝibraltaro (kies nomo devenas el la konkeristo, nome Gebr al-Tarik, la roko de Tarik), bone protektita pro ties alto, dum venantas al tuta armeo per sekvaj elŝipixgoj. El tie ekrabis zonojn kaj urbojn de malsupra Andaluzio. Li profitis la fakton ke la grafo de Betikio devis esti kun Rodrigo en kampanjo norda, ŝajne kontraŭ vaskonoj, ĉar kiam la reĝo faris militon kutime kunportis la grafojn ĉar bezonis ties resursojn homajn por sia armeo, kaj por eviti insurekciojn dum li faras militon aliloke. Ĉar jam estis okazintaj aliaj arabaj eniroj, eble tiu ĉi ne tro priokupigis la visigotojn dekomence. Krome laŭ leĝoj proklamitaj de Vambo kaj de ties sukcedanto Ervigio, ĉiuj lokanoj ene de perimetro de cent mejloj devas preni armilojn kontraŭ danĝero sen neceso de speciala alvoko, antaŭ ekkono de la danĝero, kio ne ĉiam okazis. Sed ĉiukaze oni esperis, ke la nobeloj terposedantoj interesiĝos por defendo de siaj propraĵoj kaj rikoltoj, kaj ke ĉiu grafo defendos la teritorion.

Enfluejo de la rivero Guadalete en El Puerto de Santa María; ŝajne ĉe tiu rivero okazis la unua decida venko de la araboj en Iberio.

Nur kiam oni konstatis ke la lokanoj ne kapablis venki super Tarik, kaj ke tiu ne retiriĝis kiel ĉe antaŭaj arabaj atakoj, Rodrigo venis kontraŭ li. Tiam la reĝo estis sieĝante Pamplonon, kaj sen esti povinta rekuperi tiun urbon, venis al Toledo. Kiam Rodrigo finfine direktis sin kontraŭ Tarik jam estis pasintaj kelkaj monatoj post la ekinvado; kaj Tarik estis havinta tempon por ricevi apogon de pliaj 5.000 berberoj.

Plej verŝajne Rodrigo ne sukcesis organizi fortan armeon, ĉar tiu dependis de la helpo de la nobeloj, kiuj preferis protekti siajn terposedojn. Krome estis la problemo de Agilo nordoriente kaj la nobela divido en lia propra partio. La rodriga armeo krom malmultnombra estis dividita kaj ŝajne okazis interkonsentoj kaj dizertoj. Probablas ke Tarik ricevis dum la batalo eĉ apogon de nobeloj vitizanoj (ĉu familianoj de Agilo?), kiuj estis estinta kun la reĝo. La sekvo de ĉio tio estis ke Rodrigo estis venkita en la batalo de la rivero Guadalete (kvankam kelkaj historiistoj situas ĝin pli suden, ĉe la riveroj Salado aŭ Barbate, aŭ ĉe la lago Janda, aŭ eĉ ĉe la rivero Guadarranque). Ĉiukaze la batalo okazis fine de julio de 711, kaj en ĝi aŭ tuj poste mortiĝis la propra reĝo Rodrigo. Ankaŭ la nobeloj kiuj restis kun la reĝo kaj eĉ ties opoziciintoj vitizanoj mortiĝis majoritate. Post la morto de Rodrigo, sektoro de la nobelularo elektis Oppa, filo de la reĝo Egiko kaj frato de Vitizo; sed neniam estis akceptata majoritate nek ŝajne kronita tiele. Estis novaj kontraŭstaroj inter la propraj visigotoj, kun fideluloj al Agilo kaj kun aliaj nobeloj nevitizanoj kiuj ne akceptis la novan reĝon. Oppa povis dekomence alianciĝi al araboj, sed ĉiujkaze kontraŭstaris ilin.

Tarik akiris grandan militakiron, ĉar Rodrigo veturis grandalukse, pro la kutima bombasto de la visigotaj reĝoj ekde Leovigildo; imite de la riĉomontro de la kortego de la bizancaj imperiestroj. Post plifirmiĝo de la konkerita tereno fare de Tarik sude, Musa ben Nusayr, guberniestro de Ifriquiya, alvenis en Hispanion tiun saman jaron. Elŝipiĝis kun alia armeo, de ĉirkaŭ 18.000 homoj, en la urbo de Kadizo, jam kontrolita de araboj. La araba armeo, tiele plifortigita, konkeris facile, preskaŭ senrezistade, Medinasidonion kaj Karmonon. Poste ili iris sieĝi Sevilon, sed tiu lasta falis nur post longa monato de sieĝo. Sevilo estis grava ĉar ĉefurbo de la provinco visigota Hispalis, kaj tiele oni evitis kunordigan reagon el tiu zono. Tiele kompletiĝis la komenca invado, per plifirmiĝo de teritorio propra minimuma el kiu povi komenci la procezon de konkero.

Komenco de la konkero[redakti | redakti fonton]

Islamaj militistoj reprezentataj en la araba manuskripto de la Maqamat Al-Hariri مقامات الحريري, ĉirkaŭ la 11-a jarcento.

Post la konkero de Sevilo, tiu iĝis bazo de la militaj operacoj. El tiu urbo eliris du armeoj, kiuj ekoperacis separate en Iberio: unu direktis sin al Kordovo, ĉefurbo de la visigota provinco Betiko, kaj alia al Merido, ĉefurbo de la provinco Luzitanio. Oni klopodis kapti tuje la povocentrojn kaj administran kaj militistan de la visigotoj, por ke ne estu kunordiga kaj forta reago de tiuj. Krome, Musa aŭ Muzo, tre bone informita kaj konsilita, intencis alveni tuje al Toledo, ĉefurbo de la tre centrigita regno visigota, ĉar gravis nuligi tuje la barojn kaj direkti sin al Toledo plej rapide eble. Por tio, ili uzis la reton de la romiaj ŝoseoj, kio faciligis ties movon kaj sekvan submeton, perforte aŭ kapitulace, de la urboj trafitaj survoje.

Tarik avancis tra la valo de la rivero Gvadalkiviro, kaj ĉe Écija okazis nova batalo, fare de la restoj de la reĝa armeo kaj kromfortoj de la provinco Betiko, kiuj povis reorganiziĝi danke al la rezisto de Sevilo. La araboj venkis denove, la urbo kapitulacis kaj sekvis rapide por klopodi konkeri Kordovon surprize (ĉiuj defendintoj estis mortigitaj de la araboj post la kapitulaco fare de la visigota grafo de la urbo). Poste ili sekvis kaj konkeris, jam preskaŭ senreziste, aliajn urbojn de orienta Andaluzio, kiaj Malago kaj Granado sude kaj Martos, Ĥaeno kaj Ubedo norde.

Dume Muzo direktis sin al Merido, uzante la ŝoseon kiu ekde Sevilo iris al tiu urbo, kaj poste sekvis al Toledo, tra Kacereson kaj Talavera la Vieja. Sed Merido rezistis akre, grupigante en la interno de ties imponaj muregoj la provincian armeon kaj ricevante liveraĵojn tra la rivera haveno. Por ne prokrastiĝi Muzo lasis tie sieĝan militistaron kaj sekvis kun la plej parto de la armeo al sia celo. Nome sekvis laŭ la romia ŝoseo, konkerante Kacereson kaj Talavera la Vieja, ĝis li alvenis al Toledo. Tie Tarik unuiĝis al la armeo de Muzo. Por tio Tarik estis sekvinta la romian ŝoseon kiu iras el Linares, urbo jam kontrolita de araboj, tra Despeñaperros kaj Consuegra (Consabura), ĝis Toledo.

Toledo estis konkerita de Muzo, preskaŭ senreziste, antaŭ la fino de la jaro 711; la nova reĝo, Oppa, fuĝis kaj eble mortiĝis tuje aŭ almenaŭ ne reaperis kiel tia; ĉiuj nobeloj kiuj estis en la urbo estis ekzekutitaj; sed multaj el ili, kiaj la episkopo, fuĝis antaŭ la komenco de la sieĝo. La falo de Toledo celis psikologian efikon, kiun certe oni akiris, kaj politikan efikon, ĉar la granda centrigo de la visigota regno malpermesis kunordigan reagon kontraŭ la invado. Escepte ĉe la nordorienta areo, sub la kontrolo de la reĝo visigota Agila la 2-a, la resto de la zonoj povis montri nur izolan reziston, sen kunordigo, estrita de la loka aristokratio de ĉiu teritorio. Krome la konkero de Toledo permesis al la konkerintoj havigi la plej parton de la riĉega reĝa visigota trezoro (produkto, ĉefe, de la rabado de Romo kaj de la konkero de la regno ŝvaba), kiu estis la plej grava el la reĝaj trezoroj de la Okcidento Ĝermana. Krome tio deprenis ekonomian povon de la rezisto kaj frapis ĝin psikologie, ĉar neniam antaŭe la trezoro estis kaptita. La nobeloj kiuj sukcesis fuĝi kun parto de la trezoroj iris norden. Kelkaj plifortigis la reĝon Agila la 2-a, nordoriente (kiaj la propra Arkiepiskopo de Toledo, Sinderedo), kaj aliaj direktis sin al la galega zono. Muzo decidis vintrumi en Toledo.

Printempe la araba armeo avancis tra la romia ŝoseo kiu ligis Toledon kun la urboj Alcalá de Henares, Guadalajara, Sigüenza kaj Medinaceli, okupante ilin, kaj redividiĝis post tiu lasta urbo. Muzo atakis nordoriente, kiu estis malpli organizata ol la zono kontrolata de la reĝo visigota Agila la 2-a. Dum sia kampanjo li okupis la administrajn centrojn kaj fortikaĵojn de Clunia, Amaya (kiu ne estis konkerita escepte per malsategigo), Leono kaj Astorgo, kie li setligis militajn soldatarojn. Tie li faris milojn de prizonuloj, inter ili multaj nobeluloj, kaj kaptis ankaŭ riĉojn de ili kunportitajn.

Tarik, dume, direktis sin nordorienten, tra Kalatajudo kaj Zaragozo, urbo kiun li incendiis parte, farante ankaŭ mortigojn kaj sklavigojn. De tie Tarik avancis okcidenten, sekve tra la romia ŝoseo de Zaragozo al Astorgo, konkerante la mezan kaj supran valon de la rivero Ebro. En tiu zono akceptis submetan interkonsenton kun la grafo de la familio Casius (Kasjo), nome Fortún, en la zono de Tarazono, eble simila al tiu subskribita poste kun la grafo Teodomiro sudoriente. Tiu Fortún estis heredanto de riĉa familio hispan-romia, nome la Casio, terposedantoj ekde antaŭ jarcentoj en la meza valo de la rivero Ebro. Li kaj lia familio islamiĝis, kial faros poste aliaj nobelaj familioj, kaj ekformis la araban dinastion de los Banu-Kasi (laŭlitere, la filoj de Casio), kiu post kelkaj jarcentoj estos reĝoj de la tajfo de tiu zono.

Restoj de la araba alkazabo de Merido.

Sekvinte, Tarik alvenis, pasinte tra Amaya, al Astorgo, ĉefurbo de la visigota provinco Asturiensis aŭ Autrigonia, kie denove unuiĝis kun Muzo, kaj alvenis kune ĝis Lugo, ĉefurbo de la provinco de GallaeciaGalecia (Galegio), urbo forte enmurigita kiu estis submetata. En tiu zono ricevis traktatojn de submeto de diversaj urboj de ambaŭ visigotaj provincoj, inter kiuj menciindas Ĥiĥono (urbo fondita de romianoj), en la marbordo de Asturio. Pro la konkero de Lugo, la araboj estis kaptintaj ne nur la toledan ĉefurbon de la regno visigota, sed ankaŭ de la administraj ĉeflokoj pli ol la duonon de la visigotaj provincoj, escepte la urbojn Taragono kaj Narbono, krom la ankoraŭ sieĝitan Meridon. Antaŭ ol Muzo alvenis al Lugo li ricevis ordonon de la Ĥalifo iri al Damasko. El Lugo, Muzo direktis sin denove al Toledo, sed tiam tra Salamanko, kaj submetis simile la tieajn lokojn survoje.

Tamen multaj regionoj kaj urboj ankoraŭ ne agnoskis lian hegemonion, kaj estis sub la kontrolo de nobeloj aŭ de aliaj lokaj aŭtoritatoj kiuj estris reziston. Inter ili elstaris Merido, la dua urbo tiam de la lando laŭ populacio kaj riĉo. Merido multajn monatojn rezistis (preskaŭ unu jaro), dum ĝi ricevis liverojn tra la rivera haveno protektita de forta murego, restaŭrita de la visigotoj kaj kiuj kaŭzis admiron de la arabaj invadantoj. Abd-el-Aziz, filo de Muzo finfine ankoraŭ sub la estrado de sia patro, finis la sieĝon de tiu urbo, kiu kapitulacis la 30-an de junio de 712. La kapitulaca interkonsento (nome de araboj sulh) respektis la vivon kaj havaĵojn de la meridanoj, al kiuj oni permesis plucelebri siajn kultojn, dum la araboj alpropriĝis de la havaĵoj de ĉiuj preĝejoj (kiuj utilis por la hospitaloj, lernejoj kaj vidvinoj, kaj kompreneble al la propra klerularo) kaj de la fuĝintoj.

Post la sangaj okazintaĵoj de Zaragozo, jam menciitaj, terurigitaj de tiu ekzemplo, kaj senmoraligitaj pro manko de centra povo, la majoritato de la urboj kaj regionoj kapitulacis al la araboj (sulh), kiel okazis ĝenerale en la sekvaj jaroj de la konkero. Tiuj traktatoj estis tre diversaj, depende de la cirkonstancoj, ĉar kelkaj inkludis pluhavon de la loka regado, la konservadon de kelkaj havaĵoj kaj ioman gradon de religia tolero (’ahd) kaj aliaj estis pli similaj al la modelo de Merido, kun submeto sekve de fordono de havaĵoj. Tiuj interkonsentoj etendiĝis ankaŭ al riĉuloj kiuj estis faktaj estroj de etendaj teritorioj sen gravaj urboj.

Sed la urboj rezistantaj estis detruitaj kaj bruligitaj, ties preĝejoj malkonstruitaj kaj ties populacio mortigita aŭ sklavigita, cele averti aliajn urbojn. Ofte viroj estis mortigitaj, dum virinoj kaj infanoj sklavigitaj kaj islamigitaj perforte. La konkeristoj plifortiĝis ankaŭ per propono de liberigo al la sklavoj kiuj konvertiĝis al islamo. Tiuj tamen devis ĵuri fidelecon al la triba klano de la militestro kiu liberigas ilin, kaj integriĝi en ties armeo. Muzo ne starigis modifon en la impostoj, kies monkvanton ricevis nun la ŭalio araba de Hispanio (tiu estis la titolo kiun uzis Muzo ibn Nusair). Kun li la leĝaro kontraŭjuda malaperis, kio havigis al ili la helpon de tiu komunumo.

Muzo estis ĉirkaŭ dek kvin monatojn en Hispanio, ĝis kiam startis al Damasko, fine de 712, alvokita de la kalifo Ŭalid por montri kontojn. Antaŭ, kaj post la falo de Merido, li ankoraŭ sendis sian filon Abd-el-Aziz konkeri la duan fojon Sevilon, kiu estis insurekciinta, kio montris la malforton de la situacio de la konkerintoj. Muzo veturis kun granda parto de la riĉa reĝa trezoro visigota kaj militakiroj, krom kelkaj visigotaj nobeloj, kaj sia liberigita sklavo Tarik. En Damasko ne ricevis aprobon de la sekva kalifo, nome Sulajmano, pro la sistemo disdoni militakirojn, kaj estis dekomence kondamnita je morto kio estis ŝanĝata al la pago de granda monpuno. Ĉiukaze Muzo estis mortigita en moskeo de Damasko en la jaro 716. Tarik mortiĝis mizere.

Plifirmiĝo de la konkero[redakti | redakti fonton]

Giraldo de Sevilo, la plej karaktera posta araba monumento de la unua islama ĉefurbo de Al-Andalus.

Muzo lasis regantan la armeon de Iberio sian filon Abd-el-Aziz, kiu restis en Sevilo, tiele unua ĉefurbo de Al-Andalus, kiel ŭalio. Kun li restis la granda parto de la militakiro. Kvankam parto estis dediĉata al elspezoj de administrado kaj milito, plej parto estis disdonota inter la militistoj por ties licenco fine de la kampanjo, kaj kvinono ĥums por la ĥalifo. Tiu disdonado pro longdaŭro de la konkero, ankoraŭ daŭris kelkajn jarojn.

Dume la reĝo visigota Agilo la 2-a, post rezisto de la forta atako de Tarik, pluhavis kontrolon de la aktuala Katalunio, plus de kelkaj zonoj apudaj kaj la provinco de Septimanio. La propra Arkiepiskopo de Toledo, Sinderedo, kiu estis fuĝinta el Toledo, unuiĝis al li por plifortigi ties aŭtoritatecon, pro la simbola legitimeco kiun li havis por la visigotoj. Agilo hegemoniis en precize geografie limigita areo, kio faciligis ties defendon. Krome temis pri du provincoj (parto de Iberio kaj Septimanio) kun urbanizado kaj demografio plej altaj al tiuj de la averaĝa de la totala teritorio visigota; demografio plifortigita per la enmigrado de la fuĝintoj de la invado devenantaj el aliaj zonoj de Iberio.

Abd-el-Aziz, cele akiri ekonomiajn resursojn por la kampanjoj, starigis sistemon de personaj impostoj (gizya), aŭ ĉiujara fiksa persona pago, aplikebla nur al la neislamanoj, kiu estis uzata en ĉiuj landoj konkeritaj de araboj. Tiele oni faciligis konvertojn al islamo, kaj oni akiris leĝan financon por la konkeroj sennecese de militakiroj aŭ rabadoj. Abd-el-Aziz dediĉis sin ankaŭ al nuligo de la rezistado de la centro kaj sudo de Iberio, kaj en urboj kaj en apartaj montaraj areoj, cele plifirmigi sian kontrolon en la etenda teritorio konkerita, kaj eviti danĝerajn situaciojn en la interno. Tiele dum la jaro 713 avancis tra orienta Betiko, submetinte denove Malagon kaj Granadon, sekve tra Guadix al Lorko kaj Orihuela, en la duoninsula sudoriento.

En kelkaj partoj kaj almenaŭ dekomence li subskribis interkonsentojn kun visigotaj nobeloj, kiuj poste nuliĝis kaj tiele oni faciligis la konkeron. Ekzemple, la 5-an de aprilo de 713, subskribis interkonsenton kun la grafo Teodomiro, guberniestro de Orihuela kaj de etenda ĉirkaŭo, interkonsento de la tipo nomata ‘ahd, kiu ne nuligis la posedrajton (kia la jam citita sulh), sed kiu permesis ian aŭtonomion. Tiu Teodomiro estis nobelo fame klera kaj prestiĝa militiste, kiu estis rezistinta klopodon de bizanca invado (eble de la ŝiapro kiu fuĝis el Kartago post ties konkero fare de la araboj) en la marbordo de Kartaĥena en tempo de la reĝo Egiko, antaŭa al Vitizo. Tiele sep urboj, el kiuj nune rekoneblas laŭnome Orihuela, Alikanto, Elĉo, Mula, Hellín kaj Lorko, pluhavis siajn proprajn senjorojn kaj registarojn, kaj ne estus ĝenataj por la praktiko de propra religio nek estus detruitaj ties preĝejoj. Ŝanĝe tiuj teritorioj submetiĝis al la hegemonio de la Kalifo, ĵurante fidelecon al la ŭalio, ne apogi ribelulojn kontraŭ la islama okupado, kaj pagi ĉiujaran imposton por persono neislama (gizya jam citita). Tio estis parte el produkto (tritiko, hordeo, mosto, vinagro, mielo kaj oleo) kaj parte mone nome unu dinaro (ormonero araba simila al «soldum» visigota) por persono libera, dum por sklavo oni pagis nur duone.

En Orihuela oni setligis islaman soldataron kaj oni sendis rotojn al diversaj urboj de la antikva provinco. Kartaĥena ne formis parton de tiu enklavo, kaj estis okupata rekte de la araboj, pro la gravo strategia de ties haveno. Tiu enklavo pluhavis memregadon kun Teodomiro ĝis la jaro 743; kaj estis sukcedata de sia filo Atanagildo, ĝis ties elpostenigo fare de la araba guberniestro de Al-Andalus en la jaro 756.

El tiu sudorienta areo Abd-el-Aziz direktis sin laŭ la mediteranea marbordo por kontroli ĝin, submetante Valencion kaj Sagunton. Okcidente kaj startante ankaŭ el Sevilo, en la kampanjo de la jaro 714, la propra Abd-el-Aziz submetis Onubon, kaj la nunajn portugalajn urbojn nome Faro, Bejo, Evora, Santarem kaj Lisbono; kaj akiris interkonsenton ‘ahd en ampleksa zono norde de Coimbra. Tiele oni plifirmigis ankaŭ la hegemonion en Galegio. Samjare mortis la visigotareĝo Agilo la 2-a, kiu estis sukcedita de Ardo; sed laŭ kelkaj historiistoj tiu morto okazis en la jaro 713 (eble koincide kun la araba kampanjo orienta, ĵus menciita).

Abd-el-Aziz instalis la sidejon de la araba registaro en Sevilo (post ties dua konkero). Tio rompis la tradician kutimon araban, kiel okazis ĉe Persio, Egiptio aŭ Nordafriko, malnobligi la antaŭajn ĉefurbojn kaj regi el nova centro. Tamen pro malabunda nombro de invadantoj estis malfacile konstrui novan ĉefurbon, kaj tiele kiel alternativo al Toledo oni elektis Sevilon, kiu estis estinta ĉefurbo de diversaj provincoj visigotaj, kaj kiu eĉ estis ĉefurbo de la regno iam pasinte. Tio kongruis plie kun la interkonsentisma politiko de Abd el-Aziz. Sed estis ankaŭ strategiaj tialoj, propraj de tempo de konkero: Sevilo estis havenurbo proksima al la maro kaj al la markolo tra kiu la araboj povis ricevi kromfortojn el Nordafriko plej rapide.

Per tiuj interkonsentoj kaj la disvolvigo de stabila administrado, 715 estis jaro senkampanja, kaj Abd-el-Aziz dediĉis sin al plifirmiĝo de la povo de la konkeristoj kaj oni ne kaptis novajn terojn al la reĝo visigota Ardo. Oni rekomponis kaj la armeon kaj la financojn, oni rikoltis kaj oni permesis rekuperadon kaj de la lando kaj de la invadintoj. Abd-el-Aziz edziĝis kun Egilo (citita ankaŭ kiel Egilonda), vidvino de la reĝo Rodrigo, kun kiu li havis filon, nome Asim. Konvertita al islamo (ĉu vere ĉu nur ŝajne), ŝi ŝanĝis sian nomon al Umm ‘Asim (patrino de Asim).

La Islama invado de Iberio estis demalproksime kontrolita el Damasko, kie jam ekzistis tiam tiu moskeo kie oni konstruis tiun Kupolon de la Trezoro en 789, tre poste sed en la sama jarcento

Tio allogis aliajn nobelajn visigotojn, kiuj abandonis tiele la reziston. Kelkaj el ili konvertiĝis al islamo, por ne devi pagi impostojn pro la konservitaj posedoj (ĉar fakte la nobeloj visigotoj ankaŭ ne devis pagi impostojn en la epoko visigota), kaj por pluhavi sian statuson kaj influon per de novaj rilatoj kun la konkerestroj. Sed tiu geedziĝo de Abd-el-Aziz, la apogo de tiuj nobelaj visigotoj al la guberniestro, la agado de tiu por plifortigi sian personan povon per ceremonioj, kaj lia pliiĝanta aŭtonomio por la decidpovo antaŭ la regado de Damasko, estis interpretataj kiel insurekciklopodoj kontraŭ la Kalifo. Pro tio, la armeestro Ziyad ben Nàbigha (ankaŭ li edzo de nebelulino visigota), estris kun la bofrato de Abd el Aziz, Ayyub, konspiron kontraŭ la guberniestro, akuzante lin kiel sekreta kristano. Laŭ rektaj ordonoj de la kalifo Sulajmano, Abd el Aziz estis mortigita somere de 715 en la moskeo de Sevilo kaj ties kapo estis sendita al la Kalifo.

Rimarkindas, ke en la tuta etendo de la arabaj konkeroj, el Panĝabo al la Pireneoj, nur en Hispanio troviĝis tia situacio de ribelo ĉu certa ĉu supozata de araba guberniestro kontraŭ la Kalifo. Eble gravis la influo de visigotoj, krom la fortaj rilatoj kun la antikva aristokratio visigota. Ankaŭ helpis certe la geografia separo. Fakte nur post kelkaj jaroj Hispanio estis la unua regiono de la «araba imperio» kiu rompis totale el la aŭtoritateco de la kalifoj kaj oni formis sendependan emirlandon.

Post tio, Ayyub restis kiel provizora guberniestro dum ses monatoj, ĝis la alveno de nova guberniestro nomumita de la Ŭalio de Ifriquiyya, plej aĝa farto de la murdito. Dum tiuj ses monatoj, ne okazis kampanjo. La nova guberniestro estis Al-Hurr (716–19), kiu alvenis al la duoninsulo kun plifortiga araba armeo. Al-Hurr konsciis, ke la araba hegemonio estis klare malforta, ĉar la araboj kaj ties berberaj monsoldatoj formis malgrandan proporcion de la hispana populacio, kaj ke la pacigo de la teritorio estis ankoraŭ surfaca. Fakte la reĝo visigota Ardo pluhavis sian povon en la duoinsula nordoriento. Pro tio, antaŭ ol rekomenci la procezon de konkero de la mankantaj teritorioj duoninsulaj, li ekĝeneraligis la instaladon de militistaj setlejoj en la jam okupitaj urboj, escepte ĉe la submetitaj per de interkonsento.

Al-Hurr, por disiĝi el la antaŭa politiko kaj esti pli centra en la duoninsulo, movis la sidejon al Kordovo en la jaro 716, kaj starigis novan imposton por neislamanoj, jam uzata en aliaj landoj okupitaj de araboj nome harag, kiu konsistis je teritoria pago, nome procentaĵo de la produkto el la tero. Tio sumiĝis al redono de pacigitaj teroj al fidelaj visigotaj nobeloj, foje iamaj opoziciantoj, kiaj Olmundo kaj Ardabasto, ŝajne filoj de Vitizo, Olmundo en la zono inter Sevilo kaj Merido, kaj Ardabasto inter la nordo de Kordovo kaj Ĥaeno. Tio permesis sekurigi ties helpon kaj kunlaboradon en la kontrolo kaj la pacigo de la visigota regno, ses ankaŭ akirigis enspezojn por la ŝtata trezoro pere de la harag. Tio helpis novajn kampanjojn kaj la administradon de la konkeristoj, krom la akiro de pliaj konvertoj de kristanoj al islamo. Oni stampis novan moneron, el oro kiaj la visigotaj, kaj en araba kaj en latina, por faciligi la ekonomion post tiom da jaroj de luktoj kaj manko de centrigita regado, krom la intensa trezorigo, normala en militaj periodoj.

Dume la reĝo visigota Ardo aŭ Ardono estis sukcedinta post Agilo la 2-a en la regado de Septimanio kaj la aktuala Katalunio, kie regis sep jarojn, el 714 al 720. Probable li ricevis helpon de frankaj nobeloj de suda Gaxulio, foje familie ligitaj al gotaj aŭ gaŭl-romiaj nobeloj de Septimanio, aŭ timantaj de la novaj invadantoj, kaj de frankaj kaj saksaj monsoldatoj. Sed la nova araba guberniestro, nome al-Hurr, plifortigita per la jam menciita politiko, realigis sinsekvajn kampanjojn, el aŭtuno de 716 kaj en la du venontaj jaroj, kontraŭ tiu visigota postrestejo. El Zaragozo atakis kaj submetis la urbojn Osko, Barbastro, Lerido, Taragono, Barcelono kaj, fine, Gerono, plej nordoriente de Hispanio. La rezisto de Taragono eble estis arda ĉar, post ties konkero, laŭdire la araboj mortigis la tutan populacion survivinta al la sieĝo, kaj detruis la urbon, inklude ties preĝejojn kaj nombrajn monumentojn.

Al-Hurr realigis kampanjon ankaŭ norde, post eniro de vaskonoj al la zono de Tudelo, por havi la ariergardon sekura en sia milito kontraŭ la reĝo visigota Ardono. Ĉirkaŭ la jaro 717 la araboj akiris kapitulacan interkonsenton kun Pamplono, urbo kiu kapitulacis kontraŭ eblo pluhavi sian lokan aŭtoritaton kaj ioman religian toleron. Tio pluis nur ĝis la jaro 732, kiam Al-Gafiqi submetis ĝin totale antaŭ eliri al Poitiers. Samjare 717 la guberniestro al-Hurr nomumis guberniestron en la Asturio Transalpina (aktuala Asturio), rezidanta en Ĥiĥono, murigita urbo komunikata ankaŭ permare.

Fino de la procezo[redakti | redakti fonton]

La kalifo Umar la 2-a, en 718, unu jaron post la komenco de lia regado, studis la eblon abandoni la konkerojn en Hispanio. Eble ĉar tiuj konkeroj havigis malabundajn enspezojn, ĉar estis multaj elspezoj por pluteni tiun nombran armeon; eble pro malproksimeco de la operacoj, kun malfacilaj komunikoj; kaj pro malforteco de la konkero. Estis gravaj la unuaj kontraŭstaroj en Iberio inter berberoj de Nordafriko, ĵus islamigitaj, kaj la araboj. Tiuj lastaj konsideris la unuajn kiel duarangaj islamanoj, kaj siavice tiuj estis ricevantaj malgrandajn partojn de la militakiroj. La ĉirkaŭ 35.000 soldatoj berberaj ne sentis sin sufiĉe bone pagataj, kaj inter 716 kaj 718 estis du novaj migradoj de berberoj al Iberio, kio pligravigis la streĉitecon inter la du grupoj de invadantoj. Fine tamen Umar la 2-a decidis restigi la arabojn en Hispanio kaj nomumi novan guberniestron, al-Samh ben Malik (718–721).

Tiu dekomence faris specon de censo aŭ registro de impostaj enspezoj, por plibonigo de la fiska sistemo. Poste faris distribuadon de militakiro, ankoraŭ nedividita. Tio celis politikan kaj psikologian efikojn, ĉar montris ke la decido de Umar resti en Iberio estas definitiva. Per tiu distribuo oni atribuis posedojn kaj havaĵojn al la publika trezoro, kaj al la konkeristoj, por trankviligi siajn kontraŭstarojn. Sed eĉ tiel oni notis la diferencan traktadon al la berberoj, kiuj devis setliĝi en la deklivaroj de la kantabraj kaj centraj montaroj, krom la andaluziaj, dum la plej fruktodonaj terenoj sudaj estis por araboj devenaj el Sirio kaj Egiptio.

Post tio pluis la milito kaj oni alvenis ĝis Septimanio printempe de 719. En la jaro 720, Perpinjano kaj Narbono estis konkeritaj, kaj oni setligis definitivan soldataron en tiu lasta urbo. Tiujare mortiĝis la lasta reĝo visigota, Ardo aŭ Ardono. Al-Samh pluigis siajn konkerojn en suda Gaŭlio, kontraŭ la malmultaj urboj ankoraŭ liberaj, atakante eĉ urbojn de aliaj regnoj kiuj estis apogintaj la visigotojn, kiaj Tuluzo en 721. Tie li estis malvenkita kaj mortigita fare de la duko Eŭdo (aŭ Eŭdes), de Akvitanio, kiu iris helpi tiun lokon.

Karkasuno, en suda Francio, kiu kreis problemojn al la invadantaj araboj, sed poste falis dum mallonga tempo ene de la araba hegemonio

La araba armeo elektis tie kiel guberniestro Al-Gafiqi (721–722), kiu kondukis la restojn de la armeo ĝis Narbono, evitante la atakojn faritajn el la fortikaĵo de Karkasuno, ankoraŭ nekonkerita. La "ŭalio" de Ifriqiya, Bishr Ubn Safwan, ratifis ĝin provizore, sed tiu okupis sian postenon nur dum unu jaro, kian li reorganizis la armeon kaj plifirmigis la administradon de tiom enorma teritorio. Al-Gafiqi, tamen, estis renomumita guberniestro post kelkaj jaroj, en el 730.

En 722 la "ŭalio" de Ifriqiya nomumis fine novan guberniestron, Anbasa ibn Suhaym al-Kalbi, kiu ne pluigis la militajn agadojn antaŭ ol plifortiĝi interne. Dum tri jaroj oni realigis nur malgrandajn militenirojn sub estrado de militaj subuloj. Kiel antaŭe, la komenca celo estis enspezi. La damaska kaliflando postulis, ke tiuj kampanjoj estu farataj per propra financado kaj ke ĉiukaze oni sendu enspezojn al la kalifa trezoro kaj ne inverse. Por tio, Anbasa plialtigis draste la impostojn de la populacio neislamana (la kronikoj asertas pri duobligo). Li ankaŭ plifortigis sian povon kaj kontrolon pli rektan super la zonoj kiuj estis establintaj interkonsentojn kun Abd-el Aziz: kelkaj perdis siajn aŭtonomecojn, kaj ĉiuj devis pliege pagi fiske al la araba trezoro.

Per tio ĉio, en la jaro 724 organizis fortan armeon. Ankoraŭ restis nekonkeritaj kelkaj urboj de la regno visigota, nune estrataj de la loka aristokrataro. Ĉiuj falis dum tiu kampanjo: Karkasuno, en 724, Nimes, plej malproksima punkto de la visigota hegemonio en Gaŭlio, en 725. Per tio finiĝis la konkero de la regno visigota.

Sed jam antaŭ (en nekonata dato inter 718 kaj 722, sed plej probable tiu lasta) estis eksplodinta insurekcio en Asturio kontraŭ la konkerintoj, estrata de la nobela visigoto Pelajo, kiu akiris venkon en la nomita batalo de Kovadongo. Plej probable okazis nur malgrandaj bataletoj tie tiam, kaj la konstanta konflikteco interna de Al-Andalus plifirmigis insurekcian movadon ĉe la marbordo de la Kantabra Maro. En 722, dum la regado de Anbasa, ili sukcesis fuĝigi la araban guberniestron de Asturio, kun sidejo en la marborda urbo de Ĥiĥono, kaj la araboj ne plu reregis en la areo, pli-malpli samgranda kiel la aktuala Asturio. En la unua duono de la jarcento plifirmiĝis iompostiome la regno de Asturio, al kiu sekvos poste la formo de aliaj kernoj en la orienta zono.

Historiografia polemiko[redakti | redakti fonton]

Tradicie la historio de la Islama invado de Iberio estas rakontata uzinte la fontojn de tre antikvaj kaj interesataj dokumentoj kaj el kristana kaj el islama vidpunktoj. Ekde la lasta kvarono de la 20-a jarcento kelkaj historiistoj disvastigis diferencajn teoriojn pri tiu invado kaj sekva konkero. Ĝenerale la koincido inter tiuj teoriistoj, kiaj Thomas F. Glick, «Cristianos y musulmanes en la España Medieval» (1991), Ignacio Olagüe, «La revolución islámica en Occidente» (1974) aŭ Emilio González Ferrín, de la Universitato de Sevilo, «Historia general de Al-Andalus» (2007), estas indiko ke la konkero estas pli mita ol reala, kaj ke reale kio okazis estas vera islamigo kaj arabigo, sed ne tiom pro demografia invado aŭ pro milita konkero, sed pro disvastigo de la prestiĝo de la orientaj ŝtato kaj kulturo. La tradiciaj historiistoj malakceptas tiajn teoriojn kaj defendas la certecon de realaj demografia invado kaj samtema milita konkero pli-malpli kiel rakontita en tiu artikolo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Castro, A. (1965). La realidad histórica de España. México, Porrúa, p. 175.
  2. «Perspectivas de la filosofía, hoy». Intervjuo al Julián Marías. Lauand, J., en Notandum, Revista Semestral Internacional de Estudios Académicos, Año I N. 1 enero–junio 1998.
  3. Roger Collins, La conquista árabe. 710–794, en Historia de España. Ed. Crítica.
  4. Pérez, J. (2001). «De los tiempos prehistóricos a la invasión musulmana», en Historia de España, Crítica, ISBN 84-8432-091-X.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Collins, Roger: La conquista árabe. 710–797. Tomo III de la Historia de España. Ed. Crítica. Barcelona. 1.991.
  • García Moreno, Luis A: Historia de la España visigoda. Ed. Cátedra. Madrid. 1.989.
  • Orlandis, José: La conversión de Europa al cristianismo. Ed. Rialp. Madrid. 1.988.
  • Orlandis, José: La vida en España en tiempo de los godos. Ed. Rialp. Madrid. 1.991.
  • Orlandis, José: Semblanzas visigodas. Ed. Rialp. Madrid. 1.992.
  • Vicens Vives, J.: Atlas de historia de España. Ed. Teide. Barcelona. 1.984.
  • Hayt, Franz; y Córdoba y Ordóñez, Juan: Atlas de historia universal y de España. Ed. Magisterio. Madrid. 1.989.
  • Sánchez-Albornoz, Claudio: Orígenes y destino de Navarra. Trayectoria histórica de Vasconia. Otros escritos. Ed. Planeta. Barcelona. 1.984.
  • Mestre Campi, Jesús; y Sabaté, Flocel: Atlas de la Reconquista. Ed. Península. Barcelona. 1.998.
  • Lourido, Ramón, et al.: El cristianismo en el norte de África. Ed. Mapfre. Madrid. 1.993.
  • Iliffe, John: África. Historia de un continente. Cambridge University Press. 1.998.
  • Camps, Gabriel: Los bereberes: de la orilla del Mediterráneo al límite meridional del Sáhara. Editorial Icaria. Barcelona. 1.998.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]