Islanda krono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krono
valutokrono
Ŝtato: Islando
Subdivido: neniu (historie 100 Aurar)
Kodo laŭ ISO 4217: ISK
Mallongigo: Kr, ikr
Ŝanĝokurzo 1 EUR = 82,82865 ISK
1 ISK = 0,01207 EUR

(3. Juni 2007)

vdr

La islanda krono (Mallongigo: ISK) estas la ŝtata valuto de Islando. La valuta nomo en la islanda lingvo estas unu Króna kaj pluraj Krónur. La valuto estas unu el pluraj eŭropaj pagiloj, kiuj nomiĝas Krono kaj kies nomo devenas de la krono de la mezepokaj nobelaj regantoj.

Historio

La Islanda Krono enkondukiĝis fine de la Unua Mondmilito, kiam malfondiĝis la Skandinavia valuta unio, kaj Islando dum la jaro 1918 politike sendependiĝis de Danio. Ĝis la jaro 1966 la islanda centra banko, la Seðlabanki Íslands, respondecis pri la eldono de la monbiletoj, dum pri la produkto de la moneroj zorgis la ministerio pri financoj. Post speciala interkonsento kaj finfine post ratifo de valuta leĝo la centra banko dum 1966 iĝis la sola eldonisto de islandaj moneroj kaj monbiletoj.

La monokvanton ekde la jaro 1961 sole kontrolas la centra banko. Post pluraj jaroj de relative alta inflacio dum la jaro 1980 po 100 "malnovaj" kronoj interŝanĝiĝis kontraŭ 1 "nova". Laŭleĝe la Islanda Krono konsistas el 100 Aurar (singularo Eyrir, la ekvivalento al la monero Øre en aliaj skandinaviaj landoj), sed fakte tiuj moneroj kun valoro de malpli ol unu Krono nur dum malmultaj jaroj cirkulis.

Dum septembro 2002 la islanda ĉefministro ratifis du leĝojn, laŭ kiuj ĉiuj fakturoj kaj komercaj interkonsentoj devas havi sumojn en "plenaj" kronoj, do sen sumoparto en Aurar-oj. La centra banko ricevis la taskon enkasigi ĉiujn Aurar-ajn monerojn. Ekde la 1-a de oktobro 2003 la bankoj de Islando ne plu akceptas tiujn monerojn.

Dum 2005 internaciaj bankoj kiel la Internacia Banko por Rekonstruo kaj Evoluo aŭ la Eŭropa Investa Banko komencis signife pli grandkvante ol antaŭe emisii obligaciojn en Islandaj kronoj. La pli alta bezono de internacia kapitalo, inter alie pro la aluminia industrio en Islando, gvidis al grandkvanta alfluo de eksterlanda mono. Dum printempo 2006 iuj borsaj financistoj provis eluzi tiun pli altan monsumon por valutaj spekulacioj, kaj la Islanda Krono perdis pli-malpli kvinonon de sia valoro kompare al la usona dolaro kaj la Eŭro.

Monbiletoj kaj moneroj

La sekvaj monbiletoj kaj moneroj, eldonitaj ekde la jaro 1980, estas laŭleĝaj pagiloj:

Monbiletoj

Valoro, mezuroj, domina koloro, ĉefe bildigita persono

1Monbiletoj kun valoroj de malpli ol 500 kronoj apenaŭ plu cirkulas.

Moneroj

Sur la antaŭaj flankoj de la moneroj bildiĝas diversaj maraj bestoj, dorsflanke troviĝas stiligita bildigo de la kvar protektaj spiritoj de Islando.

Valoro, bildigita besto, materialo, monera diametro

Kiel jam menciite supre, Aurar-aj moneroj (5, 10 kaj 50 Aurar-oj) nur dum malmultaj jaroj cirkulis, ĝis la centra banko decidis enkasigi ĉiujn.

Eksteraj ligiloj