Islay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Port Ellen

Islay [ˈaɪlə] estas la plej suda kaj plej kultivebla insulo de la Internaj Hebridaj Insuloj en Britio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La insulo havas la grandon de 619,6 km², longas ĉ. 40 km kaj havas la maksimuman larĝon de 32 km. La plej granda altaĵo estas 491 metrojn alta.

La sudo de la insulo nomiĝas The Oa kaj estas roka regiono. Okcidente de tio etendiĝas marbranĉo (Loch Indaal), profunden en la internon de la insulo. La terlango, kiu etendiĝas sudokcidente en la maron, estas nomata Rhinns of Islay.

Sur Islay vivas 3.457 loĝantoj (stato: 2001). Ĉefa komunumo estas Bowmore kun 860 loĝantoj (kalkulo en 2004). Pliaj gravaj komunumoj estas Port Ellen, Port Askaig kaj Port Charlotte.

La klimato - danke al la golfa fluo - estas milda.

Historio[redakti | redakti fonton]

La insulo estis jam ekloĝata en la mezolitiko. La insulo estis en la 5-a jarcento parto de la Reĝlando Dalriada.

De la 14-a ĝis la 16-a jarcento regis la Insulaj Lordoj, ili subskribis en 1408 la gael-lingvan Islay Charter. En 1726, Islay iĝis posedaĵo de Daniel Campbell, en 1853 akiris ĝin James Morrison.

La loĝantara nombro sinkis ek de la 1830-aj jaroj, ĉefe pro la la Highland Clearances, pro kio multaĵ loĝantoj estis devigitaj elmigri.

Britio konstruis dum la dua mondmilito sur la insulo militistan flughavenon, kiu estis uzata pli poste por civilaj celoj.

Komence de la 2000-aj jaroj, tie malfermiĝis branĉo de la gaelparola College Sabhal Mòr Ostaig.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Maronda centralo[redakti | redakti fonton]

Sur Islay trovigcas la unua maronda centralo de la mondo, ekita en 2001.

Agrikulturo[redakti | redakti fonton]

Sur Islay estas bredataj ĉ. 30.000 ŝafoj.