Islom Karimov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Islom Karimov
en 2002
en 2002
Persona informo
Islom Abdugʻaniyevich Karimov
Ислом Абдуғаниевич Каримов
Naskiĝo la  30-an de januaro 1938(nun 1938-01-30) (do nun 86-jara)
en Samarkando
Morto 2-an de septembro 2016 (2016-09-02)
en Taŝkento
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cerba sangado vd
Tombo Hazrat-Hyzr Mosque vd
Religio sunaismo vd
Lingvoj rusauzbeka vd
Ŝtataneco SovetunioUzbekio vd
Alma mater Tashkent State Technical University • Tashkent State University of Economics vd
Partio Communist Party of Uzbekistan • Komunista Partio de Sovetunio • People's Democratic Party of Uzbekistan • Uzbekistan Liberal Democratic Party • Self-Sacrifice National Democratic Party vd
Subskribo Islom Karimov
Familio
Edz(in)o Tatyana Karimova vd
Infanoj Gulnora Karimova • Lola Karimova-Tillyaeva vd
Profesio
Okupo politikistoŝtatreprezentanto vd
Laborkampo politikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
prezidanto de Uzbekio
Dum 1991
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Islom Abdugʻanijeviĉ Karimov - uzbeke Islom Abdugʻaniyevich Karimov, ruse Ислам Абдуганиевич Каримов [Islam Abduganijeviĉ Karimov] - estas uzbekia politikisto naskiĝinta la  30-an de januaro 1938(nun 1938-01-30) en Samarkando, do nun 86-jara). Ekde la jaro 1991 li estas la ŝtata prezidanto de Uzbekio.

Vivo

Eduko kaj politika kariero

Karimov kreskis en ŝtata sovetunia orfejo. Li studis maŝinkonstruan inĝenieradon kaj publikan ekonomikon en Taŝkento. En la jaro 1964 li membriĝis en la Komunista Partio de Sovetunio (KPSU) kaj komence estis inĝeniero en uzbeka aviadilkonstrua kombinato, antaŭ ol ekdeĵori en la ŝtata administrado. De 1983 ĝis 1986 li estis ministro pri financoj kaj vic-ĉefministro de Uzbeka SSR. Pro akcepto de subaĉetaj pagoj li estis malliberigita la 11-an de aŭgusto 1984 kaj pro akuzo de korupteco estis malliberulo de la sovetunia sekreta servo KGB ĝis majo 1987, kiam la Supera Juĝejo de Sovetunio finis la proceson. En 1989 li iĝis unua sekretario de la Komunista Partio de Uzbekio, kaj la 14-an de julio 1990 membriĝis en la plej alta politika organo de Sovetunio, en la Politburoo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio. Ekde la 24-a de marto 1990 li estis prezidanto de la Supera Soveto de la Respubliko Uzbekio. En tiu tempo li estis aktiva subtenanto de la ŝtata sendependiĝo de ĉiuj sovetuniaj respublikoj kaj post la malsukcesa aŭgusta puĉo kontraŭ Miĥail Gorbaĉov la 31-an de aŭgusto 1991 li deklaris la sendependecon de Uzbekio.

Ŝtata prezidanto de Uzbekio

En la unuaj rektaj prezidantaj balotoj la 29-an de decembro 1991 li venkis per 86 procentaĵoj de la civitanaj voĉoj kaj iĝis unua ŝtata prezidanto de la sendependa Respubliko Uzbekio. Multaj opoziciuloj poste ekziliĝis eksterlande, multaj malliberiĝis kaj pluraj malaperis.

En 1995 Karimov en referendumo plilongigis sian oficperiodon. La 9-an de januaro 2000 li balote konfirmigis sian prezidantan postenon per 91,9 procentaĵoj de la civitanaj voĉoj. La baloto en Usono deklariĝis "nek libera nek justa"; la sola kontraŭa kandidato deklaris ke li mem voĉdonis por la prezidanto. en referendumo la 27-an de januaro 2002 li denove konfirmigis plilongigon de sia sian prezidantan ofictempo (ĝis decembro 2007).

La 13-an de majo 2005 en la urbo Andiĝon (uzbeke Andijon [andiʤɒn]; ruse Андижан) okazis ribelaj demonstracioj kontraŭ la registara reĝimo. Soldatoj pafis je la demonstrantoj kaj ankaŭ je nedemonstrantaj civitanoj, ĝis 500 homoj mortis kaj pli-malpli 2000 pliaj estis vunditaj.[1] Karimov asertas ke li ne ordonis la pafojn. La kadavroj estis fortransportitaj kaj ĝis nun neklaras kio okazis al ili.

Kvankam la artikolo 90 de la uzbekia konstitucio antaŭvidas ke la prezidanta oficperiodo nur unufoje povas esti plilongigita, Karimov anoncis ke li kandidatos ankaŭ en la prezidanta baloto de la 23-a de decembro 2007 - ĝin li laŭ informoj de la balota komisiono gajnis per 88,1 procentaĵoj de la voĉoj. Tri pliaj kandidatoj ricevis po proksimume 3 procentaĵojn. Ili tamen ne varbis por si en antaŭbalota kampanjo kaj parte eĉ publike rekomendis baloti por Karimov anstataŭ por si. La baloto konfirmis plian kvinjaran oficperiodon de la prezidanto. La Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) deklaris ke la baloto ne plenumis multajn kriteriojn por demokratiaj balotoj.[2]

Libroj

Karimov estas la aŭtoro de pluraj libroj. Aktuala verkaĵo havas la titolon "Uzbekio sojle de la 21-a jarcento: danĝerigo de la sekureco, kondiĉoj de stabileco kaj garantioj por progreso". En la ŝtataj universitatoj la trakto de tiu libro estas deviga.

Familio

Karimov estas edziĝinta kun la ekonomikistino Tatjana Akbarovna Karimova. La paro havas du filinojn - unu el ili Gulnora Karimova - kaj tri genepojn.

Notoj

  1. [http://www.guardian.co.uk/international/story/0,,1484718,00.html artikolo pri la ribeloj de majo 2005 en la brita gazeto The Guardian, la 16-an de majo 2005
  2. artikolo en la svisa retejo swissinfo la 24-an de decembro 2007 (germane)