Isola del Gran Sasso d'Italia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La sanktejo San Gabriele dell'Addolorata Abruzzo 03

Ŝablono:Divisione amministrativa Isola del Gran Sasso d'Italia estas itala komunumo kun 4.773 loĝantoj en la provinco de Teramo en Abruzzo. La komunumo estis parto de la Comunità montana Gran Sasso ĝis la jaro 2013, kiam ĉiuj Comunità Montane de Abruzzo estis forigitaj.

Fizika geografio[redakti | redakti fonton]

Teritorio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en valo nomata "Valle Siciliana" ĉe la piedoj de la Gran Sasso de Italio, kaj venante el Teramo oni renkontas ĝin ĉe la lasta aŭtoŝosea elirejo de la Aŭtoŝoseo A24 antaŭ la Traforo del Gran Sasso. La teritorio apartenas al la Nacia Parko Gran Sasso kaj Monti della Laga, kiu estas hejmo por multaj bestospecioj kiel ekzemple la lupo, la ĉamo de Abruzzo, la cervo, la reĝa aglo, la komuna buteo, la aglo, la strigo, la sciuro, la apro kaj la pigo. Pasas ĉi tie parto de la granda Ippovia del Gran Sasso. La vido ŝvebas sur la sud-orienta parto de la Gran Sasso kun la Paretone del Corno Grande, la plej alta altaĵo de la komunumo, Monto Aquila, Monto Brancastello, Monto Prena kaj Monto Camicia.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Surbaze de la averaĝa tridek-jara referenco 1961-1990, la meza temperaturo de la plej malvarma monato, januaro, atingas +4,7 °C; tiu de la plej varma monato, aŭgusto, estas +22,5 °C.

Origino de la nomo[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis antaŭe insulo ĉirkaŭita de la riveroj Ruzzo kaj Mavone kaj el tio ĝi eltiras la nomon. La nura alira vojo al la vilaĝo estis la pordoj de la kastelo, inter kiuj la ĉefaj estis la Pordo de la Turo kaj tiu de la Cannavina.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vido de la nova konstruaĵo de la Sanktejo de San Gabriele kaj de tiu antikva malantaŭ ĝi

Proksime de la vilaĝo estis trovitaj spuroj de domoj rilataj al la neolitika periodo, sed la unuaj certaj informoj koncerne al Insulo kun ĝia propra nomo rilatas al la XI jarcento, kiam Adalberto en 1063 donas al la katedralo de Santa Maria de Teramo sian parton de la proprieto de la Kastelo de la Insulo.

En 1120 Berardo, episkopo de Teramo, enfeŭdigas Insula al Enrico kaj Matteo, grafoj de Aprutium, por la defendo kaj protekto de la katedralo de Santa Maria de Teramo.

En 1150 la kastelo de la Insulo de Penne estis inter la posedaĵoj de Oderisio de Collepietro, la nova feŭdsinjoro de Pagliara, origina de la samnoma kastelo de L'Aquila.

Ĉirkaŭ en 1215, laŭ tradicio neniam malkonfirmata, Sankta Francisko el Asizo  venis al Isola del Gran Sasso kaj tie fondis monaĥejon por liaj monaĥoj, kiuj restis tie ĝis la napoleona abolicio; nun tie kuŝas la Sanktejo de San Gabriele.

La Collepietro-Pagliara familio regis sur la Valle Siciliana ĝis 1293, kiam mortis Tommasa, grafino de Manoppello, kiu estis la lasta posteulo. Post la morto de Ugolino de Sully, lia fratino Maria edziniĝis al Napoleone Orsini en 1336 alportante kiel doto feŭdon kaj titolojn[1]. La Orsini-familio tenis la feŭdon kontinue ĝis la jaro 1404. Post mallonga periodo ili reakiris la regadon de ĝi kaj tio daŭris ĝis la jaro 1526.

En 1419 estas redaktitaj la Statutoj de la Universitato de la Insulo, kiu, krom esti la plej antikvaj ĝis nun malkovritaj en la provinco de Teramo, ankaŭ havas la valoron esti la nura dokumento en la ĉirkaŭaĵoj skribita en la vulgara lingvo. En la sama jaro Isola del Gran Sasso estis donita kiel feŭdo al Francesco Riccardi de Ortona kaj iom poste al Antonello Petrucci. Post la Konspiro de la Baronoj la Orsini-familio reakiris la regadon de la urbo.

En 1495, Isola del Gran Sasso spertis la invadon de sepcent infanterianoj el L'Aquila kaj ĝi estis aneksita pere de vera kapitulacio al la Graflando dell'Aquila, sub kies dependeco ŝajnas esti konstante ĝis 1499. La lasta membro de la Orsini-familio kiu regis sur Isola del Gran Sasso estis Camillo Pardo, kiu, pro la fideleco montrita al la domo de Francio, estis senigata de ĉiuj posedaĵoj, inter kiuj la Valle Siciliana, kiu estis redonata al Karlo la 5-a kaj en 1526 donata al la familio Alarcon y Mendoza, en la persono de Ferdinand de Alarcón, unua Markizo de la Valle Siciliana. Atesto de la periodo estas en la paroka preĝejo de Isola del Gran Sasso, sur memorŝtono en la kapelo de la baptejo.

Isola del Gran Sasso: vido de la vilaĝo (ksilografio de Barberis 1898)
Monaĥejo de San Giovanni ad Insulam
Preĝejo de santa Maria delle Grazie, en la vilaĝo de Casale San Nicola; sur la fono videblas la "Paretone" de la Corno Grande
La akvofaloj de Ruzzo proksime al Pretara

En la jaro 1559 la Markizo de la Valle Siciliana Fernando de Alarcon starigis en Isola del Gran Sasso Oficiron kun jurisdikcia povo por certigi la publikan ordon de la urbo kaj de la landoj apudaj. En 1585, pere de la trijaraj raportoj de la episkopoj de Penne kaj de Atri koncerne la diocezo, oni atestas la ĉeeston en Isola del Gran Sasso de paroĥo kun la titolo de Prepostejo. En 1596 oni memoras la transporton de la restaĵoj de Santa Colomba el la montara ermitejo tiutempe ruiniĝinta ĝis la preĝejo de Sankta Lucia.

En 1644, dank' al la notariaj aktoj, oni atestas la ĉeeston de Hospitalo ĉe la preĝejo de S. Antonio.

La Mendoza-familio regis la teritorion de Isola del Gran Sasso ĝis kiam la Reĝo Joseph Bonaparte, per la leĝo de la 2-an de aŭgusto 1806, abolis por ĉiam la feŭdan sistemon kaj kune kun ĝi la malnovan sistemon de la Universitatoj. Tiam naskiĝis, anstataŭ la malnovaj "Universitatoj de Agrikulturo", la moderna komunumo, enhavanta la vilaĝoj de: Casale San Nicola, Fano a Corno, Cerchiara, Varano, Forca di Valle, Cesa di Francia, San Gabriele, Pacciano, Frisoni, Collalto, Trignano, San Giovanni, Tembrietta, Capsano, Colliberti, San Massimo, Pretara, Ceriseto, San Pietro kaj Villa Piano.

En 1821 ankaŭ en Isola del Gran Sasso naskiĝis la sekreta societo nomata "Karbonarismo"; la grupon konsistigis 52 membroj, inter kiuj elstaris gravaj personoj, kiel ekzemple Leonardo Madonna, Giuseppangelo De Angelis, Francesco Paolo Petrilli kaj Francesco Mezzanotte.

La urbo en 1843 estis vizitita entuziasme kaj pentrita de la angla verkisto kaj ilustristo Edward Lear.

Ekde 1861, post la unuigo de Italio, okazis en la komunumo diversaj epizodoj de postunuiga banditado kaj Isola del Gran Sasso estis unu el la centroj de la agoj de la rabistoj, kune kun Civitella del Tronto, Rocca di Cambio kaj aliaj komunumoj de la apudaj provincoj.

En 1863 la komunumo prenis la aktualan nomon de Isola del Gran Sasso d'Italia.

Nuntempe ĝi havas iomete malpli ol 5000 loĝantoj.

La 5-an de septembro 1950 okazis tertremo (kun epicentro la monto Gran Sasso), kiu timigis la loĝantojn de Isola del Gran Sasso kaj de Pietracamela, kaŭzante grandajn damaĝojn al privataj loĝejoj kaj vundojn al publikaj konstruaĵoj[2].

Ankaŭ la tertremo de la 6-an de aprilo 2009 okazigis severan damaĝon al la konstruaĵoj de la historia parto de la urbo, en la vilaĝoj kaj en la najbaraj komunumoj.

Interesaj monumentoj kaj lokoj[redakti | redakti fonton]

  • Sanktejo de San Gabriele dell'Addolorata, pri la sanktulo patrono de Abruzzo kaj de la junuloj, celo ĉiujare de pli ol unu miliono da pilgrimantoj. Komence ĝi estis monaĥejo de la XVI jarcento, pligrandigita en la XX jarcento post la morto, en tiu monaĥejo, de San Gabriele dell'Addolorata. La sanktejo en 1974 estis rekonstruita kun moderna aspekto antaŭ la malnova preĝejo, por alfronti la kreskantan nombron de pilgrimantoj. La antikva sanktejo havas neoklasikan fasadon kun ordo de tri arkaĵoj loĝio-formaj kaj freskoj. La interno ankaŭ estas neoklasika, kun la neogotika kripto de San Gabriele.
  • Preĝejo de San Giovanni ad insulam, ankaŭ nomata preĝejo de San Giovanni al Mavone, staras izolita sur altaĵeto apud la rivero Mavone. Simpla kaj aŭstera en ĝia formo de arkitekturo sankta kun romia gusto, ĝi estas en la Listo de monumentaj konstruaĵoj de la provinco de Teramo.
  • Preĝejo de San Massimo, paroka preĝejo en la centro de la urbo, konstruita en la XIII jarcento. La interno havas freskojn de la XVI jarcento.
  • Ermitejoj de la Gran Sasso. Ĉeestas en la komunumo multaj ermitejoj, ankaŭ dank' al la geografia pozicio de la teritorio.
  • Preĝejo de Santa Maria delle Grazie: en Casale San Nicola, de la XVII jarcento. La simpla portalo suprenhavas luneton kaj etan portikon. Interne estas pentraĵo de Nicola Cappelletti prezentanta la miraklojn de San Nicola.
  • Ermitejo de Santa Colomba: en la monto Infornace, eta konstruaĵo de la XVII jarcento; estas kapelo trapezforma kun altigita sacerdotejo. La kulto de la sanktulino estas precipe loka. La virino, de nobla origino, forlasis riĉecon por meditado, irante en montara kaverno proksime al la ermitejo, kie laŭtradicie ŝi lasis spuron de ŝia mano.
  • Preĝejo de San Pietro: en la samnoma vilaĝo, konstruata dum la XII jarcento. Rekonstruita en la XVII jarcento, ĝi havas romanikan portalon de la XVI jarcento, duklinan tegmenton kaj preĝejturon kun supra eta kupolo. La interno havas ununuran navon.
  • Malgranda vilaĝo de San Leonardo, estas la mezepoka kerno de la historia centro, grupigita en elipsoformaj mureg-domoj. Oni eniras de Porta Canapina laŭlonge via Duca degli Abruzzi, laŭ la orienta perimetro. En via Roma estas la Porta del Torrione. La horloĝturo estas la sola atesto de la antikva kastelo de Isola del Gran Sasso de la XIII jarcento. Laŭlonge de la muroj estas enkomprenata la paroka preĝejo de San Massimo, poste tiu de San Giovanni , kaj fine ekster la muroj tiu de Santa Lucia.
  • Kastelo de Pagliara: Antikva fortreso de la Lombardoj, ĝin oni konstruis, eble, en la XI jarcento. Tie naskiĝis la episkopo San Berardo, kiu mortis en Teramo en 1122. De la malnova strukturo oni povas rekoni planimetrian instalaĵon kun la postrestintaj neregulaj blokoj konektitaj per mortero. En 1324 la kastelo, jam forlasita, estis uzita por la konstruo de la rektangulforma ermitejo de Santa Maria di Pagliara, en la formo de malgranda domo. En 1825 la ermitejon restaŭris fra Nicola Torretta. La monumento estis parte damaĝita de la tertremo de L'Aquila en la jaro 2009.
  • La komunumo estas elirpunkto por pluraj ekskursoj kiuj supreniras la Teraman flankon de la Gran Sasso: tiu, kiu grimpas supren ĝis al Rifugio San Nicola (1650 m), kaj de tie ĝis la Valo de la Korvoj[3]; la geologia pado, kiu supreniras la Valo de la Infero ĝis la Monto Aquila[4]; la kvergrimpo de San Gabriele ĝis Assergi tra Vado di Corno; la vojoj kiuj suprengrimpas la Paretone de Casale San Nicola; la padoj kiuj de Forca di Valle eblas atingi Prati di Tivo.

Socio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo[redakti | redakti fonton]

Tradicioj kaj folkloro[redakti | redakti fonton]

La "Urbo de la Devizoj"[redakti | redakti fonton]

Inter la multaj nomoj per kiuj ĝis nun estis indikata Isola del Gran Sasso, ekzemple "La Kastelo de la Insulo", la "Insulo de la Valo", "La Perla del Gran Sasso", "La Lando kie la suno leviĝas dufoje", estas ankaŭ la "Urbo de la devizoj"; ĉi-lasta ĉar, ene de la historia centro, sur la ŝtonaj arkitravoj de multaj pordoj kaj fenestroj estas surskriboj en la latina lingvo.

Kelkaj ekzemploj, kiujn oni povas legi sur kelkaj deksesjarcentaj palacoj en Piazza Marconi:

  • Neutri fortunae;
  • Bonitate fecisti cum servo tuo Domine;
  • Melius mori quam fedari;
  • Non solum nobis sed et Patriae et Posteris.

Aliaj devizoj sur la fenestroj de renesanca palaco en Largo Corte:

  • Quod rubigo ferro hoc livor homini;
  • Quod index auro hoc aurum homini.

En via Nicolò kaj en Largo Torrione:

  • Amicum Esse Licet sed usque ad aras;
  • Beati qui abitant in domo tua domine.

La sekvajn devizojn oni legis ĝis la tridekaj jaroj de la XIX-a jarcento sur ruiniĝinta palaco, kiu estis la tiama urbodomo kaj antaŭe la oficejo de la guberniestro deĵoranta por la Mendoza-familio (tiun palacon oni poste disfaligis por krei Piazza Marconi):

  • Incertum est quo loco mors te aspectat;
  • Virtutis laus in actionibus consistit;
  • Viro pro divitiis honos.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la Sanktejo de San Gabriele dell'Addolorata estas fama muzeo de nuntempa sankta arto.

Personoj kiuj rilatas al Isola del Gran Sasso d'Italia[redakti | redakti fonton]

  • San Gabriele dell'Addolorata, Francesco Possenti (Asizo, 1838 - Isola del Gran Sasso, 1862), sanktulo, patrono de la Abruzzo kaj de la Itala Katolika Agado.
  • Berardo da Pagliara (Pagliara de Isola del Gran Sasso, unua duono de la XI jarcento - Teramo, 19-an de decembro 1122), sanktulo kaj patrono de la urbo Teramo.
  • Giovanni Parrozzani (Isola del Gran Sasso, 1844 - L'Aquila, 1922), kemiisto.
  • Vito Saccomandi (Teramo, 1939 - Perugia, 1995), agrikultura ekonomikisto, profesoro kaj ministro de agrikulturo en la sesa Andreotti-registaro.
  • Pietro Tesauri, episkopo.
  • Joe Flacco (Audubon (Usono), 1985), quaterback de la teamo "Ravens" de Baltimoro (USA).
  • Ulderico Martelli (Isola del Gran Sasso d'Italia, 1879 - Colledara, 1950), kuracisto de Colledara, ĵurnalisto kaj amanto de historia esplorado. Li publikigis volumon pri la rakonto kiu, inter historio kaj legendo, ligas la nomon de Lucrezia Borgia al la vilaĝo Castiglione della Valle.
  • Niccolò dell'Isola (Isola del Gran Sasso - sek. XIII ), Kavaliro de la popolo de L'Aquila.
  • Antonio Varani (Isola del Gran Sasso - sek. XVI ), filozofo, kuracisto kaj teologo.
  • Ludovico De Angelis (Isola del Gran Sasso, 1839 - Macerata, 1900), poeto.
  • Antonio Parrozzani ( L'Aquila, 1870 - Tivoli, 1930) kuracisto, unua en Italio kiu faris koran suturon.
  • Pietro Verrua (Scurzolengo, Asti, 1877 - Isola del Gran Sasso, 1945), historiisto kaj profesoro de klasika literaturo.
  • Natale Cavatassi, (Tortoreto, 1919 - San Gabriele de Isola del Gran Sasso,1999), pasionista patro, poeto, bibliisto.

Galerio de bildoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Palear la dinastia dei maestri di Federico II. ISBN 8892598805.
  2. M. Baratta, I terremoti in Abruzzo, fratelli Bocca editori, Torino, 1901
  3. http://www.lagagransasso.it/gs/rifugi/rifugi.htm
  4. http://www.abruzzoparks.it/item/sentiero-geologico.html

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Silvio Di Eleonora, Isola del Gran Sasso. Historio, arto kaj naturo, Colledara, Teramo, Andromeda editrice, 2000;

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]