Israel Kamakawiwoʻole

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Israel Kamakawiwoʻole
Naskiĝo 20-an de majo 1959 (1959-05-20)
en Honoluluo
Morto 26-an de junio 1997 (1997-06-26) (38-jaraĝa)
en Honoluluo
Deveno Havajo
Ĝenroj ĵazo kaj regeo
Profesio muzikisto
Retejo www.izhawaii.com
Signifa instrumento
ukulelo
Persona informo
Aliaj nomoj Iz
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj havajaangla
Ŝtataneco Usono
Subskribo Israel Kamakawiwoʻole
Okupo
Okupo kantistokantoverkistomuzikisto
TTT
Retejo https://www.izhawaii.com
vdr
La temo de lia plej populara kanto

Israel ("Iz") Kaʻanoʻi Kamakawiwoʻole ([kamakaʋiwoˈʔole]; 20-an de majo 195926-an de junio 1997) estis Havaja muzikisto, do kun Usona nacieco.

Israel Kamakawiwoʻole estis ne nur kantisto. Aldone li engaĝiĝis por la homoj en Havajo. Ofte li okazigis ĉe la marbordo koncertojn, libere viziteblajn por ĉiuj aĝogrupoj. Por li la Havaja lingvo (Ōlelo Hawaiʻi) estis afero de la koro kaj ĝuste per siaj kantoj, li multe kontribuis al la vivteno kaj revigligo de tiu ĉi preskaŭ formortinta indiĝena lingvo de Havajo.

Pro siaj muzikado per ukulelo kaj apliko de pluraj ĝenroj de muziko - kiel ĵazo kaj regeo - Kamakawiwo'ole restas unu el la ĉefaj influoj al la Havaja muziko.

Li famiĝis ekster Havajo, kiam lia albumo Facing Future surmerkatiĝis en 1993. Lia kunmetaĵo Over the Rainbow (Trans ĉielarko) kaj What a Wonderful World (Kia mirinda mondo) aperis en pluraj filmoj, televidaj programaj kaj reklamaĵoj.

Foto de la kantisto

Sona eltiraĵo el la kanto (Somewhere) over the rainbow

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj kun Mākaha Sons of Ni'ihau[redakti | redakti fonton]

  • 1976 – No Kristo
  • 1977 – Kahea o Keale
  • 1978 – Keala
  • 1979 – Mākaha Sons of Ni'ihau
  • 1981 – Mahalo Ke Akua
  • 1984 – Puana Hou Me Ke Aloha
  • 1986 – Ho'ola
  • 1991 – Makaha Bash 3 Live
  • 1992 – Ho'oluana

Solistaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1990 – Ka'ano'i
  • 1993 – Facing Future
  • 1995 – E Ala E
  • 1996 – N Dis Life
  • 2000 – Iz in Concert
  • 2001 – Alone in Iz World
  • 2004 – Iz: The Man Behind the Music
  • 2007 – Wonderful World
  • 2008 – Unforgettable
  • 2010 – Somewhere over the Rainbow
  • 2011 - The Best of IZ - Somewhere Over The Rainbow

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 2011: – Echo (Germanujo). En la kategorio Furoraĵo de la jaro (nacie/internace) por Over the Rainbow/What a Wonderful World. Postmorte atribuita

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]