Israela Ĉambrorkestro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Israela Ĉambrorkestro
vdr

La Israela Ĉambrorkestro estis fondata en 1965 fare de Gary Bertini. Krom la Israela Filharmonia Orkestro, direktata de Zubin Mehta, ĝi estas la plej renoma kaj plej grava orkestro de Israelo. Sidejo de la orkestro kaj eventejo de ĉiujaraj koncertserioj estas Tel-Avivo.

La orkestro[redakti | redakti fonton]

Fondinto Gary Bertini estis dek jarojn arta direktisto de la orkestro; al li sekvis interalie Luciano Berio, is kiam en januaro de 2009 wurde Roberto Paternostro farigis muzika direktisto. La repertuaro etendiĝas ekde baroka ĝis nuntempa muziko. Verkoj de la viena klasiko trovigas same en la programoj kiel unuaj prezentadoj de israelaj komponistoj.

Koncertvojaĝoj kondukis la Israelan Ĉambrorkestron en plurajn mezeŭropajn landojn, al norda kaj suda Ameriko kaj en orientan Azion. Gastludoj ĉe festivaloj en en multaj urboj alportis al la ĉambrorkestro la famon, esti unu el la plej bonaj siaspecaj.

La 27-an de juli 2011 la Israela Ĉambrorkestro ludis kiel unua israela orkestro entute muzikon komponitan de Richard Wagner en Bayreuth (Richard Wagner validas kiel judmalamiko kaj favorata komponisto de Adolf Hitler). La projekto, kiu staris sub patroneco de Katharina Wagner, jam antaŭe estis akre disputata.

Dirigentoj kaj solistoj[redakti | redakti fonton]

La Israela Ĉambrorkestro koncertis kun multaj renomaj solistoj kaj orkestrestro kiel ekzemple Mstislav Rostropovich, Vladimir Ashkenazy, Isaac Stern, Itzhak Perlman, Pinchas Zukerman, Shlomo Mintz, Yefim Bronfman, Luciano Berio, Krzysztof Penderecki, Christoph Eschenbach, Heinrich Schiff, Heinz Holliger, Frieder Bernius kaj aliaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]